Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Fino de la unua trimestro 2009-2010 en Instituto ZAMENHOF (IZo) / La Vocho de la Popolo

La Vocho de la Popolo

de esperantogo — Laste modifita: 2009-11-08 22:02
Okazis spektaklo. Tiam estis multe da partoprenantoj. Che la fino, unu el la partoprenantoj kun la nomo Richo rigardis, la bushon fauke malfermita, la aliajn. Li skuis la kapon, kaj jen apudulo demandis :"Kio okazas al vi ? La spektaklo estas tute bona, kaj pri ghi chiuj estas kontentaj. Certe ankau vi, chu ne ?
Richo tiom enprofundighis en sian cerbumadon, ke ne tuj li respondis. Alia partoprenanto rimarkis kiel Richo statas, kaj jen ankau li demandis :"Chu io okazas al Richo ?". Nun tiu chi povis vekighi :"Hmm ! Rigardu chiom da vizaghoj, auskultu chiom da vochoj. Neniu el la vizaghoj similas la alian, same estas ankau pri la vochoj. Kiel povas esti tiel, ke chiuj vizaghoj estas malsamaj unu de la alia, kaj ankau la vochoj ? Oni diras, ke Dio kreis la mondon. Kie li trovis la diversajn vizaghojn tiel, ke neniu similas la alian ?

Tion mi vere ne komprenas. Memorante diskutojn inter ni en nia konversacia rondo, tute ne estas dubo, ke chiu havas sian propran pensmanieron, kaj chiuj pensmanieroj estas malsamaj unu de la aliaj. Kiel estas tiel ? Neklarigebla afero ! Oni diras, ke la vocho de la popolo estas la vocho de Dio. Oni devus diri "la vochoj de la popolo".Vere tiaj aferoj demandigas min". Aliaj partoprenantoj reagis, chiu siamanire, al la zorgoj de Richo. Kion pensas la aliaj, kiuj ne partoprenis la spektaklon, sed kiuj nun legas tiujn chi liniojn ?Kvankam ne partopreninte la spektaklon, sed nur leginte tiujn suprajn liniojn, iu donas sian vidpunkton. Dirante "la vocho de la popolo estas la vocho de Dio", oni aludas pri decidoj, kiu bezonas vochdonadon.

 La regule tie chi estas tute konata. Oni konscias, ke preskau chiam chiuj scias, ke la popolo havas ne unu vochon. Antaue estis du vochoj : KONSENTO kaj NEKONSENTO. Rimarkante, ke iuj estas nek por, nek kontrau, oni pensas pri tria ebleco : SINDETENO. Kiam oni vochonas por io, oni konkludas bazighante sur la ebleco kun pli da vochoj, tiuj vochoj farighas LA VOCHO DE LA POPOLO, kiu estas la VOCHO DE DIO. La plejmulto altrudas sian vidpunkton, kaj en tio oni parolas pri demokratio. Iu diris, ke la demonkratio estas la diktaturo de la plejmulto. Chu chiam estas tiel chie ?

Rekoni la veran plejmulton estas vere malfacile en iuj mondopartoj. En multaj landoj afrikaj tiu chi plejmulto tute ne ekzistas. La rezultoj de vochdonado estas "fabrikita" antau la elekto mem. En Afriko, antau 1990, tiu fabrikado okazas antau chiuj. Nur unu homo kandidatas por la prezidenta elekto. Tiam la respondeculoj de vocdonejoj malkashe diras al la elektantoj :"Se vi prenas la vochonilon kun NE, oni senkapigos vin". En aliaj lokoj, la respondeculoj mem donas la vocdonilon kun JES al la elektantoj, dum en ceteraj lokoj estas nur la vochdoniloj kun JES. Kun la paso de la tempo shanghoj okazis en tiuj landoj. Chu tiuj shanghoj trafis ankau la manierojn, lau kiuj oni vochdonas/elektas ? Kvankam en iuj landoj la plejmulto naskighas per klara vochdonado, en la aliaj pli multaj landoj, la "fabrikado" de la plejmulto pluokazas, shanghighis nur la fabrikomaniero. Se multaj enlandanoj protestas kontrau la rezulton de elekto, tio ja pruvas, ke io okazas.

Ondire, en 1998, kiam okazis la prezidento elekto en Togolando, la plejmulto estas papere "fabrikita" de la armeo. Post tiu elekto oni konigis la rezulton al la tiama shtatestro Eyadema GNASSINGBE (nun en la tombo). Tiu rezulto montris, ke ne Eyadema gajnas. Tiu chi ne estis kontenta, kaj diris al siaj kunlaborantoj :"Mi pluestu la prezidento. La rezulto tute ne interesas min. Iru kaj publikigu la rezulton, kiu montras min gajnanto". Tiam oni rapide "fabrikis" la plejmulton, kaj ghin altrudis al la prezidantino de la elekta komisiono. Nepovante proklami tiun falsan rezulton, shi estis devigita demisii. Tiam generalo de la togolanda armeo surpodiighis kaj deklaris Eyadema-n la gajnanto. La kompatinda plejmulto vera reagis, kaj kio okazis, tion multaj jam sciis : migro al eksterlando estis la plej bona rimedo por eviti dangheron. Feliche tia danghero tute ne ekzistas en la Esperanto-movado, sed la esperantistoj esploru, chu tamen ankau en Esperantujo oni "fabrikas" tiun chi plejmulton.

Kion oni tuj rimarku, tio estas, ke en grupo kun estraro, preskau chiam oni "fabrikas" la plejmulton. Evidentas, ke chiu grupo havas sian fabrikomanieron. Nun la tutmondaj Esperanto-organizajhoj estas UEA (Universala Esperanto-Asocio), SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), La Esperanta Civito) kaj MAS (Monda Asembleo Socia). Lau la gvidado de tiuj organizajhoj, ilin oni povas klasi en du kategoriojn : kunestraran kaj senestraran. Krom MAS, kiu estas senestrara, la aliaj estas kunestraraj. En la unua, ech pri akcepto de membro decidas la tuta membraro. Oni ja povas iel aludi pri gradoj de demokratio en tiuj organizajhoj. Lau la kriterioj senestrareco kaj kunestrareco, oni rajtas tuj konkludi, ke MAS estas la vere demokratia E-organizajho. Eble oni povas proponi al si la rangojn de la aliaj E-organizajhoj tutmondaj. La estrarojn de UEA "fabrikas" la elektokomisiono. Al tiu chi iras la kandidatighoj, kaj ankau ghi proponas siajn kandidatojn.

Nur la elektokomisiono kribas, filtras kaj finfine fabrikas la estraron el homoj lojalaj al la kasha kerno, kiu havas la povon en la asocio. Profunda analizo de la situacio en UEA, montras, ke, kvankam tiu kasha kerno ekzistas, preskau nur unu homo estas chiopotenca. Io tia ekzistas ankau en la Esperanto Civito. Tie chi okazas vochdonado de la popolo, kaj vochnombrado okazas. Balotejoj estas starigitaj en la landoj kun Civitanoj. En chiu balotejo oni vochonombras kaj sendas la rezulton al la adreso de la Kortumo en Svislando ,CP 28, 2301 La Chaux-de-Fonds, Svisujo. Tie okazas la lasta vochnombrado por havi la definitivan rezulton. Ankau che SAT oni uzas vochdonilojn, kaj post la vochnombrado, oni sendos la rezulton al la sidejo, konservante la vochdonilojn por eventuala kontrolo. Se rieri al UEA necesas, oni vidas, ke ankau tie chi oni uzas vochdonilon por elekti komitatanoj B. La Centra Oficejo de UEA kolektas chiujn vochdonilojn, vochnombras, kaj poste proklamas la rezulton. Kion oni povas noti che UEA, SAT kaj la Esperanta Civito ?

Che la Esperanta Civito chiuj membroj vochodas por chiuj gvidorganoj. Same okazas ankau che SAT por la elekto de la Plenumo-Komitato, la supera organo. En UEA chiuj individuaj membroj vochodonas por la elekto de siaj komitatanoj (komitatnoj B), dume che le elekto de komitatanoj A ne estas vochodonado.Iuj povas diri JES, estas, char la landaj asocioj vochdonas por elekti sian komitatanon A. Nur la elekto de komitato C okazas per vocdonado de komitatanoj A kaj B, kaj tie chi aperas vera plejmulto. Tamen ankau tie chi oni jam iel fabrikas la plejmulton. Ni vidu ! Jen la elekta komisiono jhus fabrikis sian estraron. En tiu chi estas Esperantisto ne komitatano. Automate oni elektu lin komitatano C. Tiu elektado okazas dum universala kongreso, kiam la listo de la estraranoj estas jam preta. La komitatanoj A kaj B estas devigataj aprobi la fabrikitan estraron kaj jen ili igas komitatano la nekomitatanon. Reiro al SAT kaj la Esperanta Civito povas aldonigi pliajn vortojn.

Kie povas okazi la "fabrikado" de la plejmulto, tiu loko estas sama por chiuj organizajhoj : la loko, kie okazas la lasta vochnombrado por havi la definitivan rezultaton. Che UEA, tiu ejo estas la centra oficejo por la elekto de komitatanoj B, dum tiu ejo estas la sidejo de la Kortumo por la Esperanta Civito. Kio pri SAT, tio estas sidejo de la Pariza grupo de SAT. Plia ejo ekzistas che la Esperanta Civito, tio estas chiu el diversaj balotejoj tra la landoj kun Civitanoj. Do chiu balotejo povas "fabriki" sian plejmulton, sed la plejmulto de unu balotejo povas ne esti tiu de la alia. Eble, oni povus pensi, ke la sidejo de la Kortumo povos altrudi al chiuj balotejojn la plejmulton. Sed pri tio oni povas dubi, char la proklamado de la definitiva rezulto okazas ne en la sidejo de la Kortumo. Kio konkludebla estas pri la tuj dua rango post MAS, kiu okupas la unuan rangon en la decido de asociaj membroj fare de la asocio mem ? Che UEA, la Centra Oficejo ludas grandan rolon en la fabrikado de la plejmulto, dum che la Esperanta Civito, la sidejo de la Kortumo (eble kaj KCE (kultura Centro Esperantista)) havas tiun rolon.

Montrighas, ke SAT okupas la duan rangon, dum UEA kaj la Esperanta Civito nun luktas kaj ech batalas por la tria loko. Tion scii nun preskau ne eblas. Tio aperos nur post la eksigho de la kerno,kiu estas la vera gvidantaro de tiuj organizajhoj. Eble tial okazas batalo inter tiuj organizajhoj. Legante periodajhojn paperajn kaj retajn oni havas la impreson, ke nur la Esperanta Civito luktas por preni tiun lokon. Tute ne tiel estas, char ankau UEA luktas,ech luktegas. Chiuj vidas kaj konas la batalantojn de la Esperanto Civito, sed ne tuj estas rekonataj la batalantoj de UEA. Ili estas tiom multaj kaj agas pli parole kaj pli kashe papere/rete ol publike, ke estas malfacile koni chiujn. Char che la Esperanta Civitoj chiuj membroj vochdonas por la Kapitulo, dum che UEA nur la elekta komisiono fabrikas la estraron kaj aprobigi ghin fare de la komitata shafaro, oni tute ne malprave povus fari unuan konkludeton, ke la Esperanta Civito faras antau pashon antauen al la tria rango antau UEA. Tamen la klopodoj por vere sidi en la tria loko pluiras. Chu tiuj luktoj necesas ? Kion oni gajnas en tio ?

Por respondi tiujn demandojn oni demandu sin pri tio, kion celas Esperantistoj. Chu la komuna celo ne estas la disvastigo de Esperanto ? Se jes, kion chiuj Esperantistoj faru ? Kunighado de Esperantistoj en grupojn diversajn estas rekomendinda, sed ne deviga (lau la deklaracio de Esperantismo). Tial necesas, ke Esperantistoj chiel agu, ke ilia vocho estu la vocho de Dio. MAS donas tre gravan ekzemplon kiun chiuj E-grupoj sekvu. Nur tiel demokratie Esperantistoj povas konduti ke la klopodoj de unu kompletigas tiujn de la aliaj, por ke Esperanto profitu por esti la dua lingvo de chiu, kiel tion pensis Zamenhof.