Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / gbeglokoffi

gbeglokoffi

de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-02-16 23:40
Hejmpaĝa ejo kiu enhavas la erojn kreitajn kaj kolektitajn de gbeglokoffi
LA UNUA TASKO NIA ESTAS....... de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-01-31 23:19
Estas kanto en la togolanda movado. La plej grava parto en la kanto estus :" La unua tasko nia (de ni esperantistoj) estas varbi novajn (esperantistojn)". Certe sen la plenumado de tiu chi tasko iam malaperos Esperanto sur la planedo. Tial ni devas danki kaj kuraghigi esperantistojn, kiuj sukcesas varbi novajn homojn kaj instrui al ili Esperanton, ghis ankau ili kapablas varbi aliajn. Tiusence dankendu esperantistoj kaj E-organizajhoj, kiuj tre vigle plenumas tion. Kiuj ne povas fari la varban taskon, tiuj havu alian taskon, ankau kiu gravas. Kiu estas tiu chi tasko ?
VIDPUNKTOJ PROPRAJ PRI EKZAMENOJ EN ESPERANTUJO de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-02-15 16:11
Oni lernas ne por havi diplomojn sed por akiri sciojn kaj uzi ilin. En la uzado de la scioj aperis mono, aperis ankau honoro. Necesas klasifiki konantojn ke la donado de mono kaj honoro okazu pli malpli juste. Oni do taksu la sciojn. Jen aperas ekzamenoj kaj diplomoj. Io tia okazas ankau en Esperantujo. En 1887 kiam aperis la unua libro de Esperanto, ne estis ekzamenoj, sed homoj uzadis la lingvon. Chio evoluis, kaj aperis ekzamenoj, estas diplomoj ankau en Esperantujo. Nun kiuj ili estas kaj kian rekonon ili havu/havas, kaj kiuj el ili estas pli bonaj ol aliaj ?
VIRINOJ DE UETA PRO LA VIRINA TAGO 2011 TUTMONDA de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-03-15 22:00
En la ekzekutivo de UETA (Unuigho de Esperantistoj en Afriko) estas tri virinoj : la togolanda Blandine kaj la DRKongolandaj Alexandrine kaj Rachel. Ili tute ne volis ke la virina tago pasu silente en la afrika Esperantujo. Jen do ili ion faris por marki tion. Dum Blandine dissendis mesaghon, Rachel kaj Alexandrine organizis feston. Sube aperas la raporto de Rachel pri la festo en Kinshasao, kaj poste, la teksto de Blandine
DU DEMANDOJ OKAZE DE LA UNUJARIGHO DE Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA) de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-04-17 11:16
La 14an de aprilo 2010 naskighis UETA (Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko). Hodiau, la 14an de aprilo 2011, kiam UETA unujarighas, estus bone, ke ghi iomete bilancu pri sia agado unuajara, kio povos helpi al ghi multon plibonigi en la estonteco. Por iel kontribui en tio, jen membro de la Unuigho faras analizon pri la afrika E-movado kun sinteno de afrikaj esperantistoj por voji al prizorgado de afrika agado fare de afrikaj esperantistoj mem. Por vidi pli klare kio okazas konkrete, estus petate de afrikaj espeprantistoj vidi propran agadon en la respondado de du demandoj: Unua demando : Kion mi faras por Esperanto ? Dua demando : Kion Esperanto faras por mi ?
KULTURA SEMAJNO EN INSTITUTO ZAMENHOF EN TOGOLANDO de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-04-24 15:03
En la starigo de Instituto ZAMENHOF (IZo), la iniciatintoj diris :"Ni faras ne ordinaran lernejon. Tie chi oni lernas ne por la diplomo, sed por la vivo". la nunaj administrantoj de la lernejo ne forgesas tion. Tial ili chiam profitas okazon por memorigi la gravajn frazojn. En la monatoj marto kaj aprilo 2010, togolandaj lernejoj organizas kulturajn semajnojn. Ofte ne chiujn sep tagojn koncernas la evento, sed kelkajn el ili. Tiel Instituto Zamenhof okazigis sian kulturan semajnon de la 19a ghis la 21a de aprilo 2011. Tiam aperis la gravaj frazoj tra la programo konsistanta el prelego, diversaj ludoj, tradiciaj dancoj, chukbalo kaj recitalo.
ZAMENHOF MEM EKZAMENIGHIS ANSTATAU LA GELERNANTOJ de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-05-10 23:26
De la 2-a ghis la 6-a de majo gelernantoj de Instituto Zamenhof trapasis provekzamenojn. Estis unu por la gelernantoj de la lasta klaso de la elementa nivelo, kaj alia por la gelernantoj de la lasta klaso de la duagrada nivelo. Che ambau ekzamenoj Instituto Zamenhof havas la plej altan procentajhon : 100% che la gelernantoj de la elementa nivelo, dum 70,59 % che tiuj de la duagrada nivelo. Kial nur Instituto Zamenhof chiam staras en la unua vico ? Dum esperantistoj serchos la respondojn aliloke, estroj de la lernejoj, kun kiuj Instituto Zamenhof trapasis la provekzamenojn, elpensas diversajn respondojn. La plej grava el tiuj chi respondoj estas :"Certe Zamenhof mem faris la taskojn anstatau la gelernantoj". Chu tio povus esti vera ?
EGSR (Esperantista Grupo de Sankta Rita) dujarighas de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-05-18 07:09
Okaze de la 2-a datreveno de nia grupo tiel nomata Esperantista Grupo de Sankta Rita « EGSR », kunvenis kelkaj ghiaj anoj por fari inventaron pri la funkciado de la grupo sub la temo « kie ni estas kun esperanto ? »
UNUA RANGO EN MATEMATIKA KONKURSO de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-05-30 18:21
Kiam aperis, el la busho de la reprezentanto de la Ministro, la nomo Instituto Zamenhof, chiuj cheestantoj, inspektoroj, lernejestroj kaj geinsitruistoj eksaltis. Dum iuj demandas, kie estas tiu lernejo, aliaj miris, ke ankau tie chi aperis la nomo de tiu lernejo. El tiuj mirantoj, iuj klopodis kaj sukcese malhelpis Instituton havi pliafoje 100% da sukceso che la dua provekzameno de la lasta klaso de la unuagrada nivelo. Kio okazis ? Estis du aferoj. Unue, la provekzameno kaj due konkurso pri matematiko por la gelernantoj de la lasta klaso de la unuagradaj lernejoj tra la tuta lando Togolando.
Bunta programo de ACE/TIETo fine de la lerneja jaro 2010-2011 de 2011-06-20 07:00 ĝis 2011-08-12 18:00) Lome, TOGOLANDO,de gbeglokoffi
Kursoj Esperanta kaj informadika organizighas en Instituto Zamenhof (IZo) cele al perfektigo de scioj pri Esperanto kaj Informadiko. Okazos ankau la ekzamenoj A kaj B de TIETo, kaj la elementa ekzameno de ILEI/UEA
Favorites de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-06-16 16:23
INSTITUTO ZAMENHOF (IZo) SUPERIS LA REKORDOJN de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-07-07 07:04
Finighas la jarfinajn ekzamenojn shtatajn en Togolando. Instituto Zamenhof prezentis kandidatojn che la ekzamenoj de finstudo en la edukniveloj elementa kaj duagrada. Jhus aperis la rezultoj de tiuj chi ekzamenoj, kaj jen Instituto Zamenhof sidanta trankvile che la supera rango.
OVO 70 KUN ENKONDUKAJ VORTOJ PRI ESPERANTO-KONGRESOJ EN AFRIKO de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-07-12 18:58
Jhus aperis Ondo da Vero (OVo) numero 70. Ghia enkonduko aperas sube el vortoj pri Esperanto-kongresoj en Afriko. Vidu !
Kursoj kaj ekzamenoj de TIETo de junio ghis augusto :novbakitoj kaj novaj instruontoj de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-08-31 14:34
De junio ghis augusto 2011, TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando) organizis kursojn kaj ekzamenojn.
ESPERANTO-EKZAMENOJ EN/EL TOGOLANDO de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-09-14 18:19
La 10an de septembro 2011 kunvenis la stabo de TIETo (TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando), la eduka fako de UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto) kaj samtempe ILEI-Sekcio en tiu chi lando. La diskutoj koncernis la laborojn en Instituto Zamenhof, la pashojn de TIETo en la lerneja jaro 2011-12 en siaj roloj de eduka fako de UTE kaj ILEI-Sekcio, kaj ankau la instrulaborojn de ACE (Afrika Centro Esperantista). La sekvaj vortoj koncernos nur la ekzamenojn de TIETo kaj ACE.
Nova erao en Afriko estu ! de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-09-17 23:41
CHIO estas VI, Chio estas en VI, kaj VI estas en CHIO. Nun konstruu tiun chi CHIOn. Ni naskighas, kreskas, maljunighas, senilighas kaj finfine mortas. Chio okazas en la medio chirkau ni, en kiu ni naskighas kaj kreskas. Tiu chi medio estas kaj interna kaj eksterna. Preskau chiam ni sekvas la vojon de niaj generuloj, niaj parencoj, niaj registaroj, ktp. Ni kvazau sekvas vojon tute pretan char jam strekitan. Tial homoj tute fiere asertas:" Tia mi naskighas, do tia mi estas. Tia Dio kreas min. Tia estas mia sorto, ktp." Chu vere tia estas nia destino ? Chu nenion ni, homoj, povos fari por plibonigi/plibonighi, meti aferojn sur la bonan vojon ?
LA 19a TOGOLANDA ESPERANTO-KONGRESO OKAZIS de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-12-27 22:27
La 19a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso), kiu komencighis la 17an de decembro 2011 en Instituto Zamenhof per la komitatkunsido kaj Zamenhoffesto, finighis la 24an de decembro 2011 en la urbeto AGBODRAFO.
DU IZ-IDOJ EN LA 19a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso) de gbeglokoffi — Laste modifita: 2011-12-29 10:38
Instituto Zamenhof (IZo) malfermighis la 13an de septembro 2004 kun gelerrnantoj en la elementa nivela kaj aliaj en la meza nivelo. Sep jarojn poste aliaj niveloj aldonighis. Estas unu nivelo sub la elementa, kaj alia nivelo en la kategorio de elementa sed kun plenkreskaj homoj. Oni ne miru, ke gepatroj kaj ties gefiloj estas en la sama nivelo, dua klaso de la elementa nivelo. Kaj kio pri la nivelo sub la elementa ? En ghi estas infanoj sama korto, sama vilagho, do samsangaj en la sama klaso. La gepatroj de tiuj chi infanoj estas tre aktivaj esperantistoj en Togolando. Se estus infana kongreseto, tiuj estuletoj ghin partoprenus. Do du el la kvardeko da IZidoj (gelernantoj en la klaso sub la elementa nivelo) partoprenis la 19an TEK.
LA EKZAMENO "A" DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA OKAZIS EN DEMOKRATIA KONGOLANDO. de gbeglokoffi — Laste modifita: 2012-02-10 17:42
Karaj gesamideanoj, Ni havas la plezuron sciigi vin ke la 29-an de januaro 2012 okazis aljugho de brevetoj al la sukcesintoj en la ekzameno A de la 22-a januaro de la sama jaro. La ceremonio okazis en la cheesto de nia kara Horst Gruner, kiu ne mankis gratuli nin pro nia lerteco. Kaj ni uzis la okazon por rememorigi la partoprenantojn ke la chefa celo de nia grupo estas la disvastigo de la lingvo internacia Esperanto.
SUNKOMPANIO EN LOME KOMENCE DE 2012 de gbeglokoffi — Laste modifita: 2012-02-13 23:24
SUNKOMPANIO konsistas el francoj laborantaj en propra farmdomo sude de Francio en la vilagho Arrout. La chefaj agantoj estas Evelyne, Jean-Pierre, Francoise kaj Bergere. De 2004 ghis nun la homoj chiun duan jaron vizitas Togolandon. Dum la unua vizito de januaro 2004 decidighis pri kontribuo en la vivo de Instituto Zamenhof, dum tiu de januaro 2012, pripensighis pri la estonteco de la instituto. Kion celas la kvaropo, tio estas helpo al homoj en evolulandoj ke ankau ili havu viveblan vivonKaj ankau Esperanto havas gravan lokon en ilia koro kaj por tio ili ja trovas ege necesa la memsufichon de afrikaj esperantistoj. Tial iliaj klopodoj koncernas subtenon de afrikaj esperantistoj, ke ili mem klopodu iam preni chion en propraj manoj. Divastigi Esperanton kaj samtempe havi projektojn, kiuj ebligos al afrikaj esperantistoj finance zorgi pri Esperanto. Tiel resumighas ilia agado kaj pri tio ili regule parolas kun esperantistoj afrikaj, kaj precipe togolandaj. Dum sia restado lasta en Lome, de la 27a de januaro ghis la 10a de februaro 2012, ili kunvenis kun esperantistoj, viziti aliajn kaj pasigis plenan tagon en Instituto Zamenhof.
ESPERANTO DANKE AL SPORTO de gbeglokoffi — Laste modifita: 2012-02-19 14:48
En 2000 la portugala Esperantisto Julio CALIGARI kontaktis s-ron GBEGLO Koffi pri starigo de teamo de TCHOUKBALL (chukbal) en Togolando. De tiam ghis 2009 okazis korespondado inter ambau homoj pri la afero. Bedaurinde preskau nula estis la rezulto, char la togolandano tute ne interesighis pri la afero, char li apenau sciis ion pri ghi. Kaj nun, chu pensmanieroj shanghighis. Ni vidu !
Instituto Zamenhof (IZo) pliafoje che la pinto de gbeglokoffi — Laste modifita: 2012-03-08 07:47
De la 29a de februaro ghis la 2a de marto 2012 okazis provekzameno por gelernantoj de la duagrada nivelo. Partoprenis la ekzamenoj ok lernejoj, el kiuj trovighis ankau Instituto Zamenhof. Kelkajn minutojn antau la proklamado de la rezultoj, la estro de la ekzamencentro diris :"Kiu superas vin, tiun vi respektu. Ni chiam shuldas grandan dankon al Instituto Zamenhof, char ghi gratuligas nian zonon. Tion chi ghi pliafoje montras. Bonvolu bone sekvi la rezultojn". Jen chiuj sekvis kaj malkovris mem la laborojn de IZo.
La brazilanino Franciska de Oliveira Calegari vizitis Instituton Zamenhof en Lome (TOGOLANDO). de gbeglokoffi — Laste modifita: 2012-12-05 09:14
Chio komencighis antau 2008, kiam Julio CALEGARI, brazila esperantisto en Dubajo informis Gbeglo Koffi pri chukbalo kaj por kuraghigi lin komenci la novan ludon, li ne hezitis sendi materialojn de chukbalo al li por starigi chukbalan klubon en la instituto. En 2010, Julio denove rekontaktis Gbeglo Koffi pri la sama temo, kaj sendi la adreson de la prezidantino de Federacio togolanda por chukbalo. Okazis kontaktoj, kaj hodiau tiu chi ludo enradikighas en la instiuto. En augusto 2012,
KULTURA SEMAJNO EN INSTITUTO ZAMENHOF de gbeglokoffi — Laste modifita: 2013-04-03 20:28
Kiel oni scias la lernojaro togolanda konsistas el nau monatoj, uzataj por instrui la diversajn lernobjektojn al la gelernantoj. La pedagogoj konstatis, ke ne nur tiajn lernobjektojn bezonas la afrikaj gelernantoj, tial la togolanda shtato starigis la kulturan semajnon por inviti ne nur la gelernantojn, sed ankau la geinstruistojn lerni ion plian pri la kulturoj tradiciaj kaj aliaj aferoj, kiuj ne estas instruataj dum la normalaj kurshoroj. Dum tiu chi lernojaro 2012-2013, la elektita semajno por zorgi pri la kulturaj konoj estas de la 18-a ghis la 23-a de marto 2013.Tiu chi dato koincidas kun la fino de la dua trimestro. Por Instituto Zamenhof estas belega okazo montri al chiuj, ke ne nur lernejajn aferojn la gelernantoj scias, sed ankau multon koncerne la togolandan kulturon. Tial, dum la tuta semajno de 18-a ghis 23-a, Izo ne silentis, sed male varmigis agrable la kvartalon. Aparta programo estis zorgeme starigita por bone marki la eventon, sekvu….
KULTURA SEMAJNO EN INSTITUTO ZAMENHOF de gbeglokoffi — Laste modifita: 2013-04-04 18:36
Kiel oni scias la lernojaro togolanda konsistas el nau monatoj, uzataj por instrui la diversajn lernobjektojn al la gelernantoj. La pedagogoj konstatis, ke ne nur tiajn lernobjektojn bezonas la afrikaj gelernantoj, tial la togolanda shtato starigis la kulturan semajnon por inviti ne nur la gelernantojn, sed ankau la geinstruistojn lerni ion plian pri la kulturoj tradiciaj kaj aliaj aferoj, kiuj ne estas instruataj dum la normalaj kurshoroj. Dum tiu chi lernojaro 2012-2013, la elektita semajno por zorgi pri la kulturaj konoj estas de la 18-a ghis la 23-a de marto 2013.Tiu chi dato koincidas kun la fino de la dua trimestro. Por Instituto Zamenhof estas belega okazo montri al chiuj, ke ne nur lernejajn aferojn la gelernantoj scias, sed ankau multon koncerne la togolandan kulturon. Tial, dum la tuta semajno de 18-a ghis 23-a, Izo ne silentis, sed male varmigis agrable la kvartalon. Aparta programo estis zorgeme starigita por bone marki la eventon, sekvu….
Instituto Zamenhof gajnis sian unuan pokalon de gbeglokoffi — Laste modifita: 2013-07-10 09:41
La 6-an de julio 2013, la togolanda ĉukbala federacio organizis unutagan festivalon de ĉukbalo por naŭ lernejoj en Togolando. Estis ses kluboj viraj kaj tri virinaj.
Fino de la lerneja jaro 2013-2014 en Instituto Zamenhof en Togolando de gbeglokoffi — Laste modifita: 2014-07-27 16:58
Ĵus finiĝis la lerneja jaro 2013-2014 en Togolando. Instituto Zamenhof povis siamaniere organizi tiun ĉi finon, ke ĝi estis tre alloga. Temas pri kvintaga evento, kiu okazis de la 14-a ĝis la 18-a de julio 2014. Diversaj ludoj, prelegoj, kunveno de la gepatroj de la gelernantoj, deklamado de poemoj, pikniko, proklamado de lernejaj rezultoj kun disdono de premioj ktp konsistigis la programon de la tagaro.
Fino de la lerneja jaro 2013-2014 en Instituto Zamenhof en Togolando de gbeglokoffi — Laste modifita: 2014-07-27 20:40
Jhus finighis la lerneja jaro 2013-2014 en Togolando. Instituto Zamenhof povis siamaniere organizi tiun chi finon, ke ghi estis tre alloga. Temas pri kvintaga evento, kiu okazis de la 14-a ghis la 18-a de julio 2014. Diversaj ludoj, prelegoj, kunveno de la gepatroj de la gelernantoj, deklamado de poemoj, pikniko, proklamado de lernejaj rezultoj kun disdono de premioj ktp konsistigis la programon de la tagaro.
Fino de la lerneja jaro 2013-2014 en Instituto Zamenhof en Togolando de gbeglokoffi — Laste modifita: 2014-07-28 08:52
Jhus finighis la lerneja jaro 2013-2014 en Togolando. Instituto Zamenhof povis siamaniere organizi tiun chi finon, ke ghi estis tre alloga. Temas pri kvintaga evento, kiu okazis de la 14-a ghis la 18-a de julio 2014. Diversaj ludoj, prelegoj, kunveno de la gepatroj de la gelernantoj, deklamado de poemoj, pikniko, proklamado de lernejaj rezultoj kun disdono de premioj ktp konsistigis la programon de la tagaro.
DEKJARIGHO DE INSTITUTO ZAMENHOF EN TOGOALANDO de gbeglokoffi — Laste modifita: 2014-10-08 10:13
La 13an de septembro 2004 Instituto Zamenhof malfermis siajn lernejajn pordojn al gelernantoj de la chefurbo Lome en Togolando. De tiam ghis 2014 pli ol mil gelernantoj studis kaj plu studas en la lernejo. Alvenis la 13a de septembro 2014, kiam Instituto Zamenhof dekjarighis. Io okazu por celebri la eventon. La 12-an kaj 13-an de septembro 2014 okazis festo de la dekjarigho de la Instituto ZAMENHOF. Sekvu la fimon !
Dekjariĝo de Instituto Zamenhof en Togolando de gbeglokoffi — Laste modifita: 2014-10-09 15:06
La 13an de septembro 2004 Instituto Zamenhof malfermis siajn lernejajn pordojn al gelernantoj de la ĉefurbo Lomeo en Togolando. De tiam ĝis 2014 pli ol mil gelernantoj studis kaj plu studas en la lernejo. Alvenis la 13a de septembro 2014, kiam Instituto Zamenhof dekjariĝis. Io okazu por celebri la eventon. La 12-an kaj 13-an de septembro 2014 okazis festo de la dekjariĝo de la Instituto ZAMENHOF. Sekvu la filmon!
Nova lernojaro komenciĝis en Instituto Zamenhof en Togolando de gbeglokoffi — Laste modifita: 2014-10-22 17:13
En la lasta semajno antaŭ la eko de la lerneja jaro 2014-2015 vortojn kolerajn kaj eĉ insultajn elbuŝigis gepatroj de gelernantoj, kiujn ne kontentigis Instituto Zamenhof. Jenaj vortoj de patro resumas ĉion: "Mi ne kaŝu al vi mian grandan malkontenton pri via lernejo. Preskaŭ ĉiam ne estas lokoj por ĉiuj miaj gefiloj. Kio pli mirigas min, tio estas, ke mia filo brile sukcesis la kolegian ekzamenon en via lernejo, sed en liceo li poste malsukcesis. Ĉu ĝis nun vi ne havas rimedojn disponigi pliajn klasĉambrojn por akcepti niajn gefilojn kaj ankaŭ havi liceajn klasojn aŭ iel helpi viajn ekslernantojn nun en licieoj ankaŭ tie ĉi sukcesi? Se vi trovas, ke vi ne povas ĉiam kontentigi nin, estus bone fermi la lernejon. Tiel ni scios, ke ni ne havas lernejon en la kvartalo." Tiuj vortoj estas ne novaj ĉe la eko de nova lerneja jaro. Instituto Zamenhof faras ĉiam kion ĝi povas kaj kiuj kontentas, tiuj estas pli multnombraj ol la aliaj. Tamen gvidantoj de Instituto Zamenhof devas konsideri vidpunktojn de ĉiuj. Ĉiel la lerneja jaro 2014-2015 fakte komenciĝis la 29-an de septembro 2014.
Sesa Afrika Kongreso de Esperanto en Togolando, 20-25 decembro 2015 de gbeglokoffi — Laste modifita: 2015-10-19 16:00
SUBTENKOTIZO ------------- Informoj pri la kongresa kotizo aperas sube. Ghi rajtigas la paginton loghi kaj manghi en la kongresejo. La loghado okazos en simplaj loghejoj kun simplaj manghajhoj nature biologiaj. Kiuj shatus loghi en hotelo, tiuj mem pagos loghadon, sed LOKAKE zorgos pri la trovado de la hotelchambroj malmultkostaj en Anyronkope (inter 6 kaj 10 euroj por chiu nokto) Subtenkotizo estu oblo de 20 euroj. Chiu ajn esperantisto povos ebligi al siaj gesamideanoj partopreni la kongreson au nur subteni la kongreson pagante oblon de la kongresa kotizo. - Paginto de kvin obloj ghis nau aperos en la kongresa libro, en aparta listo rezervata por tio. - Paginto de dek obloj ghis dudek, krom apero en la kongresa libro, ricevos DK/DVD-n pri la kongreso - Paginto de almenau dudek kvin obloj, krom apero en la kongresa libro kaj ricevo de KD/DVD pri la kongreso, aperos fote en la kongresa libro kaj ricevos apartan diplomon de Afrika Centro Esperantista kun abono unujara de chiuj periodajhoj de ACE. Krome, li/shi ricevos T-chemizon kun speciala mencio pri la subteno al AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) KIEL PAGI LA KOTIZON -------------------- La kotizojn oni povas doni surloke, sed ankau eblas pagi alimaniere : - Sendi la monon al LOKAKE - Pagi tra UEA-konto de ACE. Chikaze oni faru kiel menciite sube : Kiu preferas uzi sian UEA-konton, tiu povas instrukcii al UEA per la retadresoj:uea@inter.nl.net kaj financoj@co.uea.org (kun kopioj al Afrika Centro Esperantista <ace2006hb@gmail.com> kaj GBEGLO Koffi <esp.togo@cafe.tg>) ke UEA elpagu el lia/shia konto la sumon al: "acex-e" Donaco de ........ (metu viajn nomojn)". Tiaj Eventualajn demandojn respondos Afrika Centro Esperantista au GBEGLO Koffi KONTAKTOJ --------- ACE (Afrika Centro Esperantista) korespondas pri chio koncerne la organizadon de la sesa AKE. Interesighantoj bonvolu rilati kun ghi : - Resposhte : ace2006hb@gmail.com, afrikacentro@hotmail.com - Helikposhte: Sesa AKE, p/a DOUMEGNON Koffi, 11 BP 48 Lome 11, Lome, TOGO - Telefone : 0022822367908 / 0022822192973/ 0022822192973/ 0022822336909 0022890281626 / 0022891293222/ 0022898380973 / 0022899449464 PROGRAMO -------- Dato : de la 20-a ghis la 25-a de decembro 2015 Kongresurbo : Anyron-Kope Temo de la kongreso : " Unua tasko nia ....." UNUA TAGO (Dimanchon la 20-an de Decembro 2015) - Ekde la 14-a horo : alveno kaj loĝigo de la kongresanoj Kunsido de UETA-konsilo. Kultura Vespero 1 : Projekcio de filmoj Esperantaj Chiuj landoj sin prezentas (landaj asocioj) Hhoro de Instituto Zamenhof Prezento de diversaj folkloraj grupoj :Agbadja, bobobo, atsanhu, xosehu, …. DUA TAGO (Lundon la 21-an de Decembro 2015) De la 7-a ghis la 8-a : Muzika vagado tra la kongresa loko Je la 9-a : Inauguro Bonveniga prezento de tamtamo "GBEKON" Tri Himnoj : Togolanda, Esperanta kaj 6-a AKE-a Diversaj paroladoj - Prefekto de la departemento de V - Vilaghestro - Prezidanto de UETA - Unio Afrika (UA) - Vickonsulo de la Esperanta Civito Hhoro de Instituto Zamenhof Prezento de la Kongresa Temo : Afrikaj verkistoj sin prezentas Vizito al la ekspozicio Tamtamo BOBOBO Honora mangho Tamtamoj GBEKON/BOBOBO/hhoro de instituto Zamenhof Prezento de mesaghoj adresitaj al la kongreso de la 15-a ghis la 16-a : Skype-momento de 16-a ghis la 19-a horo : LAKE (Lernejo de AKE) I : ( Profesoro Giorgio Silfer) 20 ­a : Kunsido de UETA-konsilo kun chiuj kongresanoj kaj Esperantaj Organizoj (ACE, UEA, SAT, La Esperanta Civito, MAS). Starigo de laborgrupo por verki la kongresan deklaracion TRIA TAGO (Mardon la 22-an de Decembro 2015) 8-a - 11-a : LAKE (Lernejo de AKE) II : Enkondukos Profesoro Giorgio Silfer Vizito al fishkaptejo Lingva festivalo Diskutrondo : temoj Kuracherboj : s-ro Kokou SAGBADJELOU Chu abito au adoglo? GBEGLO Koffi Esperantaj ekzamenoj Projekcio de filmo Kultura Vespero II : prezentado de diversaj folkloraj grupoj el diversaj landoj KVARA TAGO (Merkredon la 23-an de Decembro 2015) Tuttaga Ekskurso : Togoville-Glidji-Aneho- Agbodrafo-Atoeta-Kleve-Maseda kaj ties fabrikejo de tapioko, oleo kaj gario Kvizo Lingva festivalo Deklamo de poemoj Oratora konkurso KVINA TAGO (Jhaudon la 24-an de Decembro 2015) Ekde la 8-a horo : Podio de kredoj, gvidos GBEGLO Koffi Diskutorondo : CHINAFRIKO: Kiel Afriko egale profitus el ekonomiaj rilatoj kun ChINO? Gvidos Elysee BYELONGO el Sudafriko Prezento : bonstato sana kaj financa kun informoj pri FIAD LAKE III : seminario pri Esperanto en Afriko (por Estraranoj de UEA,Ghenerala Direktoro au komisiistoj/komisionanoj de UEA) Ekde la 14-a horo Diversaj sportoj : Finalo de la lerneja Chukbala championeco de Instituto Zamenhof Matcho futbala : Kongresa teamo VS teamo de Anyronkope Filmo pri naskigho de Jesuo Kulturaj vespero III : Chiuj landoj prezentos ion tradician folkloskale. SESA TAGO (Vendredon la 25-an de Decembro 2015) Diversaj folklorajhoj el diversaj lokoj de la kongreslando Fermo de la Kongreso : Grupa fotigho Raporto kun deklaracio Premio pri Verkado Paroladoj Raporto de la kongreso Kongresa rezolucio Transdono de la afrika E-kongresa banderolo al la gastiganta lando de la 7-a AKE en Burundio. PostKongreso kun la eko de la 23-a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso) en Vogan. KONGRESAJ KOTIZOJ ------------------ - Por gelernantoj de IZo : 5 000 F por la tagoj 20a ghis 27a (1000F por TEK kaj 4000 F por AKE) - Por ceteraj togolandanoj : TEK (lau la jam proponata tarifo) AKE : 6 000 F por Lomeanoj kaj ekstertogolandanoj alvenintaj en Lome kaj 2000 F homoj de Kleve kaj Anyronkope - Por eksterafrikanoj : 20 euroj AGRABLAN KONGRESPREPARON !
Sesa Afrika Kongreso de Esperanto en Togolando, 20-25 decembro 2015 de gbeglokoffi — Laste modifita: 2015-10-19 16:01
Pli kaj pli alproksimighas la tagoj de la sesa AKE en Togolando. La programo pli kaj pli videblas kaj ankau kongresaj kotizoj fiksighis. Chio aperas sube. Kvankam afrika, la kongreso estas Esperanta, kaj char Esperanto estas io tutmonda, ankau tutmondaj esperantistoj rajtas siamaniere partopreni la kongreson. Kiu ne povos fizike partopreni, tiuj povos tion fari virtuale kaj ankau helpante la partoprenon de esperantistoj, kiuj shatus partopreni sed kiuj ne tute kapablas pagi chion mem. SUBTENKOTIZO ------------- Informoj pri la kongresa kotizo aperas sube. Ghi rajtigas la paginton loghi kaj manghi en la kongresejo. La loghado okazos en simplaj loghejoj kun simplaj manghajhoj nature biologiaj. Kiuj shatus loghi en hotelo, tiuj mem pagos loghadon, sed LOKAKE zorgos pri la trovado de la hotelchambroj malmultkostaj en Anyronkope (inter 6 kaj 10 euroj por chiu nokto) Subtenkotizo estu oblo de 20 euroj. Chiu ajn esperantisto povos ebligi al siaj gesamideanoj partopreni la kongreson au nur subteni la kongreson pagante oblon de la kongresa kotizo. - Paginto de kvin obloj ghis nau aperos en la kongresa libro, en aparta listo rezervata por tio. - Paginto de dek obloj ghis dudek, krom apero en la kongresa libro, ricevos DK/DVD-n pri la kongreso - Paginto de almenau dudek kvin obloj, krom apero en la kongresa libro kaj ricevo de KD/DVD pri la kongreso, aperos fote en la kongresa libro kaj ricevos apartan diplomon de Afrika Centro Esperantista kun abono unujara de chiuj periodajhoj de ACE. Krome, li/shi ricevos T-chemizon kun speciala mencio pri la subteno al AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) KIEL PAGI LA KOTIZON -------------------- La kotizojn oni povas doni surloke, sed ankau eblas pagi alimaniere : - Sendi la monon al LOKAKE - Pagi tra UEA-konto de ACE. Chikaze oni faru kiel menciite sube : Kiu preferas uzi sian UEA-konton, tiu povas instrukcii al UEA per la retadresoj:uea@inter.nl.net kaj financoj@co.uea.org (kun kopioj al Afrika Centro Esperantista <ace2006hb@gmail.com> kaj GBEGLO Koffi <esp.togo@cafe.tg>) ke UEA elpagu el lia/shia konto la sumon al: "acex-e" Donaco de ........ (metu viajn nomojn)". Tiaj Eventualajn demandojn respondos Afrika Centro Esperantista au GBEGLO Koffi KONTAKTOJ --------- ACE (Afrika Centro Esperantista) korespondas pri chio koncerne la organizadon de la sesa AKE. Interesighantoj bonvolu rilati kun ghi : - Resposhte : ace2006hb@gmail.com, afrikacentro@hotmail.com - Helikposhte: Sesa AKE, p/a DOUMEGNON Koffi, 11 BP 48 Lome 11, Lome, TOGO - Telefone : 0022822367908 / 0022822192973/ 0022822192973/ 0022822336909 0022890281626 / 0022891293222/ 0022898380973 / 0022899449464 PROGRAMO -------- Dato : de la 20-a ghis la 25-a de decembro 2015 Kongresurbo : Anyron-Kope Temo de la kongreso : " Unua tasko nia ....." UNUA TAGO (Dimanchon la 20-an de Decembro 2015) - Ekde la 14-a horo : alveno kaj loĝigo de la kongresanoj Kunsido de UETA-konsilo. Kultura Vespero 1 : Projekcio de filmoj Esperantaj Chiuj landoj sin prezentas (landaj asocioj) Hhoro de Instituto Zamenhof Prezento de diversaj folkloraj grupoj :Agbadja, bobobo, atsanhu, xosehu, …. DUA TAGO (Lundon la 21-an de Decembro 2015) De la 7-a ghis la 8-a : Muzika vagado tra la kongresa loko Je la 9-a : Inauguro Bonveniga prezento de tamtamo "GBEKON" Tri Himnoj : Togolanda, Esperanta kaj 6-a AKE-a Diversaj paroladoj - Prefekto de la departemento de V - Vilaghestro - Prezidanto de UETA - Unio Afrika (UA) - Vickonsulo de la Esperanta Civito Hhoro de Instituto Zamenhof Prezento de la Kongresa Temo : Afrikaj verkistoj sin prezentas Vizito al la ekspozicio Tamtamo BOBOBO Honora mangho Tamtamoj GBEKON/BOBOBO/hhoro de instituto Zamenhof Prezento de mesaghoj adresitaj al la kongreso de la 15-a ghis la 16-a : Skype-momento de 16-a ghis la 19-a horo : LAKE (Lernejo de AKE) I : ( Profesoro Giorgio Silfer) 20 ­a : Kunsido de UETA-konsilo kun chiuj kongresanoj kaj Esperantaj Organizoj (ACE, UEA, SAT, La Esperanta Civito, MAS). Starigo de laborgrupo por verki la kongresan deklaracion TRIA TAGO (Mardon la 22-an de Decembro 2015) 8-a - 11-a : LAKE (Lernejo de AKE) II : Enkondukos Profesoro Giorgio Silfer Vizito al fishkaptejo Lingva festivalo Diskutrondo : temoj Kuracherboj : s-ro Kokou SAGBADJELOU Chu abito au adoglo? GBEGLO Koffi Esperantaj ekzamenoj Projekcio de filmo Kultura Vespero II : prezentado de diversaj folkloraj grupoj el diversaj landoj KVARA TAGO (Merkredon la 23-an de Decembro 2015) Tuttaga Ekskurso : Togoville-Glidji-Aneho- Agbodrafo-Atoeta-Kleve-Maseda kaj ties fabrikejo de tapioko, oleo kaj gario Kvizo Lingva festivalo Deklamo de poemoj Oratora konkurso KVINA TAGO (Jhaudon la 24-an de Decembro 2015) Ekde la 8-a horo : Podio de kredoj, gvidos GBEGLO Koffi Diskutorondo : CHINAFRIKO: Kiel Afriko egale profitus el ekonomiaj rilatoj kun ChINO? Gvidos Elysee BYELONGO el Sudafriko Prezento : bonstato sana kaj financa kun informoj pri FIAD LAKE III : seminario pri Esperanto en Afriko (por Estraranoj de UEA,Ghenerala Direktoro au komisiistoj/komisionanoj de UEA) Ekde la 14-a horo Diversaj sportoj : Finalo de la lerneja Chukbala championeco de Instituto Zamenhof Matcho futbala : Kongresa teamo VS teamo de Anyronkope Filmo pri naskigho de Jesuo Kulturaj vespero III : Chiuj landoj prezentos ion tradician folkloskale. SESA TAGO (Vendredon la 25-an de Decembro 2015) Diversaj folklorajhoj el diversaj lokoj de la kongreslando Fermo de la Kongreso : Grupa fotigho Raporto kun deklaracio Premio pri Verkado Paroladoj Raporto de la kongreso Kongresa rezolucio Transdono de la afrika E-kongresa banderolo al la gastiganta lando de la 7-a AKE en Burundio. PostKongreso kun la eko de la 23-a TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso) en Vogan. KONGRESAJ KOTIZOJ ------------------ - Por gelernantoj de IZo : 5 000 F por la tagoj 20a ghis 27a (1000F por TEK kaj 4000 F por AKE) - Por ceteraj togolandanoj : TEK (lau la jam proponata tarifo) AKE : 6 000 F por Lomeanoj kaj ekstertogolandanoj alvenintaj en Lome kaj 2000 F homoj de Kleve kaj Anyronkope - Por eksterafrikanoj : 20 euroj AGRABLAN KONGRESPREPARON !
Ĉio estas en la ĉevalo mem de gbeglokoffi — Laste modifita: 2016-01-31 15:06
Ĉu indas demandi kial tiom da hezitado en la progresigo de UEA? Eble oni sarku la grundon de UEA por kontroli, ĉu la regantoj ne iel konscie aŭ senkonscie kontribuas en tio?
Historio de la Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) de gbeglokoffi — Laste modifita: 2016-02-03 16:49
La Unesko-Konferenco de Sofio (Bulgario) de 1985 faris rezolucion por Esperanto. Tiam estis propono pri rezolucio favore Esperanton. Afrikanoj subtenis la proponon kun la kondiĉo, ke okazu UK en Afriko kaj tiam esperantistoj promesis organizi UK-on en Afriko en 1990 kaj Kotdivuaro estis elektita. En aŭgusto 1987, en la 72-a UK en Varsovio (Pollando), la tiama estraro de UEA klare diris al la afrikaj esperantistoj tiam partoprenantaj la UK-on, ke en 1990 ne povos okazi en Afriko la UK promesita en Sofio. Kun la paso de la tempo montriĝis klare, ke tiu UK certe ne okazos en Afriko, sed en Kubo. “Io tamen okazu” decidis Hans BAKKER kaj GBEGLO Koffi, kiuj organizigis kongreson en Afriko. Tiam la nomo AKE por la kongreso tute ne aperis. Ĝi devis poste aperi en 2010 kun la fondo de UETA.