Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / fabhenrique / Brazila Kongreso de Esperanto

Brazila Kongreso de Esperanto

de Fabiano Henrique Laste modifita: 2007-03-26 10:29
La plej grava E-evento de Brazilo okazos baldaŭ. Temas pri la 42-a Brazila Kongreso de Esperanto. Ĉi-jare ĝi estos eĉ pli grava ĉar oni festos la centjariĝon de Brazila Esperanto-Ligo.

Detaloj de evento

Kiam

2007-07-08 je 20:00 ĝis
2007-07-13 je 14:00

Kie

Rio-de-Ĵanejro (urbocentro)

Kontakta telefono

55 21 2240-6119

Aldoni eventon en la kalendaron.

Rio-de-Ĵanejro estos la scenejo de 42-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE). La temo de la evento estos Cent jaroj de E-movado en Brazilo: strategioj por la estonto. De la 8-a ĝis la 13-a de julio, homoj el ĉiuj brazilaj ŝtatoj kunsidos en Rio celante pripensi la disvastigadon kaj starigi novajn laborplanojn rilate al la internacia lingvo. Oni atendas pli ol 1.000 partoprenantojn. Dum la kongreso okazos prelegoj, artaj ekspozicioj kaj konkursoj, muzikaj prezentadoj, ekskursoj al turismaj lokoj kaj tiel plu. La 42-a BKE estas aŭspiciata de Brazila Esperanto-Ligo kaj organizata de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro. Aliĝoj kaj informoj: www.esperanto.org.br aŭ www.aerj.org.br (tel.: 55 21 2240-6119).Rio-de-Ĵanejro estos la scenejo de 42-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE). La temo de la evento estos Cent jaroj de E-movado en Brazilo: strategioj por la estonto. De la 8-a ĝis la 13-a de julio, homoj el ĉiuj brazilaj ŝtatoj kunsidos en Rio celante pripensi la disvastigadon kaj starigi novajn laborplanojn rilate al la internacia lingvo. Oni atendas pli ol 1.000 partoprenantojn. Dum la kongreso okazos prelegoj, artaj ekspozicioj kaj konkursoj, muzikaj prezentadoj, ekskursoj al turismaj lokoj kaj tiel plu. La 42-a BKE estas aŭspiciata de Brazila Esperanto-Ligo kaj organizata de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro. Aliĝoj kaj informoj: www.esperanto.org.br aŭ www.aerj.org.br (tel.: 55 21 2240-6119).

Pli da informo pri tiu evento…