Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / UETA SESJARIGHAS / Ne rezignu!

Ne rezignu!

de Koffi GBEGLO Laste modifita: 2016-07-03 13:42
Mirindaj kreaĵoj de Dio, mi ĝojas pro la mensa venko pli kaj pli atingita de la afrikano kaj mi fidas ke baldaŭ, tre baldaŭ, la gloro de Dio manisfestighos tute en la vivo de ĉiu kaj de ĉiuj.

Via celo pri tuta saneco, de perfekta feliĉo kaj senfina prospero similas arbon, kiun vi decidis faligi. Daŭrigu la hakadon aŭ uzu buldozon, kaj finfine vi sukcesos. Neniu arbo eltenos vian hakilon aŭ vian buldozon. Vi certe sukcesos se vi daŭrigas senlace vian laboron por faligi la arbon.

Estas vere, ke se mi donus la recepton de la sukceso per unu sola vorto, tio estus PERSISTEMO. Se ni rigardas al historio de ĉiuj famaj homoj, kiuj sukcesis eksternorme, ni trovos ĉiufoje la komunan denominatoron, kiu estas PERSISTEMO. Tio diferencigas la personojn sukcesintajn de la malsukcesintoj.

Por komenci, oni devas havi klaran bildon pri tio, kion oni ŝatus plenumi aŭ sukcesi en la vivo, kaj poste teni tion dum la tuta procezo, neniam rezignante. Povus okazi senkuraĝiĝo, mi emfazas, al ĉiu homo, inkluzive la plej famajn homojn. Sed, kio diferencigas la sukcesintojn de la malsukcesintoj, tio estas tiom da fojoj, ke la sukcesintoj ĉiam rekomencas por daŭrigi.

Se vi deziras atingi plej altan celon, vi devas esti ĝisfunda kuristo, iu, kiu preferas la rezulton ol la rimedon. Sed, en nia nuna socio, plejparto de tiuj, kiuj ekfaras projektojn, interesiĝas pli pri la rimedoj. Por ili la vojo estas la rimedo, sed neniam ili konscias, ĉu ĉion ili faras pasie. Ili neniam komprenas, ke la rezulto estas le ĉerizo de la kuko, kaj ke tio finfine alvenos iam tutevidente kiel kroniĝo.

La vivo de la kolonelo Sanders, fondinto de Kentucky Fried Chicken (KFC) estas perfekta ilustraĵo. Kiam li estis kvinjara, lia patro mortis. Li forlasis la lernejon, kiam li 16-jariĝis. Ĝis sia 17-jariĝo li jam maldungiĝis kvarfoje. Li edziĝis kiam li estis 18-jara. Kiam lia aĝo estis inter 18 kaj 22 jaroj, li estis fervojisto, kaj ankaŭ tie ĉi malsukcesis. Li trovis laboron en armeo kiel kuiristo, sed oni lin maldungis poste. Li klopodis studi juron, sed lian dosieron oni rifuzis. Li devis fariĝi agento en asekura kompanio, sed tio ne daŭris, ĉar oni lin maldungis.

Intertempe, kiam li aĝis 19 jarojn, li fariĝis patro. Je sia 20-jariĝo, lia edzino forlasis lin kunportante la filinon. Li eklaboris en kafejeto kiel kuiristo kaj telerlavisto. Sed ankaŭ tie oni lin maldungis, kiam li estis klopodinta rehavi sian filinon. Pli poste, li sukcesis konvinki sian edzinon, kiu rehejmiĝis. Poste, li pasigis sian tutan tempon por fari malgravajn laboretojn.

Kiam li aĝis 65 jarojn, li emeritiĝis. Lia unua pensimono, kiun donis al li la registaro, estis apenaŭ 105 dolaroj. Li komprenis, ke li tute ne povas kontentigi la bezonojn de la familio per tiu lukro. Elrevigite de la vivo, li diris, ke li nenion realigis kaj provadis mortigi sin, sed ĉio vanis. Jes, ankaŭ ĉi tie li malsukcesis.

Iam li sidis sub arbo kaj devis bilanci pri sia vivo. Li malkovris, ke lia vivo estis ne nur malsukcesoj, ĉar li malkovris la kampon kie li estas pli sperta ol multaj homoj: la kuirado. Tiam li depruntis 85 dolarojn de amiko kaj ekfritis kokaĵon, kiun li vendadis al najbaroj, de domo al domo en la ŝtato Kentucky.

Memoru, ke li decidis mortigi sin, kiam li estis 65-jara. Sed je sia 88-jariĝo, la kolonelo Sanders, fondinto de Kentucky Fried Chicken (KFC) fariĝis miliardulo. Jes, miliardulo dolara. La kolonelo Sanders neniam malsukcesis, li akumulis spertojn kaj sukcesojn. Ni kredis, ke li malsukcesis dum sia klopodaro mortigi sin, sed ne, li sukcesis ne morti; ni pensis, ke li malsukcesis en sia laboro kiel asekuristo, kiel kuiristo en armeo kaj en aliaj kampoj, sed ne, li sukcesis ne havi nur iomon.

Via vivo ne estas malsukceso, via vivo estas sukceso. Vi sukcesis edz(in)iĝi ne kun malsaĝul(in)o, kaj vi trovos la plej taŭgan partneron. Vi sukcesis ne havi sensignifan laboron, kaj nun vi tuj havos tre bonan laboron; vi sukcesis eviti malgrandajn enspezojn kaj nun vi vidos la gloron de Dio.

Vi petis sanon kaj Dio donas al vi malsanon por ke vi komprenu la gravecon de la saneco kaj tial konscii pri ĝi, kiam vi havos ĝin. Vi petis feliĉon kaj Dio vivigis vin tute malfeliĉa, ke vi singardu de via feliĉo. Vi petis prosperon kaj Dio spertigis al vi la malriĉecon, ke vi sciu profiti de via riĉeco. Vi neniam malsukcesis.

Kiam mi fondis FIAD, mi pensis vivi en mondo plena je amo kaj dankemo. Oni nomis min drogvendisto, dum ĝis nun mi neniam konas drogon; oni konsideras min fripono/trompisto, profitulo, donas al mi multajn alnomojn negativajn. Nun, mi ege ĝojas pro ĉio, ĉar tiuj homoj malfaciligis la vojon, sed ju pli la vojo estas malfacila, des pli la gajno estas mamuta. Ili igis min pli forta, pli kaj pli kompetenta.

Mi estas dankema al ĉiuj pro tio kaj precipe al Dio, kiu scias doni al ni ĉion, ke ni havu ĉion, kion ni volas. Kompense, mi petas de Dio, ke li pardonu ĉiujn, kiuj anstataŭigas dankon per maldankemo, la bonecon per la malboneco, la amon al proksimulo per la amon al la mono. Tiuj homoj siamaniere lernas fariĝi bonaj, kaj iam ili komprenos, ke nenio bona fontas el malboneco.

Ni rezistu, ni restu pozitivaj, ni daŭrigu sentime, ĉar, kiam la tago estas baldaŭa, la nokto estas pli nigra. Tio estas certa konfirmo, ke vi sukcesos. Necesas nur trairi tiun ĉi etapon por ĝui la gloron de Dio. Estu fiera, ĉar vi estos inspira historio por la tuta homaro pro tio, kion vi eltenis kaj pro tio kio vi fariĝos!

NE REZIGNU! NE ĈESU!

Franclingva kroniko de Coach Patrick POGNON kun la esperantigo de GBEGLO Koffi

 

PS: Kiuj interesiĝas pri tio ĉi, tiuj povas:

– Aliĝi al la retlisto franclingva CERVEAU COLLECTIF AFRICAIN, sendante malplenan mesaĝon al cerveaucollectifafricain-subscribe@yahoogroupes. fr, kaj poste konfirmi respondante la alvenintan mesaĝon respondan.

– Aliĝi al grupo FIAD-ESPERANTO en ties retlisto esperanta fiad-esperanto@googlegroupes. com aŭ simple rilati kun GBEGLO Koffi.

– Viziti la retpaĝaron: www.fiad-solutions.org.

 

ALDONO


Mi ŝatus aldoni, ke la poemo LA VOJO de Zamenhof estas tia. Plie mi ŝatus aldoni ankaŭ tekston de Huberto RHODEN !

 

MULTJARCENTA SAĜO

 

  1. En Dio ĉio estas, de Dio ĉio venas, al Dio iras
  2. Kie ajn mi estas, tie Dio ĉeestas – kia malbono povus okazi tie, kie Dio estas?
  3. En mia intima ESTO mi estas tio, kio Dio estas – tial en mia ekstera AGO mi ankaŭ volas agi tiel, kiel Dio agas.

  4. Ĉirkaŭas min, penetras min tute la blanka lumo de Dio – nenia malbono povas tuŝi min, ĉia bono devas veni al mi.

  5. Ĉiuj aferoj, eĉ la plej malgrandaj, estas grandaj, kiam faritaj kun grandamimeco.

  6. Liberigu min, Sinjoro, de malhumila malgrandeco voli servati - instruu al mi la humilan grandecon voli servi.

  7. Neniu malbono farita al mi de aliulo faras al mi malbonon, ĉar ĝi ne faras min malbonulo – nur la malbono de mi farita al aliulo faras malbonon al mi, ĉar ĝi faras min malbonulo.

  8. Neniam mi dependigos mian feliĉon de io ne-dependanta de mi.

  9. Mi estas civitano de l’universo: ĉi tie sur la tero mi estas nur portempa migranto – tial mi volas plenumi plej perfekte kaj ĝoje mian surteran provtempon.

  10. Dio, vi, kiu estas lumo, Vivo kaj Amo – sendu min en ĉiujn viajn mondojn, kiel krion de via amo.

  11. Mi ne estas pli bona, se oni min laŭdas, kaj ne pli malbona, se oni min mallaŭdas – mi estas vere tio, kio mi estas antaŭ viaj okuloj, Sinjoro, kaj antaŭ la lumo de mia konscienco.

  12. Instruu min, Sinjoro, agordi ĉiutage la antenon de mia animo laŭ la ondoj por kapti en mia limigita ricevujo la vibradojn de via Infinita vivo!

  13. Gvidu min, dia Lumo, tra viaj vojoj, ke nenia maldanko faru min maldanka, nenia amaro faru min amara, nenia malbono faru min malbona – ke mi preferu suferi ĉiujn maljustaĵojn, ol fari unusolan.

  14. Atentu, Sinjoro, mian preĝon – ke mia malgranda homa volo estu perfekte agorda al via granda dia volo!

  15. Mi ne malbenos la mallumon de l’malamo, ĉirkaŭanta min – mi ekigos en mia interno la lumon de la amo.

  16. Mi jesas la suverenecon de mia dia substanco super ĉiuj tiranecoj de la homaj cirkonstancoj.

    (La vojo al feliĉo, HUBERTO RODHEN, paĝo 68)

Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-07-08 22:43
Tauga konsilaro ankau por ateisto!