Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Eŭropa Civitano / Papo Benedikto la 16-a rezignis pri sia ofico

Papo Benedikto la 16-a rezignis pri sia ofico

de Eŭropa Civitano Laste modifita: 2013-02-12 10:54
Papo Benedikto la 16-a rezignis pri sia ofico

La 28-an de februaro forlasas la apostolan seĝon kaj rezignas pri sia ofico Papo Benedikto XVI-a. – raportis pluraj italaj gazetoj referencante al itala novaĵagentejo Ansa. “Pro mia progresinta aĝo, mia forto jam ne estas sufiĉa por plenumi la servon hereditan de Sankta Petro,” diris antaŭ siaj kredantaj fratoj Joseph Ratzinger. La novan papon oni volas elekti ankoraŭ antaŭ la pasko.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano.

Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-02-12 16:12
Post la abdiko de la papo Benedikto la 16-a - bonvolu rimarki ke nun laŭ mia scio estas du kardinaloj-esperantistoj: Dionigi Tettamanzi - li eklernis Esperanton en sia juneco, kaj ekz. en la jaro 1998 jam kiel kardinalo dum la itala IKUE-kongreso li predikis en Esperanto. La dua Miloslav Vlk - same li eklernis Esperanton en sia juneco kaj eĉ estis aktiva ano de IKUE, abonis "Espero Katolika", ktp. kaj jam kiel kardinalo estis en la jaro 1995 la honora protektanto de la IKUE-kongreso kaj antaŭ kelkaj jaroj li estis la Alta Protektanto de TEJO-kongreso - do ĉu ebla posteulo de la nuna papo estos la itala kardinalo esperantisto Dionigi Tettamanzi ? aŭ eble la ĉehha kardinalo esperantisto Miloslav Vlk ? Estas nur la demando ĉu la aĝo permesos al ili ambaŭ esti kandidatoj por la posteulo de Jozefo Ratzinger ? (la unua naskiĝis en la jaro 1934 kaj la dua en la jaro 1933 = probable la lim-aĝo estas 80 jaroj).
Andreas Kuenzli
Andreas Kuenzli diras:
2013-02-12 20:15
Lau chi tiuj informoj
http://de.wikipedia.org/wiki/Dionigi_Tettamanzi
Tettamanzi demisiis en 2011 kiel chefepiskopo de Milano, pro kauzoj de alta agho, kio kauzis, ke lia posteulo farighis Angelo Scola, kiu en la aktuala gazetaro estas menciita kiel favorito inter la italoj. Sed kun li estis nomitaj aro da aliaj eblaj kandidatoj (papabile) el Afriko (Ganao), Sudameriko (Argentino kaj Brazilo) kaj Nordameriko (Kanado). Sed ofte okazis tiel, ke tiuj, kiuj eniris la konklavon kiel favoritaj kandidatoj, eliris el ghi kiel kardinaloj.

Do, estu por la e-istoj Tettamanzi kaj Vlk la papabiloj, papabloj au papebloj, au papinduloj.* Ni vidos vershajne en Pasko, kiel la nova papo prononcas Eon kaj chu li entute daurigos la salutojn en Eo kadre de urbi et orbi.

Se la chefepiskopo de Milano farighos nova papo, povas esti ke la silfera civito, kiu havas tra la ekskonsulo siajn radikojn en Milano, eble spertos novan prosperon. Tiam la silfera civito kun plena rajto povus diri: "Ni estas papo" (au Silfer eble ech diros: "Mi ankau estas papo").
Pro tio estus preferinde, se iu alia kardinalo farighos nova papo :-))


*vorto kiu evidente mankas en Eo: http://de.wikipedia.org/wiki/Papabile
Do, tasko por Eduardo...
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2013-02-12 23:16
Por kontentigi Andreon mi aldonis "papabile" kaj jen la termino papo kun la derivajhoj kopiita el mia trilingva vortaro (ESP-ANG-POLA): pap/o pope kośc. papież ~a papal, pope’s papieski ~eco papacy kośc. papiestwo (P)~o Benedikto la 16-a Pope Benedict XVI Papież Benedykt XVI ~isto papist papista kontraŭ~o, pseŭdo~o antipope antypapież ~ismo papism papizm ~a aŭtomobilo, ~amobilo popemobile papamobile Johana (P)~ino Pope Joan Papieżyca Joanna ~ebla, ~eblulo papabile papabile