Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Disvastigado de Esperanto dum la Tutmonda Junulara Vojirado en Rio

Disvastigado de Esperanto dum la Tutmonda Junulara Vojirado en Rio

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2013-07-25 11:18
Okaze da la Tutmonda Junulara Vojirado, Rio-de-Ĵanejro fariĝis vera Babelo. Miloj da homoj el pluraj landoj provas sin kompreni, kelkfoje tute vane. Por atentigi brazilanojn kaj eksterlandanojn pri tiu lingva problemo, Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) kaj Kultura Kooperativo de Esperantistoj (KKE) organizas informadon pri la Internacia Lingvo.

La 24-an kaj 25-an de Julio estiĝos en Largo da Carioca (centra regiono de Rio) nekutimaj Ago-tagoj.

Je la 26-a de Julio la disvastigado havos lokon en la parko Quinta da Boa Vista, kie la pilgrimoj ĉeestos mesojn kaj aliajn katolikajn eventojn.

La 27-an de Julio la propaganda agado estos ĉe la aŭtobusa stacio de kvartalo Santa Cruz (okcidenta regiono de Rio).

Ĉiuj aktivaĵoj komenĉiĝos je la 10h00. La partoprenontoj, kunportante flagojn, disdonos propagandfoliojn al la publiko.