Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Gene KEYES / Averto pri Kindle Esperanto-plagiato

Averto pri Kindle Esperanto-plagiato

de Gene KEYES Laste modifita: 2011-10-14 05:41
Iu Ray Kay "verkis" multajn Kindle-librojn, inkluzive kelkajn pri Esperanto, sed vershajne plagiatojn.
Spurante mian "Google Alert"-on "Esperanto", mi trovis kelkajn lastatempajn Kindle-libronjn pri Esperanto de iu nomata "Ray Kay" -- sed li ankau chi-jare verkis (??) almenau 239 tre strange diversajn aliajn Kindle-librojn. Tiel do mi scivolas chu li elfosas kaj reverkas per Kindle alies librojn, plagiate. Jen:

"Teach Yourself Esperanto: A New (sic) International Language"

http://www.amazon.com/Teach-Yourself-Esperanto-ebook/dp/B004ZUJHPA/ref=pd_sim_kinc1?ie=UTF8&m;=AZC9TZ4UC9CFC

Almenau la enkonduko estas plagiatate chiuvorte el la "Esperanto"-artikolo en Wikipedia.

Tiel do, mi suprenshutis unu-stelan (la plej malbonan) recenzon pri tiu al Amazon:

"The introduction in the sample is plagiarized word-for-word from Wikipedia's article on "Esperanto". Amazon owes us an explanation of who this sudden, ultra-prolific "Ray Kay" is. Perhaps the content is germane, but I wouldn't pay $2.99 for unattributed Kindle-ized rehashes from Wikipedia."

Jen alia de la Esperanto-titoloj de Ray Kay, "Lessons in Esperanto":

http://www.amazon.com/Lessons-in-Esperanto-ebook/dp/B004ZV5JQA/ref=sr_1_48?s=digital-text&ie;=UTF8&qid;=1318081346&sr;=1-48

Ies recenzo plendis pri manko de respondo-shlosilo -- kaj tiel la priskribo mencias "UPDATE: ANSWER KEY 1-17 ADDED". Ankau, tiu priskribo estas iomete senzorga gramatike kaj fakte, ekz:

"It originated in around 1900 AD and has grown more popular ever since."

"...to compliment their native languages."

Mi konjektas ke liaj libroj estas amase shtelitaj el Wikipedia au la Reto, sed mi ne esploris tion.

Ghisdatigo 2011-10-13: mi ekzamenis libro-specimenon "de" Ray Kay, "c.2011", biografio de Reghina Viktorio, sed malkovris ke tiu estis entute shtelita kaj el Project Gutenberg, kaj el Wikipedia.

http://forums.kindledirectpublishing.com/kdpforums/thread.jspa?messageID=113646&#113646
Jorge
Jorge diras:
2011-12-02 18:04
Cetere, jen demanso: chu aliaj bitlegiloj ol Kindle povas legi la Kindle-formatajn bitlibrojn?