Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Decembra festado en Katalunio / Internaciisma Renkontiĝo

Internaciisma Renkontiĝo

de Ferriol Macip Laste modifita: 2010-05-08 10:19
Kataluna Esperanto-Junularo kunigas esperanto-junularon de la Kataluna Landaro. Ĝi organizas, i.a., ĉiun jaron sian Internaciisman Renkontiĝon. Temas pri kongreseto disvastiganta la principaron pri lingva daŭripovo kaj Esperanton en la Kataluna Landaro, kaj la katalunan lingvon kaj kulturon al internaciaj partoprenantoj. Tial ni ĉiam klopodas organizi la ĝin kun lokaj anaroj. Kutime partoprenas ĉ. 80 aŭ 100 personoj el la tuta mondo. Ĉi-jare la urbo Reus gastigas la Renkontiĝon. Antaŭaj estis Mataró (2005), Barcelono (2005), Canet de Mar (2006), Vallgorguina (2007), Benicàssim (2008) kaj Barcelono (2009).

Detaloj de evento

Kiam

2010-05-21 je 23:30 ĝis
2010-05-23 je 23:30

Kie

Reus (Katalunio)

Kontakta telefono

+34 625 46 93 73

Aldoni eventon en la kalendaron.

La kunagado kun lokaj anaroj igas la programon riĉa je movada interŝanĝo, katalunlingva programo enkondukos la esperantajn valorojn kaj kulturon al lokanoj kaj esperantlingva programo enkondukos la partoprenantojn al la kataluna kulturo. Ankaŭ estos programo por la ĵusbakitaj esperanto-lernintoj. Komunaj programeroj estos koncerto de JoMo kaj de lokaj DJ, ateliero pri tutmondaj dancoj kaj la komunaj manĝoj. Reus estas urbo de Katalunio kiu havas riĉan historion ligita al agrikulturo kaj komercado. El tiu kunigo naskiĝis ĝiaj plej karakteristikaj elementoj: modernismo kaj sekigitaj fruktoj. Reus, historie burĝa urbo, travivis oran periodon dum la Industria Revolucio kiu igis ĝin unu el la plej gravaj urboj de la Kataluna Landaro, ĉefe pro komercado de brando. Dum tiu tempo, fine de la 19a jarcento, disvastiĝis la karakteristika arĥitektura stilo de Reus, la modernismo, kaj tie formiĝis ĝia plej elstara reprezentanto: Antoni Gaudí. La urbo nuntempe enhavas 110.000 loĝantojn devenantaj el tre diversaj mondopartoj, fakto riĉiĝanta la historian kaj fortan asocian movadon de Reus, kie esperanto-movado grave rolis iatempe. Krom komercado, Reus elstaras gastronomie per sia nomata Blanka Manĝaĵo, dolĉa deserto simila al blankkolora flaŭno farita per migdaloj, riza faruno, citrona ŝelo kaj cinamo; Plim, frukta trinkaĵo, kaj Masclet, drinkaĵo farita per Plim kaj alkoholaĵoj. En Reus estas trajna stacidomo, busa stacidomo kaj flughaveno kien flugas aviadiloj el tuta Eŭropo. Ankaŭ estas stacidomo de Rapidega Trajno 20 kilometrojn for.

Pli da informo pri tiu evento…

arkivita en: ,