Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / UNUA RANGO EN MATEMATIKA KONKURSO

UNUA RANGO EN MATEMATIKA KONKURSO

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-05-30 18:21
Kiam aperis, el la busho de la reprezentanto de la Ministro, la nomo Instituto Zamenhof, chiuj cheestantoj, inspektoroj, lernejestroj kaj geinsitruistoj eksaltis. Dum iuj demandas, kie estas tiu lernejo, aliaj miris, ke ankau tie chi aperis la nomo de tiu lernejo. El tiuj mirantoj, iuj klopodis kaj sukcese malhelpis Instituton havi pliafoje 100% da sukceso che la dua provekzameno de la lasta klaso de la unuagrada nivelo. Kio okazis ? Estis du aferoj. Unue, la provekzameno kaj due konkurso pri matematiko por la gelernantoj de la lasta klaso de la unuagradaj lernejoj tra la tuta lando Togolando.
UNUA RANGO EN MATEMATIKA KONKURSO

La lernantino TOMEGAH Françoise de Salle

Kiam la 20an de majo 2011, la kandidatoj de IZo revenis al la lernejo post la proklamado de la rezultoj, chiuj deklaris, ke ili sukcesis je 100%. Tamen de aliaj kanaloj aperis, ke 32 gelernantoj sukcesis el 34, kaj la unuan rangon okupis ne plu lernanto de IZo sed tiu de alia lernejo. Instruistoj de IZo estis nekontentaj pri la konduto de instruistoj de aliaj lernejoj. Aperis, ke partojn de testoj de gelernantoj de IZo instruistoj de aliaj lernejo intence ne korektis. Tiel ili faris por redukti la procenton da sukceso de IZo. La respondeculo pri la lasta klaso de IZo traserchis foliojn kaj montris pruvojn. Tamen la rezultoj estas jam proklamitaj, kaj gelernantoj de IZo atendas la veran ekzamenon por montri, ke chiam ili okupas la unuan rangon, kiel tio aperis ankau en tiu chi provekzameno.
 
 Estis entute 16 gelernantoj. La lernejo Denouvime A prezentis 50 kandidatojn kun sukceso de 15, do 30%. El la 49 kandidatoj de Denouvime B sukcesis 12 kun procentajho de 24,48 %. La lernejo EVEIL prezentis 11 kandidatojn, sed 3 sukcesis kun 27,27%. La sukceso che LE SAVOIR estas 82,35 %, kio reprezentas 28 sukcesintojn el 34 kandidatoj.40 el la 45 kandidatoj de La Providence Divine sukcesis kun 88,88%. St Bernard havis 20 kandidatojn, el kiuj 12 sukcesis kun 60%. Chiuj 5 kandidatoj de ST Bakita malsukcesis. Robert Excellent prezentis 16 kandidatojn, el kiuj 6 sukcesis kun procento de 37,5%. Modestie I havas 50% da sukceso, kio signifas, ke 12 kandidatoj sukcesis el 24. Dume Modestie II sukcesis je 78,26%, kio montras, ke 18 kandidatoj sukcesis el 23. El la 29 kandidatoj de Montesquieu II sukcesis 14 kun procentajho de 48,27%. La lernejo Reference sekvis kun 13 kandidatoj el kiuj 4 sukcesis kun 30,76%. Ecole Evangelique de B�-kpota prezentis 15 kandidatojn kaj 9 sukcesis kun 60%. Estis 25% da sukceso che la lernejo Aurore, kiu trovis  4 sukcesintojn el 16 kandidatoj.La lernejo Victoire prezentis 7 kandidatojn, kaj 4 sukcesis kun 57,14%.  La procentajho de sukceso, kiun  finfine IZo povis preni, estas 94,11%, char el 34 kandidatoj la korektintoj deklaris nur 32 sukcesintojn, kio ghuste grumbligis la kandidatojn kaj ankau geinstruistojn de IZo. Tamen la rezulto de la konkurso pri matematiko konsolis chiujn, char la lernanto la plej lerta en matematiko en la lasta klaso de unuagradaj lernejoj tra la tuta Togolando trovighas en IZo.
 
 La matematikan konkurson organizis la lernejo internacia ZODIAQUE en Togolando kaj auspicias la ministerio togolanda pri klerigado. La tuta konkurso okazis en du etapoj.
 La unua etapo de la konkurso okazis la 7-an de majo kun 2202 kandidatoj. El ili oni retenis la  160 plej bonajn. Tiam lernantino de Instituto Zamenhof okupis la unuan rangon kun 22 poentoj el 30.
 La 21an de majo okazis la dua kaj lasta etapo. Konkursis 160 kandidatoj kaj el ili oni tenis nur 20. Tiam oni ne montris la rangojn, sed nur konigis la nomojn de la 20 kandidatoj plej lertaj en matematiko. Ne pli frue ol la 23-an de majo 2011 oni chion proklamis.
 
 Estis granda ceremonio en spektaklejo de plurstela hotelo de la chefurbo Lome de Togolando. Antau lernejestroj, inspektoroj, direktoroj en la ministerio pri edukado, reprezentanto de la ministro pri edukado, okazis la ceremonio, kiun partoprenis granda publiko. Jen pliafoje audighis pri Instituto Zamenhof, kiam la reprezentanto de la ministro deklaris la lernantinon TOMEGAH Fran�oise de Salle la plej lerta kandidato. Shi tiel okupis la unuan rangon kun 26 poentoj el 30. Estis rekompenco.
 
 Kiel premiojn, la lernantino ricevis 150 000 F (chirkau 228 euroj), shia instruisto prenis chirkau 176 eurojn kaj Instituto Zamenhof ricevis materialon didaktikan konsistantan el unu granda vortaro franca, unu globuso kaj kvar matematikaj instrumentoj. Cetere, la lernantino ekde la venonta jaro daurigos sian studon en la lernejo ZODIAQUE pagante neniom da lernokotizo.  Ankau en IZo shi pagas neniom pro sia diligenteco. Chu la gvidantoj de IZo permesu al shi tiel forlasi la instituton ? Certe la decido estas en la manoj de la gepatroj de Fran�oise, dum la gvidantoj de IZo nun pretigas sin por la jarfinaj ekzamenoj.
 
 Po 34 kandidatoj  en la unuagrada kaj duagrada niveloj de IZo trapasas shtatajn ekzamenojn en tiu chi fino de la lerneja jaro 2010-2011. La finaj laboroj nun okazas, kaj chiuj esperas ke la rezultoj jarfinaj estos pli bonaj ol tiuj de la provekzamenoj. 
 

Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-05-31 19:13
Al lernantino Tomegah Francise, plej korajn gratulojn sendas malproksima esperantisto kaj deziras pluajn sukcesojn.

Same oni devas ankaux al lerta instuisto(ino) gratuli, kiu kontribuis al cxi bonaj rezultoj.