Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Renovigas sin Kultura Kooperativo de Esperantistoj

Renovigas sin Kultura Kooperativo de Esperantistoj

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2013-05-02 08:36
Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) havas novan estraron. Dum la ĝenerala asembleo, okazinta je la 27-a de Marto, estis elektitaj kaj enpostenigitaj la novaj direktoroj de tiu institucio, por la triijara periodo 2013/2016.
Renovigas sin Kultura Kooperativo de Esperantistoj

Givanildo Costa, prezidanto de KKE

La prezidanto plu estas Givanildo Costa. La nova vic-prezidanto estas Fabiano Henrique. La unua sekretario estas Maira Nobre. La dua sekretario estas Almir Ferreira. La postenon de kasisto okupas Romeu Hatushika. Kiel voĉdonanto daŭre estas Jair Salles. Unu el la precipaj celoj de la nova estraro de KKE estas la restrukturiĝo de ties Eldona Fako. Laŭ Givanildo Costa en tiu ĉi jaro estos publikigita la portugallingva versio de la libro "Vivo de Zamenhof", verkita de Edmond Privat, tradukita de Alberto Bonfim. Fonto: Esperanto Ilustrita http://esperantoilustrita.blogspot.com.br/