Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Speciala numero de informilo omaĝas la datrevenon de Kultura Kooperativo de Esperantistoj

Speciala numero de informilo omaĝas la datrevenon de Kultura Kooperativo de Esperantistoj

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2011-09-19 22:07
La 60-jariĝo de Kultura Kooperativo de Esperantistoj estas la temo de la plej lasta numero de la bulteno INKO.
Speciala numero de informilo omaĝas la datrevenon de Kultura Kooperativo de Esperantistoj

Inaŭgura solenaĵo de KKE en 1951.

La informilo prezentas deklarojn de eminentuloj ligitaj al la historio de tiu institucio, kiel Djalma de Souza Lima, Aylton Lima Rocha kaj Amarílio Caravalho. La historion de KKE rakontas artikolo verkita de Aloísio Sartorato. En la ĉefartikolo la prezidanto, Givanildo Ramos Costa, pritraktas la gravecon de la Kooperativo por la tutmonda Esperanto-movado. La eldono finas per omaĝo al la fondinto Braz Cosenza, verkita de Jair Salles. La informilo INKO estas senpage legebla kaj elŝutebla ĉe la retejo http://www.kke.org.br/_media/inko/inko_2011_0708.pdf.