Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Kurso de Esperanto per Radio

Kurso de Esperanto per Radio

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2012-02-09 07:35
Ĉiudimanĉe Radio Rio de Janeiro elsendas lecionojn de Esperanto. La programo nomiĝas Kurso de Esperanto per Radio.
Kurso de Esperanto per Radio

Rádio Rio de Janeiro - 1400 AM

La disaŭdigoj okazas je la 6:45, laŭ brazila horo. Tiu programo estas inter la plej aŭskultataj de la metropola regiono de Rio-de-Ĵanejro, laŭ informoj de IBOPE (la plej grava statistika instituto de Brazilo). La aŭtoroj de la metodoj adoptitaj estas Sylla Chaves kaj Jair Salles. Radio Rio de Janeiro elsendas per mezaj ondoj en la frekvenco 1400 kHz aŭ per interreto ĉe la adreso www.radioriodejaneiro.am.br.