Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Eŭropa Civitano / Eŭropa Civitano

Eŭropa Civitano

de Eŭropa Civitano Laste modifita: 2012-01-18 19:57
Nova blogo pri eŭropaj aferoj.
Estas konata kaj spertata fakto, ke en la preskaŭ senfina spaco de Interreto funkcias miriadoj da blogoj kaj retpaĝoj. Kaj ne nur funkcias, sed ĉiutage naskiĝas pli novaj. En la grandega oceano de la informoj, la legantoj pli kaj pli malfacile kapabas orientiĝi kaj trovi la por ili gravajn temojn. Tiu estas vera ankaŭ en la kazo de la esperantlingvaj enhavoj. Por helpi la legantojn mi deziras prezenti kaj proponi por legado la novan blogon: Eŭropa Civitano. La blogo tute freŝa, klopodas raporti pri eŭropaj aferoj gravaj kaj ne tro gravaj. Ĝi okupiĝas pri politikaj, kulturaj aferoj kaj kelfoje rememorigas pri eventoj el la pasinteco. La celo estis ekirigi paĝon esperanlingvan por informi la esperantistaron ne pri la Esperanto, sed pri la aferoj, kiuj kroĉiĝas al eŭropo, al la eŭropaj homoj. Kiel estas kutimo en la esperanta mondo, ankaŭ tiu ĉi paĝo estas senprofita, memstara entrepreno, kies „redaktoro” estas memkompreneble neprofesiulo. Malgraŭ tio ĉiam li klopodas atingi kaj gardi la bonan kvaliton por kontentigi la laŭespere pli kaj pli grandan legantaron. Se ĉi tiuj kelkaj frazoj vekis vian intereson, do bonvolu viziti la blogon ĉe la sekva retadreso: http://europacivitano.wordpress.com/ Bonan legadon!
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-01-18 11:56
Jen blogo vere modela. Mankas nur la lasta lingva poluro.
europacivitano
europacivitano diras:
2012-01-19 14:08
Dankon pro viaj laŭdantaj vortoj. Cetere vi pravas! Vere mi devas ankoraŭ plibonigi la stilon kaj lingvoscion, kion mi eĉ klopodas fari per grandaj fortoj.