Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / UETA SESJARIGHAS / La numeralo sepsa/sespa

La numeralo sepsa/sespa

de Koffi GBEGLO Laste modifita: 2016-05-03 16:29
Okazis la sesa AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) en Togolando fine de decembro 2015. la sekva kongreso estos aŭtomate la sepa, sed ŝajnas, ke tiu numero sepa tute ne plaĉas al iuj esperantistoj. Tial ili evitas uzi ĝin. Por tamen doni tian numeralon al la kongreso, esperantistoj proponis la vortojn SEPSA aŭ SESPA. Do, la dua sesa AKE estos la sepsa aŭ la sespa, se oni evitas uzi la vorton SEPA. Tiu ĉi afero okazas nur, jes nur en Afriko, la kontinento, kiun iuj teranoj metis en la lastan rangon.
La numeralo  sepsa/sespa

Partoprenantoj de la sesa AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) en decembro 2015 en Togolando

Iam en 1989 la finnlanda organizo EMMAUS bojikotis la produktojn de SHELL. la klarigo estis, ke SHELL sendadis malbonajn produktojn al Afriko. Estis neniu pruvo pri tio. Tamen finno asertis, ke eŭropaj entreprenoj produktas varojn nur por Afriko kaj aliajn por siaj landoj. Al Afriko oni sendadis duarangajn. Tiajn aferojn oni diras ankaŭ en Afriko mem, kiam oni rimarkas, ke medikamentoj kun sama nomo, kiujn oni aĉetis en Afriko estas malpli efikaj ol tiuj, kiujn oni aĉetis en Eŭropo. Tio similas al la vorto de la finno, ke produktojn oni fabrikas eksterafrike por sendi al Afriko, dum oni fabrikas aliajn por ekstrafriko mem. El tio oni povos kompreni, ke eksterafrikanoj konsideras Afrikon, kiel lastvican kontienton, kion afrikanoj konscie aŭ nekonscie subtenas.

Ĉu pravas afrikanoj, kiuj luktas kontraŭ aliajn afrikajn serioze laborantojn por la evoluo de Afriko ? Kion celas tiuj afrikanoj komplicoj de ekspluatantoj de Afriko. Ekzemploj abundas kaj la plej proksimaj estas tiu de Kompaore, kiu mortigis sian amikon Thomas SANKARA. Tia tendenco nestas ankaŭ en Esperantujo, kie afrikaj esperantistoj alianciĝis kun ekstertafrikaj esperantistoj por saboti la klopodojn de aliaj esperantistoj afrikaj favore la progresigon de Esperanto en Afriko.

Por la evoluo de Afriko, ĉiuj afrikanoj rajtas uzi la rimedon, kiu plaĉas al ili, sed afrikanoj ĉiel klopodu, ke ili ne uzu sian tempon preskaŭ nur por fiaskigi la agadon honestan de aliaj afrikanoj. La agado de ACE/UETA nun estas tiom organizita, ke ĉiuj afrikaj esperantistoj profitu de ĝi por la vera progresigo de Esperanto en Afriko. Tial ACE/UETA pretas kunlabori en la organizado de AKE 2016, kvankam la estraro de UETA kaj ties laborgrupo Afrika komisiono de UEA ne jam respondis la kunlaboran leteron de la prezidanto de UETA. La esperantistoj de UETA tamen arde pretigas sin por partopreni la kongreson en Tanzanio kaj klarigi al la partoprenantoj kio vere estas Esperanto en Afriko kaj kiel kunlabori efike por atingi bonajn rezultojn.

Kune estu afrikaj esperantistoj por vere labori efike por Afrika agado unusola. Por tiu unueco laboregas UETA kaj ĝia sidejo ACE.

Similaj artikoloj aperis en OVo 78.