Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Gazetbudoj propagandas Esperanton en Rio

Gazetbudoj propagandas Esperanton en Rio

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2012-07-10 12:54
En Rio-de-Ĵanejro oni metis esperantajn propagandafiŝojn en gazetbudojn.
Gazetbudoj propagandas Esperanton en Rio

Gazetbudo en kvartalo Bangu

La ĵurnalvendejoj troviĝas en kvartaloj Bangu kaj Vila Aliança, okcidenta regiono de la urbo. Laŭ la ĵurnalvendistoj, kiuj laboras tie, multaj homoj demandas pri la Internacia Lingvo kaj notas la telefonan numeron kaj la retadreson skribitajn en la propagandilo. La iniciato fariĝas en la kadro de la projekto "Esperanto por la Publiko", kunordigata de la instruisto Evandro Caboclo. Legu pli ĉe http://esperantoilustrita.blogspot.com.br/.