Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Eŭropa Civitano / Ene de du jaroj efektiviĝos la libera komercado inter Eŭropa Unio kaj Usono

Ene de du jaroj efektiviĝos la libera komercado inter Eŭropa Unio kaj Usono

de Eŭropa Civitano Laste modifita: 2013-02-17 14:16
Ene de du jaroj efektiviĝos la libera komercado inter Eŭropa Unio kaj Usono

Ampleksa liberkomerca traktado komenciĝas inter Eŭropa Unio kaj Usono. – anoncis merkrede en Bruselo Jose Manuel Barroso prezidanto de Eŭropa Komisiono, post tio, ke en sia jaro-pritaksa parolado Barack Obama usona prezidento parolis simile.
Artikolo en la blogo de Eŭropa Civitano.

Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-02-18 14:38
"Libera komercado" povas ŝajni bona afero, sed "liberkomerca traktado" signifas provojn devigi eŭropanojn submetiĝi al plej stultaj kaj malfavoraj leĝoj pri patentoj, kopirajtoj, ktp. Fine la komercado estos multe malpli libera, ĉar la grandaj (ĉefe usonaj) firmaoj havos eĉ pli fortajn, kaj jure truditajn monopolojn.