Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / VIDPUNKTOJ PROPRAJ PRI EKZAMENOJ EN ESPERANTUJO

VIDPUNKTOJ PROPRAJ PRI EKZAMENOJ EN ESPERANTUJO

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-02-15 16:11
Oni lernas ne por havi diplomojn sed por akiri sciojn kaj uzi ilin. En la uzado de la scioj aperis mono, aperis ankau honoro. Necesas klasifiki konantojn ke la donado de mono kaj honoro okazu pli malpli juste. Oni do taksu la sciojn. Jen aperas ekzamenoj kaj diplomoj. Io tia okazas ankau en Esperantujo. En 1887 kiam aperis la unua libro de Esperanto, ne estis ekzamenoj, sed homoj uzadis la lingvon. Chio evoluis, kaj aperis ekzamenoj, estas diplomoj ankau en Esperantujo. Nun kiuj ili estas kaj kian rekonon ili havu/havas, kaj kiuj el ili estas pli bonaj ol aliaj ?
VIDPUNKTOJ PROPRAJ PRI EKZAMENOJ EN ESPERANTUJO

Per ekzameniloj de TIETo Alexandrine OMBA ekzamenis en junio 2010 en DRKongolando

1- Kategorioj de E-ekzamenoj

Ekzistas du kategorioj
a) Ekzamenoj organizataj nur de Esperanto-organizajhoj nur por Esperantistoj.
Ekde de la apero de la ekzamenoj Esperantaj ghis la jaro 2008 nur tiuj ekzamenoj ekzistas. Ili estas :
- naciaj:
Temas pri ekzamenoj, kiuj okazas en unu lando. Ankau tie chi estas pluraj ekzamenoj, char pluraj grupoj havas proprajn ekzamenojn. La nivelo estas de la baza ghis supera en iuj landoj. Ekzistas ech kursoj pedagogiaj kun ties taksilioj kaj diplomoj. Kun la evoluo de la aferoj oni alvenis al tiu punkto, ke unu lando povu havi proprajn ekzamenojn komunajn por chiuj enlandanoj kaj kiujn trapasas chiuj ajn esperantistoj en la mondo.

-Internaciaj
Ili estas tiuj de ILEI. Supraj vortoj montras, ke ankau ekzamenoj organizataj en iu lando havas internacian fonon char ilin povas trapasi esperantistoj el diversaj aliaj landoj. La internacieco de la ekzameno  devenas de la fakto, ke, kvankam la ekzameno estas de iu lando, sed  tamen koncerne la rekonon, ili havas internacian animon kiel Esperanto mem.  Kaj la Esperanta Civito devis malkovri ion che ALTE. Tio ghi kondukas al dua kategorio de ekzamenoj.

b) Ekzamenoj konforme al normoj de ne-esperantistaj organizajhoj
 Francoj uzas sian francan por sia vivado, kaj la angloj la anglan. Kiam franco kaj anglo interparolas, neniu komprenas la alian. Aperis, ke chiu konu la lingvon de la alia. La komunikado inter popolo de diversaj landoj igas, ke ano de unu lando konu lingvojn de aliaj landoj. Diversmaniere okazos la lernado. Jen ekzistas centroj kiuj akceptas plenskreskulojn, kiuj shatas lerni la lingvon de la alia lando. Ekzemple, Germanio centro lernigas la anglan kaj ghi havas sian taksilon. Tiel estas ankau por franca centro en hispanio. Tiuj diversaj centroj pensis, ke estu komunaj kriterioj de taksado, jen do aperas  la asocio ALTE (Asocio de LingvoTestistoj en Europo), kiuj starigis normojn por tiuj ekzamenoj. Tiun chi normaron oni nomas, en Esperanto, Komuna Europa Framo de Referenco.
Esperantistoj de la Esperanta Civito trovas la aferon bona kaj shatus uzi la normojn.  Ghi invitis ILEI-n al kunlaboro pere de IEK (Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI). La respondo estis negativa. La Esperanta Civito daurigas sian vojadon. Jen de la normoj de ALTE inspirighis LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Sistemo). Jam en 2004 komencighis tiuj ekzamenoj en la Civita medio. KCE  do respondecas  pri la ekzamenoj.  Iom da tempo poste,  aperis en UEA-medio intereso pri la aplikado de la normoj de ALTE. Chu reiri al la Esperanta Civito ? La respondeculoj pri la ekzamenoj tute ne povis, kaj tial devis pensi aliiel. Jen aperis ITK. Kiun rolon ghi konkrete ludas kune kun UEA. Jen vortoj de du elstaraj respondeculoj de ILEI :
Mireille GROSJEAN skribis :
<<Konsilio de Europo okupighas pri lingvotaksado. Konsilio de Europo lanchis Komunan Europan Referenckadron KER. Mi emas nomi la novtipajn ekzamenojn ITK-KER ekzamenoj. ITK de la budapeshta centro, KER, komuna europa referenckadro de Konsilio de Europo. Pro historiaj kialoj tiuj ITK-KER-ekzamenoj estas en la manoj de UEA same kiel la limoj tra Afriko fontas el la traktato de Berlino en 1884>>
Zsofia  KORODY Aldonis :
<< ITK, shtata ekzamencentro en Hungario (sub la faka gvidado de
Universitato ELTE) jam de la vera komenco de la KER-sistemo, de la
jaro 2000 enhavas ankau Esperanton en sia ofertolisto. En 2000 ITK
atingis ankau akreditigon far la hungara shtato por siaj
lingvoekzamenoj, do ankau por Esperanto.

ITK ekde 1999 estis asocia, de 2004 estas plenrajta membro de ALTE
(The Association of Language Testers in Europe) kaj plenumas per la
t.n. Origo-tipo ekzameno chiujn rigorajn kondichojn de tiu organizo.
Chiujare miloj da hungaraj Esperanto-ekzamenitoj akiras sian rekonatan
lingvoatestilon lau la Komuna Europa Referenckadro.

La oficiala kontrakto inter UEA kaj ITK ebligis al la internacia
Esperanto-movado transpreni la fakajn spertojn kaj la kompetentajn,
lau la KER trejnitajn ekzamenantojn-korektantojn de la skribaj
ekzamenoj de ITK kaj zorgi pri trejnado de nova internacia
KER-ekzamenantaro. Surbaze de la jam akreditigita Origo-tipo
ekzamensistemo (en niveloj B1, B2 kaj C1) eblis ellabori la unulingvan
(sen traduktaskoj al la hungara) version kaj oferti tion por
internacia uzo.
La UEA-ITK KER ekzamenoj estas trapaseblaj de decembro 2008 kaj estas
ofertataj en pluraj landoj kaj ofte dum grandaj
Esperanto-renkontighoj. En 2009 ankau tiu unulingva UEA-ITK
KER-ekzameno ricevis shtatan agnoskon en Hungario, do de unu el la
EU-membroshtatoj>>

Tiu chi hungara centro jam ofertas ekzamenojn pri diversaj lingvoj. Lau vortoj de Mireille oni povas kompreni, ke UEA respondecas pri la Esperanta fako de ITK, dum la vortoj de Zsofia komprenigas, ke la Esperanta fako ekzistas jam antau la kunlaboro inter ITK kaj UEA. Kio farighas komunua punkto de ambau opinioj, tio estas, ke ITK zorgas ankau pri Esperanto-ekzamenoj de UEA konforme al la normoj de ALTE. Tiel la renomo/famo de la centro eniros la diplomojn. Naskighis KER-ekzamenoj, lau termino de UEA-homoj. Lau la initiatintoj, tiu kunlaboro kun ITK donas pli da valoroj al la diplomoj kompare kun tiuj de la Esperanta Civito. Chu estas tiel ? Kompareto necesas.

La normoj de ALTE proponas ses  nivelojn (A1, A2, B1, B2, C1, C2). Chiujn ses okazigas la Esperanta Civito, dum KER-ekzamenoj havas nur tri nivelojn (B1, B2, C1). Respondeculo en IEK asertas al mi, ke UEA taskas al la landaj asocioj mem organizi la nivelojn A1 kaj A2. Kion pri C2 ? Neniun konvinkan respondon mi havas.
Alia demando, kiu tuj aperas, temas pri la rekono de la diplomo. Vortoj de diversaj Esperantistoj klarigas, ke la kunlaboro kun ITK donas pli da graveco al la diplomoj de KER-ekzamenoj. "Chu same gravaj estas ankau la ekzamenoj A1 kaj A2, kiujn organizu la landaj asocioj mem ?  Lau la samaj vortoj de la diversaj esperantistoj, ekzamenoj organizataj de Esperantistoj mem estas ne facile rekoneblaj de neesperantistoj. Tial la interveno de ITK estas prava. Se venu plia demando, tio estu : chu la rekono de la nivelo A1 kaj A2 ne estas necesa ? Kiel oni volas trakti la homojn, kiuj shatus/povas trapasi nur la nivelojn A1 kaj A2 en UEA-medio ? Chu oni asertas, ke ankau tiuj diplomoj havas saman renomon/famon, kiel tiuj de B1, B2 kaj C1 de UEA-KER ?
Se la respondo estas ne, kial do UEA-KER-ITK ne zorgas pri ili ? Se la respondo estas JES, kial do kunlabori kun ITK ? En tiu chi JESA kazo ankau ni reiras al la unua kategorio de Esperantaj ekzamenoj, kie lokighas novaj ekzamenoj lau la normoj de ALTE. Povus aperi alia demando.

Certe ekzistas lando en Europo, kies lingvo ne jam trovighas inter tiuj, kiujn koncernas la normoj de ALTE. Kiam finfine tiu lingvo aperos en ALTE, chu la lando devos kunlabori kun centro en alia lando por rekonigi la diplomojn ? Tuja reago montrus, ke UEA ne estas lando kaj tial ghi kunlaboras kun ITK. Mi tute ne estas kontrau la kunlaboro. Se ghi devus ekzisti, kia ghi estus ?

2- Ni estas kio ni estas kaj ni estu fieraj pri ghi
Esperanto ja vivas kaj ni estas Esperantistoj. Ni havas niajn ekzamenojn esperantajn, kaj chiujn en chiu lando la enlandaj esperantistoj rekonas. Plie la internaciajn ekzamenojn de UEA/ILEI chiuj ni esperantisitoj rekonas. La ekzamenojn lau la normoj de ALTE ni organizu inter ni esperantistoj kaj ni rekonos ilin. Eble iu ekstera organizajho shatus, ke estu Esperanto inter la lingvoj en kiuj ghi ekzamenas. Tiam estos kontrakto inter ni kaj la organizajho. La fronto de la diplomo havu la informojn pri nia organizo. Nia movado estas grava, forta kaj estu respektata de aliaj. Mi ne bone komprenas tion, kion diris Renato ke ITK-homoj ekzamenis lin. Kial ?  Renato vere ne bezonas ekzamenighi che ITK, sed male, li kontrolu ekzamenantojn de ITK, chu ili kapablas ion en Esperanto ekzamenan. Ni donu al ni nian valoron kaj per niaj seriozaj laboroj neesperantistoj rekonas tiun chi valoron.
Se nun en nia lando iu shatus instruigi Esperanton en sia lernejo, tiu rekte rilatos ne kun iu centro neesperantista, kiu donas diplomojn pri Esperanto, sed tiu rilatos rekte kun la enlanda E-asocio. Se nun ni bezonas iun kiu instruu la francan en Togolandon, inter franco kaj homo lerninta francan che ITK, kiun oni elektu ? Rapida respondanto elektos la francon.

Mi havas la impreson, ke nia movado estas subtaksata. Ni donu al ghi ghian veran valoron. Ni kunlaboru, sed en la kunlaborado chiu parto konsideru la utilecon/kapablojn de la alia, ke sen unu  au la alia la kunlaboro ne fruktodonos au tute ne ekzistos. Kune ni konkludu ion pri la ekzamenoj en Esperantujo

3- Chu  nun  almenau provizore konkludi pri EKZAMENOJ en Esperantujo ?
En Togolando ni uzas la francan kiel oficialan lingvon.  La lernsistemo en la lando estas starigita surbaze de tiu de Francio. Tiel estas ankau en aliaj franclingvaj landoj kiel Kotidivuaro, Gabono, Benino, Gvineo Konakrio, ktp. Tamen la diplomoj en tiuj landoj estas ne egale aprezataj. La diplomo pri studfino en  gimnazioj de tiuj landoj estas abiturienta (BAC en la franca). Kvankam estas BAC en tiuj landoj kaj ankau en Francio, tiuj BAC-oj havas ne la saman valoron antau eksteruloj, ech inter tiuj landoj mem. La togolanda BAC estas pli aprezata ol la Benina, tamen ankau en tiu chi lando estas BAC. Kvankam en Togolando estas BAC kaj tiel ankau en Gabono, tamen la kandidatoj ne traktas samajn testojn kaj la ekzamenkondichoj estas ne samaj. Lau mi, tiel  estas ankau nun pri la ekzamenoj lau CEFR, kiun UEA-ITK nomas KER kaj la Esperanta Civito KEFR.  Mi disponigas al Zsofia parton de la pagho de ALTE, kie aperas, ke ankau KCE estas "Affiliate Institutional".  Mi tute ne diras, ke UEA-ITK ne estas "affiliate institutional". Mia sola problemo temas pri la rolo de ITK. Certe tio ne povas ne havi financajn influojn. C1-ekzameno de KCE   kaj C1-ekzameno de UEA-ITK-KER estas sama C1-ekzameno antau ALTE. La malon mi ne povas nun kredi. Se iu pensas, ke la kunlaboro kun ITK igas la ekzamenon ankau hungara, kaj pro sia hungareco, ghi estos rekonebla,  mi nun permesas al mi diri, ke tio estas nur literaturo. Kiel BAC togolanda kaj BAC Kongolanda estas nur BAC, tiel ankau C1-ekzameno de KCE kaj C1-ekzameno de UEA-ITK-KER estas  nur C1-ekzameno che ALTE. Eble mi povos nun ion diri al gesamideanoj, kiuj subtaksas unu el KEFR kaj KER profite al la alia. Lau mi, ne estu tiel. Ili estas samaj

Chiuj esperantistoj estas liberaj havi sian diplomon che KER au che KEFR. Ghis iuj konvinkos min, ke ne estas tiel, mi rekomendas  al chiuj trapasi la ekzamenojn de ALTE, kiuj plachas al ili. Mi mem pli shatas ekzamenojn organizatajn nur de esperanto-organizajhoj por esperantistoj.

Nun en Esperantujo oni organizas ekzamenojn lau la normoj CEFR de ALTE. KCE kaj UEA-ITK tion faras nun. Certe iam ankau aliaj E-organizajhoj povos aldonighi. Nenie estas devige, ke unu lingvo estu reperezentita de unu institucio che ALTE. Mi legis sur la pagho de ALTE, ke estas pluraj institucioj pri la franca lingvo. Kial oni volas, ke estu escepto por Esperanto. UEA faru sian ekzamenon kunlabore nun neesperantista organizajho, kaj KCE faru siajn nur kun esperantistaj organizajhoj. Chiu  esperantisto faru sian elekton.

Tutkore mi dankas la Esperantistojn, kiuj unuaj malkovris ALTE, kaj farighis "Affiliate Institutional". Tiu chi danko iras al Esperanta Civito. Plie, gratulojn al UEA, kiu poste sekvis la Esperantan Civiton, kaj siamaniere farighis "Affiliate Institutional". Antaugratulojn kaj antaudankon al aliaj E-organizajhoj, kiuj sekvos poste. Sed estus bone, ke nur Esperantistoj/esperanto-organizajhoj zorgu pri la ekzamenado.
 

aleks
aleks diras:
2011-02-15 11:42
Saluton,
Kial tia polemika artikolo ? Verdire mi tute ne sciis, ke KCE (la Civito) ankaux organizas ekzamenojn laux la KER.

Lau mia kompreno, legante la retejon de ALTE, esti "afilia institucio" ne rajtigas arangxi ekzamensesiojn. Eble mi miskomprenas. Al kio utilas esti membro de ALTE ? Cxu KCE-ekzamenoj vere estas agnoskataj de Konsilio de Europo ? Aux tute ne gravas ? Cxiukaze, kial oponigi denove La Civiton kaj UEA ? Mi kredis, ke vi distancigxis de ambaux, ke vi igxis tute sendependa de ambaux. Sxajnas ke ne.

"Afiliaj institucioj" estas
http://www.alte.org/affiliates/index.php
Institutions who have an interest in the testing field but who do not meet the membership criteria, or who may wish to seek membership of ALTE at a later date, but may not currently have the expertise to do so.

Institutional Affiliate status with ALTE offers:

    * Listing on the ALTE website
    * Access to sections of the ALTE website such as the electronic discussion forum
    * Invitation to attend ALTE biannual conferences and other events organised for Members and Affiliates
    * Reduced delegate rates at specified ALTE events and training seminars
    * The opportunity to receive, via e-mail and post, ALTE communications such as the ALTE e newsletter, leaflets
    * Opportunity to exhibit at appropriate ALTE events
    * Opportunity to work in collaboration with ALTE members in appropriate ALTE Special Interest Groups
    * Opportunities to build international links through the ALTE network.

Institutional Affiliates adhere to a brief Code of Practice for Affiliates. Affiliates are not Full Members of ALTE and may not represent themselves as such, nor use the ALTE logo.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-02-16 23:36
Kara Aleks,
Koran dankon pro viaj vortoj! Verkante la artikolon mi tute ne havas la ideon polemiki au oponi iun al iu alia. Mia celo estas malkvori, chu vere la diplomoj de la lau CEFR (KEFR de KCE kaj KER de UEA-ITK) orgniziataj ekzamenoj estas vere rekonitaj de la konsilio de Europo. Bedaurinde mia scio de la angla lingvo estas nula. Tial mi ne multon komprenas che la pagho de ALTE. Viaj vortoj supozigas io al mi tion chi :"Nek UEA, nek KCE rajtas organizi ekzamenojn, kiujn rekonas ALTE, char ili estas ne membroj, sed nur "affiliate institutional"". Chu mi bone komprenas vin.

Ghis ni havos klaran respondon pri la afero, ni daurigas niajn ekzamenojn elementan kaj mezan de UEA/ILEI. Certe venontaj tagoj alportos pli da klarigoj kaj ankau vortojn pri la rolo de ITK che CEFR-ekzamenoj en Esperantujo.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-02-25 21:38
E-ekzamenoj donigas diplomojn rekonatajn en Esperantujo. Tiel estas por la ekzamenoj naciaj kaj internaciaj. Tian rekonon havas ankau la ekzamenoj lau KEFR au KER. Tamen aparte akceptindan pashon faris UEA-ITK.

La diplomoj donitaj de ITK estas rekonataj de la hungara shtato. Tiel estas rekonataj de la hungara shtato ankau la diplomoj de la ekzamenoj de UEA-ITK-KER. Kiuj landoj rekonas diplomojn hungariajn, tiuj rekonas ankau diplomojn de UEA-KER ekzamenoj. Jen tiel ankau E-diplomoj estas rekonataj de ne-esperantistoj. Nur tiu chi diferenco aperas inter la ekzamenoj nun okazantaj en Esperantujo.

Chio alia estas detalo, pri kiu ni ne zorgu.
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2011-04-21 20:00
Certe la vortoj de Osmo diris nenion novan, kion ni ne jam diris/scias pri la ekzamenoj. Kion li pli kaj plu pruvas, tio estas mia rimarko, ke UEA kunlaboras kun ITK nur por ke oni rekonu la diplomojn de KER-ekzamenoj, kiel tiujn de ITK.

Kiuj rekonas la diplomojn de la hungara shato, tiu rekonas ankau tiujn de ITK, do ankau tiujn de UEA-ITK. Jen chio. Chio alia estas nur vortoj por naivuloj.

Jhus okazis la estrarkunsido de ILEI samtempe kun tiu de UEA en Roterdamo. La prezidanto de ILEI publikigis raporton. Se mi bone komprenas la enhavon, ILEI nun klopodas, ke ankau ghiaj diplomoj havu rekonon ekster Esperantujo. Do, pluaperas mia chiama demando :"KIAL LA NOVTIPAJ EKZAMENOJ NE OKAZAS SUB LA RESPONDECO DE ILEI ?". Mi petas, mi ne bezonas respondon, char neniu volas klare diri la veron chirkau tiu chi afero. Do ni daurigu tiun chi vojon en la mallumo. Tamen io klaras.

Chiuj E-ekzamenoj havas siajn valorojn, lau mi, kaj en Esperantujo kaj ekster ghi. Ni trankvile kaj honeste daurigu niajn klopodojn. Certe la ekstero rekonos nin per niaj sinceraj kaj honestaj laboroj.

dennis
dennis diras:
2011-04-22 03:34

Resumo: Multe da progreso pri ekzamenoj de Esperanto pro KER. Raporto de Koffi meritas legadon. Perkomputila ekzamenado la venonta, bezonata pasho. CHIES PROPRAJHO. Detaloj sekvas.

En la lastaj jaroj Esperantistoj multe progresis rilate la profesian, internacian ekzamenadon de la lingvo Esperanto. Antau jaroj ekzistis kompleksa mozaiko de landaj ekzamenoj kune kun neefika, nemotiviga speco de internacia ekzameno kia trovighis dum la UK-oj. Fakte, kiam mi iris por observi tiun internacian ekzamenon en Jokohamo dum la UK de 2007, estis vershajne nur 3 (jes ja, nur tri!) ekzamenintoj. Nun ekzistas la eksternormiga KER kun siaj ses niveloj. Granda progreso.

La raporto de Koffi, kune kun la komentoj de Alexandrine OMBA helpas al ni pli bone kompreni la strukturon de niaj naciaj kaj internaciaj sistemoj de Esperanto-ekzamenado. Lia raporto meritas legadon kaj konsideron. La komento de Aleks ankau pripensindas. Tamen, multe en la raporto kaj la komento tushas kiu-faris-kion kaj kiu-faru-kion. Eble bonaj prikonsideroj, tamen, la kerno de lingvotestado estas chu la ekzameno, jes au ne, servas la gelernantojn por lerni, kaj chu ghi helpas, jes au ne, al chiuj aliaj uzantoj de tiuj ekamenoj, tio estas, tiuj kiuj utiligas la rezultojn de la testoj por poste decidi ion, chu doni diplomon, chu doni laborpostenon, chu permesi studadon en la sekva, pli alta nivelo, ktp.

Por antauenigi Esperanton, ni bezonas relative pli da komentoj, pensado, kaj laboro rilate la enhavon de projektoj, ne rilate la kiu-rajtas-devas-povas-fari tion au tion au tion. Mi diras RELATIVE.

En venonta au postvenonta numero de IPR Internacia Pedagogia Revuo de ILEI, mi esperas publikigi artikolon pri Perkomputila Testado kaj Ekazmenado de Esperanto. Mi jam prelegis che la ILEI Konferenco 2007 de Japanio pri tiu temo. Tiam mi skizis teorie kaj praktike planon por kreado de internacia Esperanto-Ekameno kiu estus malmultekosta, kiu estus sekura, kiu havus altan nivelon de samrezultecon, kiu havus sufiche da valideco, kiu estus altmotiviga, kiu estus transnacie utiligebla, ktp). Kaj plej grave, ke tia sistemo estu CHIES PROPRAJHO. Tiurilate, fino de la polemikaj diskutoj pri kiu-posedas-rajtas-devas kion, kaj ek la laboro.

Dennis Keefe