Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Nova numero de Brazila Esperantisto ekcirkulas

Nova numero de Brazila Esperantisto ekcirkulas

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2012-05-03 09:24
Membroj de Brazila Esperanto-Ligo (BEL) ekricevis la novan numeron de la revuo Brazila Esperantisto.
Nova numero de Brazila Esperantisto ekcirkulas

Kovrilo de Brazila Esperantisto

Sur la kovrilo elstaras la nacia kongreso de Esperanto, kiu okazis en Tagvatingo, komence de januaro. La ĉefartikolo pritraktas la neceson de volontuloj ĉe la sidejo de BEL en Braziljo. La periodaĵo enhavas ankaŭ novaĵojn, intervjuojn kaj omaĝon al la instruistino Maria Garcia.