Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi / LA EKZAMENO "A" DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA OKAZIS EN DEMOKRATIA KONGOLANDO.

LA EKZAMENO "A" DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA OKAZIS EN DEMOKRATIA KONGOLANDO.

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2012-02-10 17:42
Karaj gesamideanoj, Ni havas la plezuron sciigi vin ke la 29-an de januaro 2012 okazis aljugho de brevetoj al la sukcesintoj en la ekzameno A de la 22-a januaro de la sama jaro. La ceremonio okazis en la cheesto de nia kara Horst Gruner, kiu ne mankis gratuli nin pro nia lerteco. Kaj ni uzis la okazon por rememorigi la partoprenantojn ke la chefa celo de nia grupo estas la disvastigo de la lingvo internacia Esperanto.
LA EKZAMENO "A"  DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA OKAZIS EN DEMOKRATIA KONGOLANDO.

Sceneto pri instruado en Kinshasao

Ni daure faros kion ni povas por sukcesi kaj sukcesigi kaj ne por malrevigi niajn samgrupanojn chefe Esperantujon.
Nia grupo � EGSR � jam faris tian ceremonion en 2010 kaj ni esperas daurigi tiel fari en la estonto char ni ne intencas halti. Chi-foje, ni volis festi la eventon por kuraghigi niajn laureatojn char chiuj estas preskau infanoj ; tio estas,ke la plej agha estas 23-jara kaj la plej juna estas 11-jara. Sen troigi, ni povas diri sen falsa modesteco ke ni regule ekformas Esperantistajn kanditatojn.
Ni tutkore dankas :
-Ace-n, kiu disponigas al ni la ekzamenojn
-la fratojn Koffi Gbeglo kaj Doumegnon, kiuj ne chesas helpi nin  perfektigi nian Esperanto-trejnadon.
-S-ron Horst Gruner, kiu plialtigis la manifestacion per sia cheesto kaj disponigis al ni efikan logistikon, kiu ebligis la ghojelmontroj, manghajhon kaj trinkajhon.
Kompreneble, EGSR ekzistas antau tri jaroj do, estas evidente trovi erarojn en niaj skribajhoj ; tial ni petas konsilojn kaj opiniojn por plibonigi nian agadmanieron char ni vere intencas konigi tiun chi belan komunikilon.
 
Elkore salutas,

Alexandrine Omba  kaj Rachel Mafuluko.