Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / edmundo's Home / Helpu per provlegado!

Helpu per provlegado!

de Edmund GRIMLEY EVANS Laste modifita: 2011-06-07 12:04

Verŝajne vi jam aŭdis pri Projekto Gutenbergo: oni enkomputiligas librojn, ĉefe malnovajn, eksterkopirajtajn, kaj disponigas ilin libere en la reto. La originala projekto baziĝas en Usono. Bedaŭrinde ne multaj Esperantaj libroj estas ekster kopirajto laŭ la usona leĝaro, sed ekzistas ankaŭ kanada filio de Projekto Gutenbergo. (Ĝis nun la kanadanoj sukcesis rezisti premon de Eŭropa Unio, kaj supozeble ankaŭ de Usono, ke ili plilongigu la daŭron de sia kopirajto, malkiel aliaj landoj, kiuj servute plilongigis la daŭron de kopirajto eĉ rilate verkojn jam eldonitajn, spite la proverbon "Leĝo valoras por poste, sed ne por antaŭe".)

Antaŭ nelonge oni komencis akcepti Esperantajn librojn ĉe la "Disaj Provlegantoj por Projekto Gutenbergo de Kanado" (www.pgdpcanada.net). Ties TTT-ejo donas oportunan rimedon por kunlabori pri provlegado. Oni vidas bildon de la paĝo supre, kaj transskribon sube, kaj oni devas nur redakti la transskribon por kongruigi ĝin al la teksto en la bildo: facila kaj trankvila laboro por fari dum dek aŭ dudek minutoj, kiam oni estas tro laca por fari ion pli penigan.

Por kunlabori oni unue devas krei konton. Bedaŭrinde la interfaco kaj klarigoj ankoraŭ ne estas disponataj en Esperanto, do tio povus esti obstaklo por kelkaj homoj. Cetere oni devas iomete lerni pri la konvencioj de transskribado. Tamen, tio ne estas granda problemo, kaj se iu volas kunlabori kaj havas problemon pri tio, mi verŝajne pretas mem fari resumon en Esperanto.

Aliĝu do al www.pgdpcanada.net, kaj eble skribu ĉi tie pri viaj spertoj.

edmundo
edmundo diras:
2011-06-07 18:03
Eble indas demandi: kiujn verkojn, kies aŭtoroj mortis antaŭ pli ol 50 jaroj, plej indas reeldoni en la reto?
kallekn
kallekn diras:
2011-06-07 20:59
Cezaro Rossetti mortis nur 49-jara, en 1950. Malfeliĉe por li - sed feliĉe nun do jam eblas enretigi "Kredu min, sinjorino!". Pluraj aliaj, kiujn mi volis proponi, feliĉe vivis iom pli longe :-)

Eblas rigardi ĉi tie:

http://esperanto.net/literaturo/autor/index.html
kallekn
kallekn diras:
2011-06-07 21:24
Iom mirinde montriĝas, ke iu jam faris:

http://wikisource.org/wiki/Kredu_Min,_Sinjorino
Lu
Lu diras:
2011-06-09 14:05
De Reto Rossetti eblas trovi diversajn enretigitajn tekstojn, vidu sur http://esperantoland.org/[…]/sercho.php?titolo=&verkinto=rossetti . En tiu literatura datumbazo enestas pli ol 6000 enretaj literaturaĵoj kun ligiloj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2011-06-08 21:08
Hm, mi ŝatus la duvoluman Leterojn de Zamenhof. Sed redaktis ilin Waringhien, kaj li skribis bonegan enkondukon, do kredeble li estus konsiderata la aŭtoro ...