Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Fruktodona kongreso por esperantista eldonejo

Fruktodona kongreso por esperantista eldonejo

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2009-08-22 19:04
La ĵus finiĝinta 44-a Brazila Kongreso de Esperanto estis fruktodona por Eldonejo Lorenz.
Fruktodona kongreso por esperantista eldonejo

Budo de Eldonejo Lorenz en la 44-a BKE

La budo de la entrepreno estis inter la plej vizitataj. La institucio lanĉis la librojn "O Homem que Sabia Demais" kaj "Romance de Zamenhof", ambaŭ verkitaj de José Carlos Leal, krom "Mi estas spirito", de Márcia de Castro Soares, kaj la "Almanako Lorenz 2009". La firmo kunordigis la kunsidon omaĝe al la centjariĝo de la esperanta agado de Brazila Spiritisma Federacio. Eldonejo Lorenz firmiĝas kiel unu el la plej agemaj eldonantoj de libroj en kaj pri esperanto en la tuta mondo.