Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / Instituto Zamenhof (IZo) pliafoje che la pinto

Instituto Zamenhof (IZo) pliafoje che la pinto

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2012-03-08 07:47
De la 29a de februaro ghis la 2a de marto 2012 okazis provekzameno por gelernantoj de la duagrada nivelo. Partoprenis la ekzamenoj ok lernejoj, el kiuj trovighis ankau Instituto Zamenhof. Kelkajn minutojn antau la proklamado de la rezultoj, la estro de la ekzamencentro diris :"Kiu superas vin, tiun vi respektu. Ni chiam shuldas grandan dankon al Instituto Zamenhof, char ghi gratuligas nian zonon. Tion chi ghi pliafoje montras. Bonvolu bone sekvi la rezultojn". Jen chiuj sekvis kaj malkovris mem la laborojn de IZo.
Instituto Zamenhof (IZo) pliafoje che  la pinto

Unu instruisto kaj gelernantoj trapasintaj la provekzamenon

Estis entute 339 kandidatoj ekzamenitaj. El ili sukcesis 66. Che la supro trovighas Instituto Zamenhof kun 16 sukcesintoj el 36 kandidatoj kun 44,44 %. Sekvis  poste la lernejo ETOILE DU MATIN kun 27,78 %, kio montras, ke sukcesis 5 kandidatoj el 18. la tria loko iris al la lernejo LA PASSERELLE, kiu havis 14 sukcesinbtoj el  68 kandidatoj, kio estas 20,59 %.
La kvaran lokon prenis du lernejoj kun 18% da sukcesoj : unuflanke estas la lernejo CPL ADODO kun 9 sukcesintoj el  51 kandidatoj, kaj aliflanke la lernejo  ECOLE ST CYRIAQUE kun 9 sukcesintoj el 53 kandidatoj. Che la sesa loko trovighas la lernejo ADODO MIDAS kun 17,65 % da sukceso, kio montras, ke  3 kandidatoj sukcesis el 17. La lernejo LA PROVIDENCE okupis la sepan lokon kun  6 sukcesintoj el  64 kandidatoj, kio reprezentas 11, 54 %. la voston tenis forte la lernejo LE PARI : 4 sukcesintoj el 51 kandidatoj, do 8% da sukceso. Kion plian plian oni povis noti che la proklamado de la rezultoj, tio estas la laboroj de unuopj gelernantoj. 

Inter la dek plej bonaj kandidatoj de la centro trovighis kvar gelernantoj de IZo. La unuan lokon prenis lernantino de Instituto Zamenhof kun 243 poentoj el 280. La sekva lernanto apartenas al la lernejo  ADODO MIDAS. Li havis 216 poentojn. Do la supereco de Instituto Zamenhof trovighis ne nur en la klasado de la lernejoj, sed ankau en la laboroj de la unuopaj gelernantoj. Chu tamen kontentis geinstruistoj kaj gelernantoj de IZo ? 

Kvankam Instituto Zamenhof pluestas che la kapo, la gelernantoj kaj geinstruistoj ne tute kontentis. Ili promesis fari pli kaj jam che la provekzamenoj atingi 100  % da sukceso.
Certe la venonta provekzameno montros ion nekutiman. Ni vidos.

Lu
Lu diras:
2012-03-11 12:23
Admirindaj rezultoj! Ĉu vi eble povos iom detaligi, kion signifas "provekzameno por gelernantoj de la duagrada nivelo"? Kiom aĝaj estas la lernantoj kaj pri kiuj fakoj ili ekzameniĝis?

Eble mesaĝu rekte al mi per la kontaktpaĝo de EsperantoLand, http://www.esperantoland.org/eo/kontakto.html .
Alekso
Alekso diras:
2012-03-11 13:22
"Ni ĉiam ŝuldas grandan dankon al Instituto Zamenhof, ĉar ĝi gratuligas nian zonon." Jen iomete enigma frazo. Kio estas "gratuligi ies zonon"?
Krome mi petas informi pri kia ekzameno temas kaj kiom da poentoj signifas sukceson. Laŭ la procentaĵo de la sukcesintoj supozeble tio estas tre malfacila ekzameno (?)