Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / ESPERANTO DANKE AL SPORTO

ESPERANTO DANKE AL SPORTO

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2012-02-19 14:48
En 2000 la portugala Esperantisto Julio CALIGARI kontaktis s-ron GBEGLO Koffi pri starigo de teamo de TCHOUKBALL (chukbal) en Togolando. De tiam ghis 2009 okazis korespondado inter ambau homoj pri la afero. Bedaurinde preskau nula estis la rezulto, char la togolandano tute ne interesighis pri la afero, char li apenau sciis ion pri ghi. Kaj nun, chu pensmanieroj shanghighis. Ni vidu !
ESPERANTO DANKE AL SPORTO

De maldekstre dekstren : s-roj GBEGLO Koffi; DOUMEGNON Koffi, Julio CALIGARI kaj KPAKPO KOUMI Theophile

En 2010 Instituton Zamenhof (IZo) atingis chukbalo. Koffi reiris al la afero, chiam pro la konsilo de Julio, kiu tiam menciis nomon de Togolandanino, kiu jam havis teamon de la ludo. Koffi vizitis la togolandaninon, kaj devis poste spekti la ludon.

Temas pri tre paca ludo, en kiu neniu povas vundighi. Kiam ludisto havas la pilkon, neniu alia devas gheni lin. Tuj IZo adoptis la ludon, kiun ghi uzas por turniroj inter siaj gelernantoj.

La 18an de februaro 2012 okazis, en Togolando, internacia formado de trejnistoj de chukbalo. Instituto Zamenhof estas en Togolando la sola lernejo, kiu estas reprezentita de du homoj en la trejna sesio. Nur la reprezentantoj de IZo estas esperantistoj inter la formatoj.

Nun revenas granda tasko al IZo :  informi pri la ludo kaj trejni homojn. Ghi devas ankau disvastigi la ludon kaj organizi turnirojn inter diversaj lernejoj. Sen Espepranto, chu chukbalo jam atingos Instituton Zamenhof ? Julio klarigis, ke per Esperanto Chukbalo atingis ankau Ganon kaj Kamerunion. Montrighas plia rolo de Esperanto sur luda tereno. Esperantistoj tiel uzu Esperanton por interesigi pli da homoj al ghia lernado.