Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Forpasis Edmo Rodrigues Lutterbach

Forpasis Edmo Rodrigues Lutterbach

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2011-09-28 12:58
La 27-an de Septembro forpasis en la urbo Niterói la brazila esperantisto Edmo Rodrigues Lutterbach.
Forpasis Edmo Rodrigues Lutterbach

Neide Barros Rêgo kaj Edmo Lutterbach.

Plurfoje, kune kun siaj geamikoj Walmir Ventura Rêgo kaj Neide Barros Rêgo, li partoprenis Brazilajn Kongresojn de Esperanto. Prezidanto de Beletra Akademio de Ŝtato Rio-de-Ĵanejro, li estis ankaŭ membro de Niterói Esperanto-Klubo (NITEK). Tie Lutterbach ĉiusemajne ĉeestis la kunsidojn de la Konversacia Klubo. Unu el liaj poeziaĵoj, kies titolo estas “Sur la plaĝo sen ŝi”, estis tradukita de Geraldo Mattos al la Internacia Lingvo.