Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / LA 19a TOGOLANDA ESPERANTO-KONGRESO OKAZIS

LA 19a TOGOLANDA ESPERANTO-KONGRESO OKAZIS

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-12-27 22:27
La 19a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso), kiu komencighis la 17an de decembro 2011 en Instituto Zamenhof per la komitatkunsido kaj Zamenhoffesto, finighis la 24an de decembro 2011 en la urbeto AGBODRAFO.
LA 19a TOGOLANDA ESPERANTO-KONGRESO OKAZIS

Partoprenantoj de la 19a TEK en AGBODRAFO

Kvindeko da homoj estis tie. La eventon malfermis la estro de la komitato de UTE, s-ro AGBEHOU Ayaovi. Tuj sekvis folkora prezentado de gelernantoj de Instituto Zamenhof. Dancoj, tamtamado portis la cheestantojn al chioma chielo.De tie chi ili povis audi la salutvortojn de ekstertogolandaj geamikoj : Hans BAKKER, Probal DASGUPTA, Haldo Vedin, Raymonde COQUISART, Maritza Guttierez, WOudjo Kossi Super, ktp. Chu la kongresanoj plurestu en la chielo chioma ? La kvizo kontrauis tion kaj revenigis ilin al la tero.

Sur tabloj estis eksponitaj diversaj aferoj, kiujn ricevu partoprenantoj de la kvizo. Neniu el la kongresanoj ne ricevis ion. Diversaj ludoj ebligis tion. Jes ankau la diskuto pri la kongresa temo kaj Podio de Kredoj kontribuis.

Pri la kongresa temo okazis ne prelego, sed s-ro GBEGLO Koffi elpensis ion por ebligi al kongresanoj malkovri mem la esencon de la temo "Esperantisto en/kaj la naturo". Same li kondutis ankau pri la temo "Danko kaj Pardono en diversaj religioj". Kongresanoj povis diri kiel ili pardonas, petas pardonon, dankas, prezentas dankon. La konkludo de Koffi estas, ke oni chiam danku kaj pardonu. Neniu  rifuzu tion fari, char dankinte kaj pardoninte oni pli bone sentas sin. En tiu chi stato de korlibereco chiuj vojis al la domo de la sklavoj, audinte la rezolucion de la kongreso.

En la urbo AGBOdrafo trovighas domo, kie oni iam kolektadis sklavojn kashe por poste ilin sendi al Ameriko. Tiun chi domon vizitas homoj por sperti mem kiel oni traktis kunhomojn. Ankau la partoprenantoj de la kongreso faris tion. Sed ne estis la fino de la kongreso, char io alia atendis la kongresanojn.

Post kunmanghego, devis okazi futbalmatcho inter la teamo de la kongresanoj kaj lernantoj de futballernejo de la urbo Agbodrafo. Gratulindas la teamo de la kongresanoj, char neniam kune trejninte, ili sukcesis bone defendis sin. La preskau profesiuloj-futbalistoj de Agbodrafo enpafis nur sep golojn. La teamo de la kongreso tiom indulgis ilin, ke neniom ili enfpafis kaj plie ofertis al ili kuntrinkon. Kiom afablaj estas Esperantistoj ! Tio vidighas en iuj esperantistoj, sen kiuj la kongreso tute ne estus okazintaj.

La preparo de la kongreso estis en la manoj de s-roj AGBOLO Apelete, ATTAGLO Evienyeame Kokou, DOUMEGNON Koffi, DAVON Agossou kaj DAVON S�vi. Jes, TIETo zorgis pri la kvizo, sed ne nur tio. Chiuj kvar anoj de la stabo de TIETo donacis monon al UTE. Chu aliaj Esperantistoj togolandaj povus sekvi ilin ? TIETo-stabo klopodas en tio, sed la reagoj montras, ke ghis nun homoj ne komprenas, ke ilia sukceso dependas nur de ili mem. TIETo tamen daurigos siajn klopodojn kun la konvinko, ke estos pli da donacantoj togolandaj al la kaso de UTE, ke ties agado pli bone fartu. Ne sufichas nur krei E-grupojn, sed nepras havi la rimedojn por funkciigi ilin.

Apartan dankon TIETo shuldas al Hans BAKKER, Vladka Chvatalova kaj Dietrr ROOKE, kies malavareco ebligis sukcesplenan kvizon dum la kongreso.

KONGRESA REZOLUCIO
 
61  geesperantistoj kongresantaj en la urboj Lome la 17an  kaj Agbodrafo la 24an de decembro 2011 ,
- Pripensinte kaj debatinte la temon " Esperantisto en/kaj la naturo"
- Notante, ke Esperantisto estas elemento de Esperantujo, kaj ke tiu chi estas alia elemento de la naturo apud ceteraj elementoj  animalaj, mineralaj au vegetalaj
- Konsiderante, ke  chiuj elementoj de la naturo kontribuas en la protektado de tiu chi
- Rekonante  la klopodojn de multaj Esperantistoj en la mediprotektado
- Komprenante, ke neniu elemento de la naturo  povas ekzisti sen la alia,

1) Rekomendas, ke chiu esperantisto  rekonu  sian rolon en la protektado de chiuj elementoj de la naturo kaj tute plenumu ghin,

2) Proponas, ke chiuj esperantistoj respektu la bestojn kaj la plantojn, klopodante redukti ilian detruadon, kaj se iu devas mortigi beston au planton, tiu tion faru nur por la bono de la naturo kaj de ties elementoj
 
3) Postulas, ke chiuj esperantistoj, precipe togolandaj  prizorgu, plibonigu kaj utiligu  almenau sian esperantistecon por la bono de la elemento ESPERANTISTO en Esperantujo, ke ankau tiu chi kontribuu plene al ekvilibro de la tuta naturo.

Farita en Agbodrafo, la 24-an de Decembro 2011
 
                                                                                                         La Kongreso