UETA MOVIGHAS BONE

de esperantogo — Laste modifita: 2010-08-01 15:17
Fondighinte la 14an de aprilo 2010, UETA iras tutcerte sian vojon. La prezidanto de UETA diras ion pri la afero.
Karaj geamikoj tra la mondo Indas informi chiujn ke UETA ne dormis aux lacigxis, laste, ni sendis salutmesagxojn al la UK en Kubo, al la Azia kongreso en Mongolio kaj aliaj esperantaj arangxoj .Cetere ni jam ekfaris kontakton kun UEA por havi konton kaj ecx petis kunlaboron kiel kunlaboranta asocio kun UEA.Kiel oni jam sonigis al la mondo, UETA estas malfermita al cxiuj esperanto-organizoj, ne gravas cxu vi estas UEA ano, SAT ano, Feminisma ano,civitano, Mondcivitano ktp. La Vic prezidanto pri eksteraj rilatoj Antoine ankaux komencis kontaktojn kun diversaj organizoj i.a tiu de Legio de Bonvolo en Brazilio.Mi kredas ke baldaux ni havos konkretajn rezultojn de la lastaj kontaktoj. Mi planas antaux fino de Auxgusto viziti Beninon, Togolandon kaj Ganaon kaj uzos la okazon renkonti kelkajn el niaj anoj.Nenio estas konkreta cxar mi havas du internaciajn konferencojn pri Literaturo kaj Kulturo cxe Alvan Ikoku Federacia Kolegio de Eduko kiu baldaux estos Universitato de Eduko komence de Auxgusto kaj cxe Kano en Norda Nigxerio fine de auxgusto.Mi proponis temon pri esperanto kaj literaturo kaj petis de PEN havigi al mi kelkajn materialojn pri utiligado de esperanto al literaturo kaj se miaj prezentadoj aux prelegproponoj akceptigxos, mi prelegos dum la du konferencoj sed mi informos cxu mi plu venos al la najbaraj landoj aux ne. UETA trankvile iras sian vojon !
Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2010-08-01 21:04
Bone, sed, ecx leginte vian artikolon dufoje, mi ne scias tion, kio estas UETA...
gbeglokoffi
gbeglokoffi diras:
2010-08-02 11:22
Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko. Pri ghi oni legas che la pagho : ueta.wifeo.com
yenovklazian
yenovklazian diras:
2010-08-27 14:18
Kiom da esperantistoj loĝas en TUTA Afriko? 50? 150? 200?