Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Esperanto-programo de Radio Rio de Janeiro estas inter la plej aŭskultataj de la urbo Rio

Esperanto-programo de Radio Rio de Janeiro estas inter la plej aŭskultataj de la urbo Rio

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2008-03-21 21:29
La plej lasta bulteno de IBOPE* sciigas, ke la programo "Esperanto, a Língua da Fraternidade" (Esperanto, la lingvo de frateco), de Radio Rio de Janeiro, vicas en la tria loko inter ĉiuj mezondaj stacioj de la metropola regiono de Rio. La ciferoj rilatas al la trimonato oktobro-decembro 2007. Tio signifas la plej grandan aŭskultantaron en la historio de la programo, kreita antaŭ 21 jaroj.
Esperanto-programo de Radio Rio de Janeiro estas inter la plej aŭskultataj de la urbo Rio

Renaud Hetmanek (maldekstre) kaj Givanildo Costa

Tio montras, ke en la posttagmezaj mardoj, kiam la programo estas elsendata samtempe al ĝia produktado, ĝin sekvas 12859 aŭskultantoj po minuto. En tiu periodo la atingebleco de Radio Rio de Janeiro estas malpli granda ol nur du povaj stacioj, Tupi kaj Globo. Aliaj tradiciaj radiostacioj de la urbo, malgraŭ ties multaj investoj, postrestas en la publika prefero.

Laŭ la programestro Givanildo Costa, tio montras la trafecon de la strategio kaj en la formato kaj en la prezentado de la programo. Oni elektis popolan stilon, laŭ kiu Esperanto estas dinamike, simple kaj junece pritraktata, kun instigo al la partopreno de aŭskultantoj. Givanildo Costa reliefigas ankaŭ la kvaliton de ĝia produktanta skipo, kiu kalkulas je la voĉo de Joel Manso, unu el la legendoj de la brazila esperantista radio, krom Renaud Hetmanek, Julieta Dulce kaj Fabiano Henrique.

La bona kvanto de aŭskultantaro ripetiĝas ankaŭ en la vesperoj de vendredo, kiam registritaj programoj estas ree elsendataj. Je la 23-a horo, Radio Rio de Janeiro troviĝas en la kvara loko, kun 6324 aŭskultantoj po minuto.


*NT: La brazila entrepreno IBOPE, tradicia opinio-enketa servo, tiel ke ĝia nomo sinonimas, por averaĝa brazilano, kun "populareco"


Programo Esperanto, a Língua da Fraternidade (Esperanto, la Lingvo de Frateco)
Radio Rio de Janeiro – AM 1400 kHz
www.radioriodejaneiro.am.br
Marde: je la 15:00 (laŭ brazila horo)
Vendrede: je la 23:00 (laŭ brazila horo)
Retadreso: linguadafraternidade@bol.com.br

Sebastiano
Sebastiano diras:
2008-06-23 15:00
Chu eblus aldoni ligon al la rezultoj de tiu opinisondado?

Chu estas kutime auskulti mezondan radion en Rio de Jhaneiro? Almenau en mia urbo nur marghena kvanto da homoj auskultas mezondajn staciojn.
fabhenrique
fabhenrique diras:
2009-09-22 04:46
IBOPE estas la plej grava privata instituto, kiu zorgas pri statistikoj kaj opiniosondo en Brazilo. La rezultoj de ĝiaj esploroj koncerne al amaskomunikiloj kaj balotadoj estas avide atendataj kaj kutime determinas gravajn ŝanĝojn en la programaroj de radiaj kaj televidaj stacioj.

En Brazilo, kaj en la ceteraj amerikaj landoj, AM-stacioj ankoraŭ ludas gravegan rolon je la amaskomunikila mondo. Tie ĉi FM-stacioj kutime disaŭdigas muzikojn kaj AM estas uzata por elsendi programojn pri novaĵoj, sportoj (ĉefe piedpilko), debatoj, religioj, arto ktp.

En Rio-de-Ĵanejro troviĝas la plej konataj kaj influaj AM stacioj de Brazilo. Ĝiaj potencaj ondoj atingas la plej malproksimajn regionojn de la lando. Do en Brazilo la situacio koncerne al la radiofonio estas tute malsimila al tiu, kiun vi trovas en Eŭropo.

De kelke da jaroj Radio Rio de Janeiro sukcesis plialtigi la sian kvanton da aŭskultantoj. Ĝi aĉetis novajn elsendilon kaj modernigis la redaktadon kaj faradon de la programoj. Kiel rezulto, ĝi okupas la 3-an lokon inter 23 aliaj AM-stacioj.

Ĉar ĝia estraro apogas la internacian lingvon, la esperanto-skipo ricevis taŭgajn horojn por prezenti siajn programojn. Radio Rio de Janeiro elsendas ĉiusemajne la jenajn esperanto-programojn: “Esperanto, la Lingvo de Frateco”, “Kurso de Esperanto” kaj “Evangelio-Spiritismo-Esperanto”.