Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / UETA SESJARIGHAS / UETA SESJARIGHAS

UETA SESJARIGHAS

de Koffi GBEGLO Laste modifita: 2016-04-16 17:14
Unuigho de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA) nun sesjarighas. Ghi kreighis la 14-an de aprilo 2010 dank'al sindonemo de afrikaj esperantistoj, kiuj konscias, ke la esperanto-movado afrika evoluos bone nur kiam afrikanoj mem chiapunkte okupighas pri ghi. Jes, UETA tute serene iras sian vojon ghis nun, tre sukcese.

Alestimataj afrikanoj membroj de UETA (Unuigho de Espetantistoj en la Tuta Afriko)

Estimataj esperantistoj afrikaj

Karaj gesamideanoj,

 

 

 

Nekredeble, la afrikaj esperantistoj ene de UETA estas tre potencaj, energiaj kaj dinamikaj. Necesas vidi kiel ili brile organizis la sesan AKE (Afrikan Kongreson de Esperanto) en Togolando fine de 2015. AKE ( Afrika Kongtreso de Esperanto) apartenas al neniu krom al afrikanoj, char afrikano, pli precize togolanda esperantisto elpensis ghin jam antau la jaro 1995. Ghi apartenas al neniu alia Esperanto-organizajho. Tial afrikaj esperantistoj zorgu mem pri ghi. Tiukadre afrikaj esperantistoj ene de UETA povis propraposhe organizi la sesan AKE en Togolando spite barojn kaj torpedojn de gvidantoj de UEA, dum aliaj esperanto-organizajhoj subtenis ghin. Necesas tie chi mencii la kunsenton de la Esperanta Civito, kies vickonsulo persone partoprenis la kongreson kaj faris la festparoladon.

 

 

Alestimataj UETA-membroj tre potencaj,

Ni devas plumontri al la cetera mondo, ke ni vere estas tre kapablaj. Jam ni informis pri la okazigo de la oka AKE en Nigherio, la naua en DRKongolando, ktp. Forton chian ni ja havas por tion fari. Tian forton ni nun montras tra nia agado de la jaro. Kursoj diversaj okazos tra la kontinentoj, ne nur por lerni Esperanton, sed ankau por instrui al afrikaj esperantistoj memsufichi por ne plu tro almozi. Esperanto-kurso teknika okazos, kaj la unua provo baldau  en Togolando. Raporto pri tiaj aferoj estos prezentataj dum la kongreso de Bunda en Tanzanio, kie UETA edukos la partoprenantojn  pri Esperanto en Afriko.

 

Karaj kun-pacbatalantoj, certe vi scias, ke Afriko estas la lulilo de la homaro. Chiuj civilizoj fontas  el Afriko, de kie oni prenas la krudmaterialon transformatajn ekster ghi por richigi la transformantojn, verajn ekspluatantojn de la kontinento. Oni tiel senigis Afrikon je ties richajhoj kaj potencaj homoj, kio ebligas tre facilan ekspluatadon de la kontinento. Kio pli gravas en la tuta sistemo ekspluata, tio estas, ke  la kompligho de afrikanoj mem nur pro propraj ventroj. Sen Mobutu, neniam oni povus mortigi Lumumba-n. Sen Kompaore, Sankara pluvivus, ktp. Kiam tiaj homoj aperas, tuj la ekspluatantoj de Afriko  malaperigas ilin  komplice kun afrikanoj mem. Io tia okazas ankau en la Esperanto-movado.

 

La okazigo de la sesa AKE en Togolando nur malkashis la intencojn kiujn afrikaj esperantistoj havas pri siaj samkontinentanoj, kiuj sindediche laboras memstare por Esperanto en Afriko. Certe estas nun ankau en la Esperanto-movado ekspluatantoj de Afriko. Ili sciu, ke UETA tute ne kalkulas je monsubtenetoj de esperantistoj por funkcii, char ili  havas proprajn sponsorojn esperantistojn kaj neesperantistojn en Afriko mem, kaj aldone, ili mem kotizos. La Esperanto-organizajhoj, kiuj luktas kontrau UETA , sciu, ke UETA tute ne volas dividi kun ili la monon, kiun ili kolektas dirante ke ili helpas al Afriko. UETA havas propran rimedon per kiu ghi povas mem helpi al aliaj esperanto-organizajhoj tra la mondo. Tial UETA iras tute trankvila sian vojon, de sukcesoj al sukcesoj, kun la firma konvinko iam gastigi la Centran Oficejon de UEA en Afriko. Tiam oni vidos la veran internacian etoson en kiu funkciu asocio, kiun oni deziras tegmenteca en la tutmonda esperanto-komunumo.

 

Karaj gesamideanoj,

Togolandano diris :"La laboro de bubo en togolanda fora vilagho kontribuas al la evoluo de la tuta mondo, char ankau la bubo estas parto de la homaro, kies elementoj interligighas  kaj interkonektighas chiam". La laboro de UETA okazas nur por antauenigi la tutmondan Esperanto-komunumon, neniam por kontraubatali iujn ekzistantajn esperanto-asociojn. Tial UETA chiam pretas kunlabori kun chiuj, kiuj tion volas. En UETA oni komprenas, ke subfosado de aliaj en sama rondo komuna tute ne antaueniras la  rondon. Por Esperanto laboru chiuj ni esperantistoj, kaj tial ni chiam klopodu, ke la agado de iuj esperanto-grupoj chiam kompletigu tiujn de la aliaj, ke Esperanto atingu pli da homoj.

 

Nelson MANDELA diris :"Mi neniam perdas; se mi ne gajnas, mi lernas". Tial ankau UETA chiam iras de sukcesoj al sukcesoj kiaj ajn estos la kondichoj en kiuj ghi laboras. Baldau aperos tre grava verko de Esperanto en Afriko. Temas pri VEKA (Verda Koloro en Anyron-Kope), la libro, kiu rakontas  kaj raportas chion pri AKE de sia naskigho ghis la sesa AKE en Togolando kun sintenoj de esperanto-organizajhoj tra la mondo. Ghi estas la libro pri la sesa AKE okazinta en la vilagho Anyron-kope de Togolando en decembro 2015. Ghin eldonas ACE (Afrika Centro Esperantista).

 

MIRINDE ! Tre potencaj estas UETA-membroj, kio ebligas al ili chiam venki kaj superi chion por chiam gajni.

 

Afriko, antauen !

 

ACE/UETA