Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / Sesa Afrika Kongreso de Esperanto en Togolando, 20-25 decembro 2015

Sesa Afrika Kongreso de Esperanto en Togolando, 20-25 decembro 2015

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2015-10-19 16:00
SUBTENKOTIZO ------------- Informoj pri la kongresa kotizo aperas sube. Ghi rajtigas la paginton loghi kaj manghi en la kongresejo. La loghado okazos en simplaj loghejoj kun simplaj manghajhoj nature biologiaj. Kiuj shatus loghi en hotelo, tiuj mem pagos loghadon, sed LOKAKE zorgos pri la trovado de la hotelchambroj malmultkostaj en Anyronkope (inter 6 kaj 10 euroj por chiu nokto) Subtenkotizo estu oblo de 20 euroj. Chiu ajn esperantisto povos ebligi al siaj gesamideanoj partopreni la kongreson au nur subteni la kongreson pagante oblon de la kongresa kotizo. - Paginto de kvin obloj ghis nau aperos en la kongresa libro, en aparta listo rezervata por tio. - Paginto de dek obloj ghis dudek, krom apero en la kongresa libro, ricevos DK/DVD-n pri la kongreso - Paginto de almenau dudek kvin obloj, krom apero en la kongresa libro kaj ricevo de KD/DVD pri la kongreso, aperos fote en la kongresa libro kaj ricevos apartan diplomon de Afrika Centro Esperantista kun abono unujara de chiuj periodajhoj de ACE. Krome, li/shi ricevos T-chemizon kun speciala mencio pri la subteno al AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) KIEL PAGI LA KOTIZON -------------------- La kotizojn oni povas doni surloke, sed ankau eblas pagi alimaniere : - Sendi la monon al LOKAKE - Pagi tra UEA-konto de ACE. Chikaze oni faru kiel menciite sube : Kiu preferas uzi sian UEA-konton, tiu povas instrukcii al UEA per la retadresoj:uea@inter.nl.net kaj financoj@co.uea.org (kun kopioj al Afrika Centro Esperantista <ace2006hb@gmail.com> kaj GBEGLO Koffi <esp.togo@cafe.tg>) ke UEA elpagu el lia/shia konto la sumon al: "acex-e" Donaco de ........ (metu viajn nomojn)". Tiaj Eventualajn demandojn respondos Afrika Centro Esperantista au GBEGLO Koffi KONTAKTOJ --------- ACE (Afrika Centro Esperantista) korespondas pri chio koncerne la organizadon de la sesa AKE. Interesighantoj bonvolu rilati kun ghi : - Resposhte : ace2006hb@gmail.com, afrikacentro@hotmail.com - Helikposhte: Sesa AKE, p/a DOUMEGNON Koffi, 11 BP 48 Lome 11, Lome, TOGO - Telefone : 0022822367908 / 0022822192973/ 0022822192973/ 0022822336909 0022890281626 / 0022891293222/ 0022898380973 / 0022899449464 PROGRAMO -------- Dato : de la 20-a ghis la 25-a de decembro 2015 Kongresurbo : Anyron-Kope Temo de la kongreso : " Unua tasko nia ....." UNUA TAGO (Dimanchon la 20-an de Decembro 2015) - Ekde la 14-a horo : alveno kaj loĝigo de la kongresanoj Kunsido de UETA-konsilo. Kultura Vespero 1 : Projekcio de filmoj Esperantaj Chiuj landoj sin prezentas (landaj asocioj) Hhoro de Instituto Zamenhof Prezento de diversaj folkloraj grupoj :Agbadja, bobobo, atsanhu, xosehu, …. DUA TAGO (Lundon la 21-an de Decembro 2015) De la 7-a ghis la 8-a : Muzika vagado tra la kongresa loko Je la 9-a : Inauguro Bonveniga prezento de tamtamo "GBEKON" Tri Himnoj : Togolanda, Esperanta kaj 6-a AKE-a Diversaj paroladoj - Prefekto de la departemento de V - Vilaghestro - Prezidanto de UETA - Unio Afrika (UA) - Vickonsulo de la Esperanta Civito Hhoro de Instituto Zamenhof Prezento de la Kongresa Temo : Afrikaj verkistoj sin prezentas Vizito al la ekspozicio Tamtamo BOBOBO Honora mangho Tamtamoj GBEKON/BOBOBO/hhoro de instituto Zamenhof Prezento de mesaghoj adresitaj al la kongreso de la 15-a ghis la 16-a : Skype-momento de 16-a ghis la 19-a horo : LAKE (Lernejo de AKE) I : ( Profesoro Giorgio Silfer) 20 ­a : Kunsido de UETA-konsilo kun chiuj kongresanoj kaj Esperantaj Organizoj (ACE, UEA, SAT, La Esperanta Civito, MAS). Starigo de laborgrupo por verki la kongresan deklaracion TRIA TAGO (Mardon la 22-an de Decembro 2015) 8-a - 11-a : LAKE (Lernejo de AKE) II : Enkondukos Profesoro Giorgio Silfer Vizito al fishkaptejo Lingva festivalo Diskutrondo : temoj Kuracherboj : s-ro Kokou SAGBADJELOU Chu abito au adoglo? GBEGLO Koffi Esperantaj ekzamenoj Projekcio de filmo Kultura Vespero II : prezentado de diversaj folkloraj grupoj el diversaj landoj KVARA TAGO (Merkredon la 23-an de Decembro 2015) Tuttaga Ekskurso : Togoville-Glidji-Aneho- Agbodrafo-Atoeta-Kleve-Maseda kaj ties fabrikejo de tapioko, oleo kaj gario Kvizo Lingva festivalo Deklamo de poemoj Oratora konkurso KVINA TAGO (Jhaudon la 24-an de Decembro 2015) Ekde la 8-a horo : Podio de kredoj, gvidos GBEGLO Koffi Diskutorondo : CHINAFRIKO: Kiel Afriko egale profitus el ekonomiaj rilatoj kun ChINO? Gvidos Elysee BYELONGO el Sudafriko Prezento : bonstato sana kaj financa kun informoj pri FIAD LAKE III : seminario pri Esperanto en Afriko (por Estraranoj de UEA,Ghenerala Direktoro au komisiistoj/komisionanoj de UEA) Ekde la 14-a horo Diversaj sportoj : Finalo de la lerneja Chukbala championeco de Instituto Zamenhof Matcho futbala : Kongresa teamo VS teamo de Anyronkope Filmo pri naskigho de Jesuo Kulturaj vespero III : Chiuj landoj prezentos ion tradician folkloskale. SESA TAGO (Vendredon la 25-an de Decembro 2015) Diversaj folklorajhoj el diversaj lokoj de la kongreslando Fermo de la Kongreso : Grupa fotigho Raporto kun deklaracio Premio pri Verkado Paroladoj Raporto de la kongreso Kongresa rezolucio Transdono de la afrika E-kongresa banderolo al la gastiganta lando de la 7-a AKE en Burundio. PostKongreso kun la eko de la 23-a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso) en Vogan. KONGRESAJ KOTIZOJ ------------------ - Por gelernantoj de IZo : 5 000 F por la tagoj 20a ghis 27a (1000F por TEK kaj 4000 F por AKE) - Por ceteraj togolandanoj : TEK (lau la jam proponata tarifo) AKE : 6 000 F por Lomeanoj kaj ekstertogolandanoj alvenintaj en Lome kaj 2000 F homoj de Kleve kaj Anyronkope - Por eksterafrikanoj : 20 euroj AGRABLAN KONGRESPREPARON !

Momente nenio en tiu ĉi dosierujo.