Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Nova eldono de baza spiritisma libro

Nova eldono de baza spiritisma libro

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2007-03-29 15:08
La baza libro de la spiritisma doktrino, La Libro de La Spiritoj, estis reeldonita omaĝe al 150-jariĝo de la lanĉo de spiritismo tra la mondo.

Kodigita de Allan Kardec, la esperanta eldono de tiu verko estas laŭdata de la esperantistaro pro la altnivela traduko, rekte el la franca originalo, farita de Porto Carreiro Neto. La tradukinto mem siatempe estis konsiderata unu el la plej grandaj konantoj de la stilo de Zamenhof. La preslaborojn faris Brazila Spiritisma Federacio. Pliaj informoj pri tiu verko oni trovas ĉe www.febnet.org.br. La Libro de la Spiritoj estas aĉetebla ĉe Eldonejo Lorenz (editora_lorenz@uol.com.br).