Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / esperanto / 9-a Universala Kongreso en Berno 1913

9-a Universala Kongreso en Berno 1913

de esperanto — Laste modifita: 2013-10-14 12:49
En somero 1913, do antaŭ cent jaroj, okazis la 9-a Universala Kongreso de Esperanto en Berno, Svislando. Kadre de ĉi tiu kongreso aparte efektiviĝis ankaŭ la 4-a kongreso de UEA. Ĉar la Esperanto-historiistoj malmulte raportis pri tiuj kongresoj, Berno 1913 restis apenaŭ memorata de la Esperanto-movado kaj praktike forgesiĝis.

Surbaze de la originalaj fontoj, la svisa aŭtoro de la artikolo unuafoje prezentas detalan raporton pri la diversaj kongresaj okazaĵoj, reĝustigante la faktojn, nomojn kaj ciferojn, kiuj ludis rolon dum tiu(j) kongreso(j). Aldonita al la enkonduko estas ampleksa dokumentaro, kiu enhavas ĉiujn gravaĵojn pri la UK de 1913 en Berno.

La dokumento estas elŝutebla ĉi tie.
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2013-10-15 03:29
Dankon pro la detala kaj informplena dokumento. Gravas konservi tian historion, kaj estas bone iom emfazi malpli konatan kongreson. (Mi konfesu, ke Berno ne estis en mia kapo kiel loko de unu el la fruaj kongresoj).
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-10-15 07:12
Supuzeble mia kontribuo pri la kongreso en Berno ne estas kompareble profunda kaj serioza, sed ĉiukaze pli amuza (se oni komprenas la germanan lingvon)

http://zamenhof.blog.de/2013/03/30/karawanen-15694187/

Post la raporto pri la karavano al Krakovo sekvas la bicikla karavano al Berno 1913.