Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / esocom / Maklerejo - retejo por kunfarado

Maklerejo - retejo por kunfarado

de Frank Merla Laste modifita: 2014-05-26 10:46
La retejo per.esocom.de estis la unua reta perejo por personaj kontaktoj kun specifaj interesoj en Esperanto. Esperantistoj, kiuj serĉas aŭ ofertas interesiĝojn, povas tie afiŝi informojn kun ligoj al internaj paĝetoj aŭ al eksteraj retejoj. La celo de tiu projekto estas konkrete kunigi interesojn de esperantoparolantoj. Ek de la 23-a de Majo 2014 la retejo estas daŭrigota de Frank Merla sub la nova nomo Maklerejo.de.
Maklerejo - retejo por kunfarado

Maklerejo.de

Scipovante nur la gepatran lingvon oni havas ne pli da ebleco ol paroli kun samlingvanoj. Lerninte fremdlingvon oni povas paroli en du landoj. Genia decido estas lerni Esperanton: Oni povas paroli kun la tuta mondo.

Restas nur la neceso trovi esperantiston kun interesoj, kiuj konvenas al la propraj. Tio funkcias laŭ la Esperantoprincipo: Mi faras la unuan paŝon al fremdlandano lernante Esperanton kaj la alia paŝas simile. Oni renkontiĝas en la mezo kaj havas komunan lingvon. Same funkcias la maklerejo. Mi skribas blogon, ĉar mi ŝatas pludoni informojn, sed mi ne scias akiri legantojn. La alia ŝatas legi interesajn informojn kaj ne trovas la blogon en la ne travidebla amaso de informoj en la interreto. Trovu ĉi tie ofertojn de esperantistoj, kiuj faris la unuan esperantistecan paŝon al vi. Se vi ne trovas kion vi serĉas, vi tamen povas viavice fari la unuan paŝon: Mendu senkostan anonceton por via afero.

Laŭ mia impreso la plej multaj retemaj esperantistoj momente troviĝas en Facebook kaj pluraj vagis tien, kiuj antaŭe estis en diversaj sociaj retoj. Ne videblas esperantistoj, kiuj ne kontribuas en sociaj retoj. Ankaŭ mi havas konton ĉe Facebook, sed mi malmulte skribas tie, ĉar neniu respondas. Tie abundas plej diversaj kontribuoj kaj por mi estas malfacile el tio kribri informojn pri kunfarado. Tial mi inventis en 2009 PER.esocom.de. Intertempe montriĝis, ke ĝia formo ne plu estas sufiĉe taŭga. Tial nun nova nomo kaj nova sistemo. Ĝi estas intence sen devo malfermi konton por ke plejeble multaj kunfaradaj aferoj povu esti interŝanĝitaj.

Ergard
Ergard diras:
2014-05-24 09:31
Laŭ miopinio tiu ĉi afero estas bonega.
Michael Lennartz
Michael Lennartz diras:
2014-05-24 15:39
Frank faras bonan laboron, kaj la nova retejo tre plaĉas al mi. Oni povas vidi, kiom da diversaj projektoj ekzistas. Simpla, bela fasado. Gratulon!