Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / KULTURA SEMAJNO EN INSTITUTO ZAMENHOF EN TOGOLANDO

KULTURA SEMAJNO EN INSTITUTO ZAMENHOF EN TOGOLANDO

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-04-24 15:03
En la starigo de Instituto ZAMENHOF (IZo), la iniciatintoj diris :"Ni faras ne ordinaran lernejon. Tie chi oni lernas ne por la diplomo, sed por la vivo". la nunaj administrantoj de la lernejo ne forgesas tion. Tial ili chiam profitas okazon por memorigi la gravajn frazojn. En la monatoj marto kaj aprilo 2010, togolandaj lernejoj organizas kulturajn semajnojn. Ofte ne chiujn sep tagojn koncernas la evento, sed kelkajn el ili. Tiel Instituto Zamenhof okazigis sian kulturan semajnon de la 19a ghis la 21a de aprilo 2011. Tiam aperis la gravaj frazoj tra la programo konsistanta el prelego, diversaj ludoj, tradiciaj dancoj, chukbalo kaj recitalo.
KULTURA SEMAJNO EN INSTITUTO ZAMENHOF EN TOGOLANDO

Lernantinoj de Instituto Zamenhof dum tradiciaj dancoj

La evento komencighis per la prelego pri "Prevento de malsanoj". S-ro SILIADIN Kossi estas specialisto pri konservado de sano per la natura nutrado. Li prelegas tra la lando por montri al homoj, kiel ili manghu por eviti malsanojn, au por malpliigi iliajn efikojn. Li asertis, ke chio dependas de la homa nutrado. Li klarigis tion al la gelernantoj kaj geinstruistoj de IZo. Kiam li audis pri la propono de fruktoj al la gelernantoj fare de IZo, li ghojis, ke la administracio de la lernejo jam chion antaue komencis. Antau ol fini sian prezenton, li esploris la manghstilon de la partoprenantoj per demandaroj, kiujn chiuj plenigis. Laste li donis kvin konsilojn, kiuj helpos al chiuj vivi pli ol cent jarojn. Li mem nun estas 50-jara kun neniom da blanka haro.Li petis de la administracio de IZo sekvi la gelernantojn en la aplikado de tio, kion li montris. S-ro GBEGLO Koffi, kiu estis kun li dum la prezentado, promesis daurigi la instruadon, pri kiu li jam antaue ege interesighas. Tiel finighis la unua tago de la kultura tagaro.
 
 La duan tagon okazis diversaj ludoj. Estis ludo, kiu helpos la gelernantojn revizii lecionojn diversajn. Aliaj kurigis ilin en sakoj, dum ceteraj esploris ilian fingrolertecon. Aldonighis deklamo de poemoj, kaj sketchoj. La tago finighis per tradicia vespero, kie oni vidis gelernantojn en tradiciaj kostumoj.
 
 La tria tago estas tre grava pro la ludo "chukbalo" kaj ankau pro la  vizito al IZo de elstara kantisto togolanda, Eric MC. Li estas "RAP-isto", kiun tre aprezas togolandanoj. Lia vizito al IZo boligis la instituton. Tiam oni ech forgesis, ke jam en la mateno okazis matchoj de chukbalo inter gelernantoj kaj geinstruistoj.  Eric MC ne tuj aliris la podion de IZo. Komediisto devis inauguri la recitalon.
 
 Estas klare, ke ankau la gelernantoj de IZo multon kapablas. Necesas vidi ilin sur la podio por ion atesti. Ili kantas, dancas diverse, komedias. Ne, estis tre  bele. Eric MC multe admiris ilin, ankau la komediisto kaj aliaj homoj, kiuj cheestis. Certe la suba teksto, irletero de la iniciatintoj de IZo, tre prave efikis.  Chu tiel finighis la kultura tagaro ? Eble gravas memori vortojn de Eric MC.
 
 La prezento de la komediisto temis pri lernanto, kiu neniam atentas en klaso. Kanto de Eric instigas gelernantojn bone lerni por prepari sian estontecon. La kantisto tre longe prezentis tiun kanton, kiun li devis poste komenti, spronante la gelernantojn al pli da diligento. Kion la komediisto jam ekondukis, montrante la malbonan sorton nun de la iama nediligenta lernanto, tion emfazis Eric per sia kanto.
 
 Finighis la kultura tagaro, sed du gravaj aferoj devas gravurighi en la menso de la gelernantoj kaj geinstruistoj de IZo:
 - Manghi ne nur por plenigi la ventron, sed por zorgi pri sia sano
 - esti diligenta en la lernado, kio certigas bonan estontecon
 
 Tiuj du aferoj memorigas la irleteron de la iniciatintoj de IZo :
 
 
 <<Ni faras ne ordinaran lernejon,
 sed modelan lernejon.
 
 Instrui en spirito de toleremo kaj frateco.
 Instrui en spirito de scivolo pri la mondo, la homo kaj la naturo.
 Instrui kun chiama atento al sano, higieno kaj ordo.
 Instrui pedagogie: t.e. ne per punado sed per kuraghigado.
 Instrui kunlaborante kun la plej maturaj lernantoj.
 Instrui uzante interreton por tutmondaj kontaktoj, i.a. per Esperanto.
 Ne nur instrui sed ankau labori por ke la lernejo enspezu ekonomie.
 Krei kun la lernantoj kaj la kolegoj komunumon por la plu-ekzistado de la lernejo.
 Serchi bonajn rilatojn kun gepatroj, por ke tiuj interesighu pri la lerneja vivo kaj helpu ghin.
 
 Oni lernas ne por la diplomo sed por la vivo.
 
 Kompleta artikolaro videblas en :
 http://homepage2.nifty.com/EsperantO/ESPTogo/Togobazo.html