Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Stel-Domo rekonstruita kaj reinaŭgurita en Kuritibo

Stel-Domo rekonstruita kaj reinaŭgurita en Kuritibo

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2013-07-19 07:42
Konstruaĵo elpensita de brazila esperantisto estis translokita kaj restaŭrita de Katolika Universitato.

Kuritibo, 1930-aj jaroj. Augusto Gonçalves de Castro (1891-1971) entreprenas konstrulaboron, kies rezulto hodiaŭ estas arkitektura monumento unika en la mondo. Esperantisto – en la 1-a de Majo 1925 li fondis Paranaan Esperanto-Asocion – kaj teozofo, Castro elpensis, projektis kaj mem konstruis lignan domon, kiu estas materiigo de liaj lingvaj kaj filozofiaj ideoj kaj idealoj. En la projekto, li harmonie kunigis du ĉefajn temojn: la sespintan stelon, simbolon de teozofio, kaj la kvinpintan stelon, simbolon de Esperanto. Pro sia originala ideo, li proponis al si mem grandan defion konstrui domon kun malmultaj ortaj anguloj. Proksimume kvar jarojn li laboris, dum sia libera tempo, uzante karbidan lampon por lumigi la lokon. La domo ankoraŭ ne estis preta, kiam li, lia edzino Dionísia kaj la gefiloj Idalina kaj Moysés ekloĝis en ĝi; poste naskiĝis la tria filo, Carlos. Grava mencienda detalo: Augusto de Castro estis ne arkitekto aŭ inĝeniero, sed librotenisto! […]

Fonto: InKo (n-ro 74, p. 14)

Aŭtoro: Ivan Colling

Legu pli tie ĉi.

Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2013-07-21 12:05
Gratulon al via laboro por Esperanto!
Hierau mi, Aldreno(Aldrin Speck) kaj Leandro el Fortalezo vizitis monahxejon, kie okazas somera E-kurso nome de nia asocio Xi'an Esperanto-Asocio kaj ILEI-China.