Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / UETA SESJARIGHAS / Kial afrikanoj ne estas riĉaj?

Kial afrikanoj ne estas riĉaj?

de Koffi GBEGLO Laste modifita: 2016-05-21 17:15
Tiu ĉi demando banala sed utila por kompreni, kompreni por scii, scii por agi, agi por ŝanĝi la aferojn, estas adresita al juda gvidanto, kiu donis respondojn interesajn. Laŭ li, kaj tiel ankaŭ mi pensas, la sola afero, kiun la afrikanoj komprenas, estas la uzado/konsumado de aferoj, kiujn aliaj homoj fabrikas. La afrikanoj ne komprenas la gravecon de elpensado kaj de la kreado de la riĉeco. La precipa regulo estas konservi la monon en sia rasa socio. La judoj havas firmaojn judajn, dungas judojn, aĉetas judajojn, kaj pensas jude. Estas nenio malbona en tio, sed la afrikanoj taskas al si ne kompreni nek sekvi tiajn regulojn bazajn. La afrikanoj mortigas afrikanojn, kontraŭas la sukceson de aliaj afrikanoj. 93% da afrikanoj mortigitaj, estas forpasigitaj de afrikanoj. La ŝtatestroj afrikaj priŝtelas la popolon kaj sendas la monon al sia majstroj- koloniistoj, kiuj alpruntas al ili la saman monon, kiun tiuj ŝtatestroj devas poste repagi kun altegaj rentumoj.

 

Ĉiu afrikano, kiu havas iom da mono, ŝatus elspezi tiun monon en la landoj de siaj majstroj-koloniistoj. Ili pasigas siajn feriojn eksterafrike, aĉetas domojn ekster Afriko, vizitas lernejojn ekster Afriko, kuracigas sin ekster Afriko...., anstataŭ elspezi tiun monon en siaj propraj landoj profite al siaj popoloj.
Statistikoj montras, ke la mono de judoj iras de judaj manoj al judaj manoj, antaŭ ol iri al manoj de alia popolo, dum la mono de la afrikanoj iras rekte de iliaj manoj al tiuj de alirasaj homoj. Nur 6% de la mono de la afrikanoj restas en sia medio. Tial la judoj estas supre, dum la afrikanoj estas malsupre de ĉiu skalo de la socio.
Konsideru ni la ekzemplon de la prezidento Alassane OUATA de Kotdivuaro. Lia edzino estas judo. Li ĉion akiris de la juda raso: karieron, bonstaton, ktp. Sed kion li povas doni reciproke al tiu ĉi judino? Nepre nenion finance riĉigan, rilatan, ktp. Multaj gvidantoj afrikanoj edziĝas kun judinoj por havi tion, kion la raso afrika ne donas al ili, la riĉaĵon de reto de potenca raso.
Anstatu aĉeti varojn/produktojn eŭropajn, aziajn kaj amerikajn, la afrikanoj povus industriigi Afrikon, starigi instituciojn ebligantajn disvolviĝon de komercado. Kiam amerikano, aziano aŭ eŭropano iniciatas ion, tuj afrikanoj sekvas lin. Sed, kiam afrikano iniciatas ion, la aliaj afrikanoj lin kritikas, humiligas, persekutas kaj eĉ mortigas.
Ekde kiam mi komprenas, ke la kokaĵoj importatajn de Eŭropo (aŭ ankaŭ de aliaj kontinentoj) al Afriko estas destinataj por manĝigi hundojn, mi ne plu manĝas tiajn. Tuj post la pretigado de tiu ĉi kroniko, mi esploros eblecon necesan doni al afrikano la monon, kiun mi elspezas por tiuj nutraĵoj. Jes, mia mono estas destinata antaŭ ĉio unue al la afrikanoj.
La plej granda problemo de la plejparto de afrikanoj estas ke ili neniam rekonas siajn erarojn. Ilia kutimo detrui aŭ mortigi sian samkontinentanon por manĝi kun koloniistoj, ilia nekapablo krei entreprenon kaj generi riĉaĵon, ilia rifuzo lerni kaj apliki regulojn, ilia tendenco malŝpari monon en funebroj, baptiĝo, komuniiĝo estas laŭ ili la eraroj de aliaj personoj.
La afrikano krias kaj denuncas la organizon Francio-Afriko matene je la naŭa horo, kaj je la deka horo li estas en la konsulejo Franca por peti vizon. Li krias kaj denuncas la priŝtelon kaj rabon de Afriko, kaj kelkajn minutojn poste, li estas en benzinstacio TOTAL por aĉeti benzinon, dum samkontinentano havas apude sian benzinstacion. Ni devas konsumi afrikane, pensi afrikane kaj agi afrikane.
Por sukcesi kaj riĉiĝi, la afrikanoj devas plenumi siajn respondecojn. Ili devas unuiĝi, mortigi la nescion, la naivecon, la avidecon, la malgrandanimecon, la perfidon, la kalumniadon, la torpedon, ktp por lerni pensi pri si per si, por lerni gajni propralabore. La lernado estas la bazo de ĉiu disvolviĝo, de ĉiu riĉeco kaj la edukado unue estu kultura.
Karaj fratinoj kaj fratoj afrikanoj, estas nur unu maniero esti afrikano, defendi Afrikon, riĉigi Afrikon kaj sekve esti riĉa, tiu maniero estas konsumi afrikane, pensi afrikane, defendi la afrikan rason, protekti kaj promocii la afrikan rason. Ĉio alia estas nur literaturo. DANGOTE, la niĝeria miliardulo, investas nur en Afriko, kaj Afriko redonas ĉion al li.
Franclingva kroniko de la prezidanto Patrick POGNON de FIAD esperantigita de GBEGLO Koffi

 

Rafael Soares de Lima
Rafael Soares de Lima diras:
2016-05-24 01:10
La intenco povas esti bona, sed tiu paroaldo ankaŭ reflektas la koloniismon, ĉar ĝi diras ke "La problemo de Afriko estas la afrikanoj". Tio simple ne veras. La koloniismo ne estas nur ekonomia aŭ militista, sed ankaŭ kultura. Kaj jes, estas multaj internaj problemoj por venki. Ĉu en la aliaj landoj de la mondo ne ekzistas internajn problemojn?
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-05-28 18:32
Bone, sed ne temas pri rasoj; temas pri popoloj. La judoj ne estas raso, kaj en Afriko estas granda rasa diverseco. Kio estas komuna inter afrikanoj estas io kultura. La teknologio kaj la ekonomio evoluis tre rapide en Eŭropo, kaj tio ebligis al la regantoj en Eŭropo ekspluati la popolojn. Ĝi ankaŭ ebligis al la regantoj en Eŭropo ekspluati aliajn eŭropanojn.

Tamen jes, afrikanoj devas vekiĝi al la manieroj de la eŭropdevenaj ekspluatantoj. Mi ankoraŭ ne renkontis afrikanon kiu ne sopiras pli bonan edukon. Iom simile estis inter britaj laboristoj kiam mi naskiĝis, ĵus post la fino de la Dua Mondmilito. Pro tio miaj gepatroj strebis por ke mi havu edukon, kaj mi estas al ili danka pro tio.

Sed mi kreskis pensante pri scienco kaj teknologio, pri lingvoj, muziko kaj la artoj, supozante, ke ni vivas en demokratio, kun reprezenta parlamento. Nur antaŭ dek jaroj mi konstatis, kiel vere funkcias la socio. Ju pli niaj politikistoj parolas pri demokratio, des malpli oni kredu ilin. Niaj registaranoj parolas pri la disvastigo de la brita demokratio tra la mondo, per bombado kaj invadoj. La unikaĵo pri la brita propagando estas, ke ĝi estas lerte farata por kaŝi la fakton, ke ĝi ekzistas.

Mi vekiĝis al tio per mia laborado por Esperanto-Asocio de Britio. En 2003 mi havis laborkontrakton kiel Informa Oficisto, por refari la laboron kiun mi faris ekde 1972 dum tri jaroj por Brita Esperanto-Asocio kiel volontulo. Sed en 2003 mi ne povis kompreni, kial ili donis al mi tiun kontrakton, sed provis subfosi preskaŭ ĉion kion mi faras. Du jarojn poste mi eniris la Estraron mem por eltrovi. Kaj mi eltrovis. Ĉar mia rolo estis esplorado mi tenis min laŭeble plej kvieta, provante minimumigi intervenojn, krom por fari demandojn kaj voĉdoni kiam necesas. Mi eĉ ne donis raportojn pri miaj eltrovaĵoj ĝis la fino, ĉar mi ne volis influi aferojn. Ili konstante obstaklis mian laboron, kaj tio estis por mi granda helpo, ĉar ĝi provizis utilajn indikojn, kien turni mian atenton. Fine mi eltrovis, ke dum ili asertadis al la membroj, ke necesas limigi elspezojn pro eluzo de la kapitalo, kaj fine vendi la londonan domon, ili kaŝis la fakton, ke la kapitalo daŭre kreskegas, dum ili ne uzas ĝin. Kiam ili eksciis, ke mi tion eltrovis, ili denuncis min antaŭ, dum kaj post la jarkunveno de 2006. Eĉ homoj kun kiuj mi laboris dum jardekoj turnis sin kontraŭ min agrese kaj senkompate. Kelkajn jarojn poste la kasisto konfesis, ke miaj ciferoj estas ĝustaj. Kiom ajn ŝi protestis, ke tio ne signifas, ke ne estis financa krizo, ŝi ne povis nei la fakton, ke ŝi mensogis pri la kapitalo.

Mi daŭrigis la esploradon, kaj rapide trovis signojn de la sama afero en aliaj organizaĵoj. La Komunista Partio de Granda Britio estis pli-malpli regata de la brita sekurecinstanco MI5 en la tempo en kiu Ivo Lapenna atribuis similan denuncadon al la komunistoj. La ŝtato uzis la komunistojn kiel kulpoportantojn. Mi legis libron de eksa ministro Clare Short, kiu estis en la kabineto sub Tony Blair, kaj batalis kontraŭ lin por eviti la irakan militon, kaj tiam por mildigi la detruon. Ŝia rakonto tiom similis al la mia. Sed mi povis pli bone dokumenti mian kazon, ĉar mi havis aliron al protokoloj k.s. por la periodo, kaj mi ne havis problemon rompi konfidencecon kiam la kulpuloj misuzis ĝin.

La tekniko 'Dividi kaj Venki' estas ĉiutagaĵo por la reganta elito en la anglo-usona Establaĵo. Ili enfiltras ĉion por ŝajnigi simpatianoj, kun la celo transpreni. La kliko de Tony Blair en la Laborpartio estis subtenata de grupo Progress [Progreso], kiu havis eksteran financan subtenon. La kliko de David Cameron nomiĝas Progressive Conservatives [Progresemaj Konservativuloj]. Malantaŭ la kulisoj la du grupoj multe kunlaboras. Ili ambaŭ estas por la plivastigo de la 'Britaj Valoroj' kaj la trudo de la brita 'demokratio' tra la mondo. Ilia stilo estas sama kiel tiu de la 'Afero Lapenna' de 1974 – kiun mi nun nomas La Puĉo, kiel faris Ivo Lapenna – kaj de La Embusko en Esperanto-Asocio de Britio en 2006, kiun publike gvidis profesoro de fonetiko kaj lingviko, kaj falsa amiko mia – kaj verŝajne ankaŭ de Ivo Lapenna – profesoro John Wells.

Do kiu kulpas pro la nuna skismo en la afrika Esperanto-movado? Oni ne povas kulpigi homojn ke ili estas trompitaj, se ili kondutas normale, eĉ ne suspektante la trompojn. Sed necesas, ke ili malfermu siajn okulojn al la manieroj de la anglo-usona Establaĵo. Afrikanoj eble havas pli bonan ŝancon tion kompreni ol havas la angloj, ĉar la angloj estas tro memkontentaj pri sia demokratio, kaj ne povas kredi la aferojn kiuj okazas en la Establaĵo. Sed ankaŭ estas tipaj 'samideanecaj' Esperantistoj.

Mi mem laboris en la Veromovado dum la pasintaj dek jaroj por provi malfermi la okulojn de la homoj. Ni progresas. Nun ĉiuj angloj scias ke gvidantaj politikistoj konstante mensogas. Mi verkis pri tio ankaŭ en La Libera Folio (http://www.liberafolio.org/Members/iafantomo/), sed kelkaj artikoloj ne aperis pro cenzurado. Pri la skismo en la afrika Esperanto-movado mi verkis 'Libere Falas la Folio' (http://www.mas-eo.org/spip.php?article579), kaj tion oni povas legi ĉe MAS. La kerno de la problemo estas la nekapablo de afrikanoj kompreni kiel ili estas ekspluatataj: Dum Buller puŝis, Silfer tiris.

Istvan Ertl
Istvan Ertl diras:
2016-05-28 20:02
Juda raso, afrika raso??? Ekzistas nur unu homa raso (kaj ghi estas infana...) Bonvolu chesigi chi tiajn rasismajhojn.
Emily Margaret Barlaston
Emily Margaret Barlaston diras:
2016-06-02 11:20
Kara Istvaán, mi tutored kunsentas kun via saĝa opinio! Bondeziras, Emily
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-06-03 11:09
En UK de bonareo lokaj esperantistoj nomis la indighenojn :" aparta raso" Dum UK en Lillo videblis ekspozicio pri prop
agando de Esperantistoj por rasisma kaj shovinisma hombuchado.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-06-04 14:20
Se LA VORTO EKZISTAS, DO ANKAU LA FENOMENO...
Certe Istvan scias ke ankau li kelkafoje agas rasisme. Li iomete enmemighu kaj certe li trovos, ke multfoje en sia vivo li agas rasisme. Se li ne sukcesos trovi, tiam li diru tie chi, kaj certe iu memorigos tion al li. Ne, mi tute ne volas aludi pri lia simileco al Komitatano Z de LOdE.

Rasismo/diskriminacio estas naturlegho, sed la homoj sciu kiel praktiki tion por ne malutili al siaj proksimuloj.
Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón diras:
2016-06-04 18:33
> Rasismo/diskriminacio estas naturlegho

????

> sed la homoj sciu kiel praktiki tion por ne malutili al siaj proksimuloj

Bonvolu ilumini nin, simplajn mortulojn, kiuj ne estas (aŭ provas ne esti) rasismaj, por ke ni praktiku adekvatan rasismon/diskriminaciaadon kaj tiel ne malutilu al niaj proksimuloj. Ni ja ĝis nun naive pensis, ke ne esti rasisto/ne diskriminacii estas la plej bona maniero ne malutili al niaj proksimuloj, sed ni ŝajne abisme eraris.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-06-05 13:51
Adekvata rasismo, diskriminacio ne okazu. Ni Esperantistoj kaj praktikas rasismon kaj diskriminacionn, ni same abisme eraras kiel "niaj proksimuloj"
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-06-06 22:21
JEN PROVERBO de Zamenhof
Inter lupoj, kriu lupe !