Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Esperantistoj partoprenos la Tutmondan Junularan Vojiradon en Rio

Esperantistoj partoprenos la Tutmondan Junularan Vojiradon en Rio

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2013-05-05 22:51
De la 23-a ĝis la 28-a de Julio okazos en Rio-de-Ĵanejro la 28-a Tutmonda Junulara Vojirado. Temas pri katolika evento, kiu kunigos junulojn el pluraj landoj por celebri kaj pridiskuti religiajn aferojn.

Dum la aranĝo oni disvastigos la Internacian Lingvon. Kultura Kooperativo de Esperantistoj subtenas grupon de katolikaj samideanoj, kiuj diskonigos Esperanton. Ĝi liveros propagandan materialon kaj disponigas sian sidejojn por la organizaj kunsidoj. Fonto: InKo n-ro 73 (Kultura Kooperativo de Esperantistoj). Legu pli ĉi tie.