Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / UETA SESJARIGHAS / Esperanto en la progresigo de Afriko

Esperanto en la progresigo de Afriko

de Koffi GBEGLO Laste modifita: 2016-05-04 10:55
Esperanto tute ne plu estas io nova por afrikanoj, jes por Afriko. Jam pli ol 40 jarojn Esperanto atingis Afrikon. Antaŭ ol ĝi ankaŭ aliaj ideoj atingis la kontinenton. Inter tiuj estas religioj. Oni povas iomete bilanci kion religioj alportas al Afriko. Lernejoj, sancentroj, universitatatoj, kulturcentroj, bibliotekoj, komercaĵoj, distanciĝo de afrikanoj for de ties tradiciaĵoj, ktp. Eble oni povas mencii kion ankaŭ Esperanto alportas al Afriko. Ne pli frue ol 2007 naskiĝis FIAD (Federacio Internacia de Ambasadoro de Disvolvo). Ĝi estas kreaĵo de afrikanoj por la tuta mondo. Ankaŭ ĝi alportas ion al Afriko. Ĉu kiel Esperanto kaj religioj? Kaj kion pensi pri la ideoj de Hans BAKKER en ties zorgado pri Afriko. Kelkaj vortoj sube aperas pri tiuj aferoj.
Esperanto en la progresigo de Afriko

Partoprenintoj de la sesa AKE en Togolando nun lernas pri fabrikado de kretoj.

Tuj necesas scii pri la ideoj de Hans BAKKER. Vidu, ke Hans povis paroli la la tuta esperantistaro kelkajn semajnojn antaŭ sia morto:

VORTOJ GRAVAJ de Hans BAKKER la 26-an de decembro 2014:

GBEGLO Koffi demandis s-ron Hans BAKKER: “Kion vi celas zorgante pri afrika agado?”.
Hans BAKKER respondis: “Mia celo estis la evoluo kaj emancipiĝo de Afrikanoj. Esperanto estas rimedo en tio. Lernejo estas alia rimedo en tio.”

Evidentas la ideoj de Hans por Afriko pere de ties Afrika Agado. Kaj Hans faris mamuton. Pluraj miloj de afrikaj esperantistoj povis lerni en metiejoj, lernejoj/universitatoj kaj hodiaŭ kontribuas al la progresigo de Afriko. Tion Hans faris propranome por iel helpi al afrikanoj helpi sin kaj ankaŭ sian kontinenton. Eble Hans inspiriĝis de tio, kion faris religioj en Afriko. Ni vidu !

La religioj importitaj al Afriko alvenis ankaŭ kun siaj kredaĵoj. Tiujn ĉi ili uzis por atingi siajn celojn, se eĉ por ekspluati Afrikon, ili tamen certagrade helpis ankaŭ en la progresigo de Afriko. Unuaj instruitoj afrikaj povis edukiĝi dank’al lernejoj de la koloniistoj. Rigardu kiom de katolikaj edukejoj, islamaj centroj, ktp abundas en Afriko. Iliaj kontribuoj koncernis ne nur la edukadon sed ankaŭ la vivtenon de afrikanoj, kiuj laboras diligente antaŭ ol ricevi siajn salajrojn. Rekonindas, ke tiuj kredogrupoj faris kaj plu faras multon bonan siamedian al Afriko. Ĉu ankaŭ Esperanto ion tian faras?

Supre aperis la kontribuoj de la koloniistoj-religiuloj al Afriko,sed tute ne menciiĝis lingvoj. Tamen jes, la koliniistoj laboris per siaj respektivaj lingvoj, kiuj plejparte estas nun laborlingvoj en Afriko. Do, per la lingvoj la kredogrupoj povis ion fari al Afriko. Same, per Esperanto esperantogrupoj povus ion alporti al Afriko pozitivan.

La unua afero, kiun oni povas noti, estas la klopodoj de Hans BAKKER. Vere, neniu esperantisto nun same faras kiel Hans. Li vere edukis afrikanojn ne nur Esperante, sed ankaŭ ideale/morale. Li ĉiel akompanadis ilin al ties respektivaj feliĉoj. Gravas en tio la lernejo Instituto Zamenhof nun en Togolando, per kiu centoj da junuloj instruiĝas ĉiujare ekde 2004 kaj deko de ĵusdiplomitoj ricevas vivtenon.
Hans estas unuopulo, kaj tion grandan faris. Kio pri la Esperanto-organizaĵoj ?

Necesas tuj distingi la diversajn Esperanto-organizaĵojn. Oni ja scias, ke estas porEsperantaj organizaĵoj kaj perEsperantaj. Kiuj povus ion utilan fari por la progresigo de Afriko, tio estu perEsperantaj. Tiuj ĉiel klopodas uzi Esperanton por ion alporti al la homaro, do ankaŭ Afriko profitu de ĝi. La PorEsperantaj ĉiom alkroĉiĝas nur al disvastigo de Esperanto, ke ili luktas preskaŭ nur por sia gloro, oferante Esperanton sur altaron de forgeso. Kvankam spertaj esperantistoj ĉiam atentigas, ke gravas, ke oni aldonu ion al lernado de esperanto, ĉar paroli nur pri Esperanto enuigas homojn.

SAT, la Esperanta Civito kaj MAS ĉiam trankvile agadas en Afriko, instruante al afrikanoj prizorgi sin uzante Esperanton. Tiuj asocioj estas perEsperantaj. Male, UEA per siaj nunaj gvidantoj luktas kontraŭ afrikanoj, kiuj agadas pli per ol por Esperanto. Kontraŭ tiuj ĉi afrikaj esperantistoj perEsperante agadantaj batalas UEA-gvidantoj kaj kliko de afrikaj esperantistoj. Kiuj iomete sekvas kiel afrikanoj proprarimede okazigis la sesan AKE-n en Togolando fine de 2015 kontraŭ la torpedoj de UEA-gvidantoj kaj ties laborgrupeto Afrika komisiono de UEA, tiuj komprenas, ke la progresigo de Afriko pere de Esperanto tute ne eblas en la manoj de nunaj UEA-gvidantoj. Kion ili celas en Afriko, tio neniel estas la progresigo de Afriko, sed ion tute alian kion ili mem nomu. Ĉiam ili entreprenas aferojn por neniigi tion kion faras la afrikaj esperantistoj, kiuj tute ne volas kompliciĝi kun ili por submeti Afrikon verdan al ili. Afriko sciu per kiuj Esperanto povos ion alporti al ĝia evoluo.

Kiel afrikanoj laboras diligente kun la koloniistoj seriozaj ĝis iagrade sendependiĝi por nun atingi kontentigan nivelon, tiel same ili faru per Esperanto. Lerni lingvojn neafrikajn ne estu celo, sed rimedo por progresigi Afrikon. Tial neniu porlingva/porreligia grupo povos kontribui serioze al la evoluo de Afriko, ĉar tiaj porlingvaj/porreligiaj tendenculoj tiom alkroĉiĝas al siaj doktrinoj, ke ili uzas ĉiajn rimedojn por malutili konscie/senkonscie al afrikanoj, kiuj ne volas sekvi ilin, kaj tial ili malutilas ankaŭ al Afriko. Klaras, ke la emancipiĝo pri kiu parolis Hans okazos neniam per nunaj UEA-gvidantoj, ĉar ili tute ne volas tion. Kio gravas por tiuj nunaj UEA-gvidantoj, tio estas nenio krom surtreti ĉiujn homojn kiuj ne agadas kiel ili, kaj tial dividi Afrikon por regi. Ne per tia agado oni kontribuu al progresigo de Afriko. Afrikaj esperantistoj sciu nun, ke la konduto de nunaj UEA-gvidantoj tute ne kontribuas al progresigo de Afriko. Kiuj vere kontribuas al progresigo de Afriko pere de Esperanto tiuj estas la esperantistoj kaj esperanto-organizaĵoj, kiuj sekvas la ideojn de Hans BAKKER, kaj tiuj estas preskaŭ nur la esperantistoj kaj esperanto-organizaĵoj agadantaj ne POR sed PER Esperanto.

d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2016-05-06 18:03
Mi ŝatus atentigi pri elstara prelego de afrika aŭtorino pri la situacio de la literaturo afrika. Ŝia nomo estas Chimamanda Adichie kaj la prelego ja estas en la angla sed ĉi-tie vi trovos la tekston en Esperanto kaj vi povas rigardi la prelegon kun esperantlingvaj subtekstoj: https://www.ted.com/[…]/transcript?language=eo . Esperantio nun urĝe bezonas pli da tradukoj kaj originalaj verkoj del Afriko ne ĉefe por disvastigi Esperanto, tamen grava paŝo, sed ankaŭ por pliriĉigi la lingvon tra afrikaj okuloj, donante novajn esprimojn kaj vidpunktojn al nia lingvo. Esperanto malkiel la koloniigaj lingvoj estas multe pi libera medio en kio oni povas krei novajn esprimojn jam uzante la ĉeestajn elementojn. Tamen ni certe bezonos foje neologismojn por paroli pri la vivo de aliaj regionoj. Sed ja baze de la nuna lingvo, uzante siajn erojn, oni povas konkeri novajn kampojn. Mi fortforte subtenas afrikan movadon sub la gvidado de afrikanoj laŭ tieaj moroj kaj tradicioj. Nur povas profiti Esperanto de ĉiu alvenanta kulturgrupo al nia komunumo. Krome mi ŝatus aldoni ke d-ro Dasgupta prelegis pri tiu temaro koncerne sian kulturaron den Bharato. Esperanto donas al ni etan ilon por liberigi nin de la trudkitelo de la lingvo (von Humboldt) ĉar pere de Esperanot ni havas la liberon esprimi nin diversmaniere kaj ne devas teni nin strikte al kutimoj de iu ajn unuopa lando kaj kulturo.
Fabrício Valle
Fabrício Valle diras:
2016-05-07 02:09
Vere, por Afriko plej taŭgas agado per Esperanto. La internacia lingvo iniciatita de Zamenhof estas perfekta lingvo por ekonomiaj kaj socialaj projektoj. Diskonigado de Esperanto, ne nur en Afriko, sed tra la tuta mondo, fariĝos pli malpeza tasko por la esperantistoj kiam Esperanto estos sufiĉe multe uzata laborlingvo kaj la E-komunumo povos prezenti al la mondo vitrinon kun multe da konkretaj iniciatoj per Esperanto. La afrikanoj firme portu tiun torĉon, kiel ekzemplon por la tuta Esperantujo!
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-05-08 13:18
La chefa kondicho ....
FIAD (Federacio de Amabasodoroj de Disvolvado) nun uzas la francan por labori. Ghi faras chion surbaze de la kotizoj de la membroj. Ghi iniciatis multajn aferojn, kiuj enpezigas al ghi, tiel ke sen ekstera kontnribuo ghi tute glate funkcias kaj TUTE LIBERE.
Jes ja ! Jam ekfunkcias FIAD-Esperanto, kies iniciatintoj jam trovas rimedojn por antauen pushi la grupon, kio profitigos ankau al Esperanto en Afriko.
Esperanto baldau estos unu el la lingvoj per kiuj agadas FIAD ne nur en Afriko, sed cetere tra la mondo.
Afrikaj esperantistoj devas kalkuli pri siaj propraj rimedoj ol pri eksteraj. Tion jam montris ACE/UETA, kiu proprarimede okazigis la sesan AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) en Togolando fine de decembro 2016. Tiam estis diversaj rezoluclioj, kiuj jam realigis aferojn. Unu el tio estas la eksperimento pri Esperanta-lernejo teknika. Kursoj Esperantaj kaj profesiaj baldau okazos en Togolando. Ideo pri starigo de dua Instituto Zamenhof en Afriko kirlighas en kapoj de afrikaj esperantistoj.
Esperanto estas, nun por ACE/UETA,, ilo per kiu oni devas kontribui al la disvolvigho de Afriko.
Kiuj pensas tiel, ankau tiuj povas kunlaori kun ACE/UETA.
Sukceson !
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-05-08 13:19
Korekteto : decembro 2015 anstatu 2016; pardonu
Fabrício Valle
Fabrício Valle diras:
2016-05-09 15:55
Kalkulu pri mi kaj pri mia entrepreno, Lexus Social - https://www.facebook.com/lexussociala/ - kiu nepre havos en la oportuna momento programon por apogo al tiaj iniciativoj.