Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / UETA SESJARIGHAS / Afriko ne estu escepto

Afriko ne estu escepto

de Koffi GBEGLO Laste modifita: 2016-08-22 16:49
Legiĝadas, ke oni kolektas monon por okazigi IJK-on en Afriko. Iuj povus sin demandi kion IJK faros en la evoluigo de Afriko? Ĉu per tiu IJK la organizantoj celas propran profiton aŭ tiun de Afriko? Necesas, ke oni tre bone pripensu la aferon.

UEA-gvidantoj trovas, ke afrikanoj tute ne rajtas organizi renkontiĝon kun nomo kongreso afrika en Afriko, se tion ili faras ne sub ili. Kaj en tio ankaŭ aliaj afrikaj esperantistoj ludas grandan rolon, ĉiam subfosante la agadon de siaj samkontinentanoj. Ĉu tiuj respondeculoj de Esperanto trovas, ke afrikanoj estas nekapablaj organizi ion tutmondskalan en Afriko kaj tial ili mem decidas pri organizado de UK kaj IJK en Afriko aŭ ili havas alian intencon? Vere, nun tute ne necesas, ke eksterafrikanoj venu al Afriko por ion organizi kiel UK-on aŭ IJK-on. Se io organiziĝu en Afriko profite al Afriko, nur afrikanoj tion sciu, kaj neniu krom afrikanoj mem ĉion planu. Tiel iras normale la organizado de UK kaj IJK.

Neniam UEA aŭ TEJO decidas proprainiciate organizi UK-on aŭ IJK-on en iu loko. Nur la lokanoj unue faras la peton kaj surbaze de tiu peto la respondeculoj de UEA aŭ IJK unue esploru la eblecon. Ĝis nun neniu afrika lando vere faris tiun peton. Kial do oni devas ĉiam uzi la nomon de Afriko por kolekti monon, kiun oni uzas por siaj hobioj. Ne, Afriko ne plu tion akceptu. Kiuj persistas en tiaj aferoj, tiuj vere havos seriozajn problemojn en Afriko. Nun estas tute aliaj pensmanieroj en multaj afrikanoj. Gvidantoj de tutmondaj Esperanto-organizaĵoj bone enmemiĝu por konsideri kaj atenti tion antaŭ ol fari tiajn decidojn.

Nun ĉiuj scias la metodojn de neseriozaj homoj sin nomantaj helpantoj de Afriko. Nur unu celon ili havas: kontentigi sian ambicion. Ĉiam ili havas novan proponon por Afriko, kaj kiam oni funde analizas la proponojn, oni malkovras en ĝi kaŝitan planon por plimalriĉigi Afrikon aŭ plisklavigi afrikanojn, submetigante ilin al si. Ne! Neniam plu, tio okazu en Afriko, kaj estas ege bedaŭrinde, ke tio okazas en movado de Esperanto, kiu havas internan ideon.

Seriozaj homoj, kiuj vere helpas Afrikon, ĉiam kunlaboras kun ĉiuj afrikanoj klopodantaj helpi en la evoluigo de Afriko. Ili neniam luktas kontraŭ iuj afrikanoj, ribeligante iujn kontraŭ aliajn. Tiaj malunuigaj klopodoj nestas en la planoj de UEA-gvidantoj por Afriko. Tiajn tendencojn vere denuncas afrikaj esperantistoj konsciaj pri la vera sorto de Afriko kaj kiun ili klopodas plibonigi. Tiuj afrikaj esperantistoj trovas, ke en la nuna momento UK kaj IJK neniom valoras en Afriko, krom plusubteni la dividigan politikon de UEA-gvidantoj. Aŭtoritatuloj afrikaj tre bone konas afrikajn esperantistojn, kiuj vere uzas Esperanton ne por propra ambicio sed por la vera bono de Afriko. Tiuj esperantistoj ne nun trovas la utilon de UK aŭ IJK en Afriko. Tial, kiuj uzas la nomon Afriko por kolekti monon, tiuj iam respondos.

Planojn por Afriko inicitas tute libere afrikanoj mem, kiuj estas nun tute maturaj tion fari. Memoru la agadon de SIPU en Burundio kaj de ANEB. Tiu ĉi lando estas la prototipo de la manovroj de UEA-gvidantoj. Tiuj ĉi subtenas ANEB-on, kiu faras preskaŭ nenion utilan por Esperanto kaj por la lando, dum SIPU vere agadas por Esperanto kaj por la lando. Tia tendenco ekzistas ankaŭ en aliaj landoj afrikaj, kie la veran kernon Esperantan, kiu realisme laboras por Esperanto, marĝenigas kaj kontraŭstaras UEA-gvidantoj. Kun tia dividiga politiko de Esperanto-organizaĵoj, neniu afrika lando kun forta esperantobazo invitas nek UK-on nek IJK-on.

Nur kiam iu lando afrika estos vere preta por inviti UK-on aŭ IJK-on, tiam oni parolos pri UK aŭ IJK en Afriko. Nun, jes nun, tute ne jam estas tiu tempo! Kiu persitos en tiaj planoj, tiuj tute celas neniam bonon de Afriko, sed propran bonon, ĉar tra la organizado de tiaj aferoj, ili celas uzi la nomon Afrikon por kontentigi egoismajn celojn.

Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-08-23 11:55
Mi hontas pro la silento de SAT- sennacieca asocio tutmonda. Dum lasta kongreso en Herzberg oni tute ne diskutis pri afriko
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-08-31 05:24
PLIA HONTO POR ESPERANTO-ORGANIZAJHOJ SE VERUS LA KOMUNIKO DE HeKo pri DECIDO DE TEJO OKAZIGI IJK-on EN AFRIKO.
Kiam aperis la komuniko pri IJKo en Togolando, la komitato de UTE (Unuigho Togolanda por Esperanto) tute ne scias, kiu petis la organizadon de IJK en Togolando.
Decas scii, ke JOTE (Junulara Organizo de Togolandaj esperantistoj) estas vere INTEGRA PARTO de UTE. Ghi tute ne havas apartan komitaton. Ghiaj estraranoj estas membroj de la komitato de UTE. Chion pri la laboroj de UTE kaj JOTE decidas komune tiuj organizajhoj. Tial, se estus IJK en Togolando, certe scius unue la komitato de UTE. Char ghis nun la komitato de UTE scias nenion, mi pensas, ke la komuniko en HeKo estas ne vera. Tamen ni atendu kio aperos en venontaj tagoj. Jam nun la tuta esperantistaro sciu, ke ghis nun la komitato de UTE nenion scias pri la decido de TEJO. Tio montras, ke, se estas vere, ke TEJO tiel decidis, oni povus ekkompreni ion, kies nomon nun mi ne diru. Mi tamen chiam ripetas, ke kion volas nur Afriko, tio estas io kio kontribuos al vera evoluigo de Afriko, neniam al kontientigo de ies ambicio, kiu nenion vere utilan alportos al Afriko.
Ni vidos kio okazos poste.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-08-31 05:48
KION BERZONAS NUN AFRIKO, TIA NUN OKAZAS EN la Vilagho ANYRON-KOPE de Togolando
Dum la sesa AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) en tiu vilagho, ACE/UTE promesis fari eksperimenton pri Esperanto-lernejo teknika. Tial nun okazas en la vilagho seminario, dum kiu oni lelrnas pri fabrikado de sapo kaj kretos, kaj ankau okazas Esperanto-kurso. Tiel ACE/UETA partoprenas en la disvoligha klopodaro de la vilagho, kies idoj ankau nun organizas seminarion pri uzado de komputiloj. Mi estas nun en la vilagho pro tute alia afero.
Necesas eduki afrikanojn alimaniere. Estas chio en Afriko por igi afrikanojn TRO FELICHAJ. Necesas konsciigi afrikanojn pri tio. La felicho de Afriko trovighas en Afriko kaj en la manoj de afrikanoj mem. Necesas komprenigi tion al afrikanoj. Tio estas parto de vasta
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-08-31 06:01
KION BEZONAS NUN AFRIKO, TIA NUN OKAZAS EN la Vilagho ANYRON-KOPE de Togolando.

Dum la sesa AKE (Afrika Kongreso de Esperanto) en tiu vilagho, ACE/UTE promesis fari eksperimenton pri Esperanto-lernejo teknika. Tial nun okazas en la vilagho seminario, dum kiu oni lernas pri fabrikado de sapo kaj kreto, kaj ankau okazas Esperanto-kurso. Tiel ACE/UETA partoprenas en la disvoligha klopodaro de la vilagho, kies idoj ankau nun organizas seminarion pri uzado de komputiloj. Mi estas nun en la vilagho pro tute alia afero.
Necesas eduki afrikanojn alimaniere. Estas chio en Afriko por igi afrikanojn TRO FELICHAJ. Necesas konsciigi afrikanojn pri tio. La felicho de Afriko trovighas en Afriko kaj en la manoj de afrikanoj mem. Necesas komprenigi tion al afrikanoj. Tio estas parto de vasta programo de MaBoPa (Maison de Bonheur (Domo de Felicho)) kies gvidanto mi estas.

Do, ni komprenu, ke en tiu chi vesto mia, estas malfacile al mi subteni agadon, kiu odoros TRO EGOSIME kaj SENUTILA al Afriko. Ne plu tiajn bezionas Afriko. Tial mi pluklarigas pri la nuna bezono de Afriko. Kiu vere volas labori en Afriko, tiu respektu tion. En niaj mensoj estu for la chiam penso, ke afrikanoj estas malrichaj kaj bezonas almozojn, kaj tiajn oni volas helpi al ili, plualmozigante ilin.

Ne, ni pensu alimaniere !
 
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-09-02 00:27
Reago de ADJE Adjevi en Togolanda retlisto

(togolandaj esperantistoj) Re: (togolandaj esperantistoj) Re: (togolandaj esperantistoj) IJK en Togolando
Boîte de réception
    x
Adjévi Adjé adjevia@gmail.com [togolandaj-esperantistoj] <togolandaj-esperantistoj@yahoogroupes.fr>
    
22:12 (Il y a 10 minutes)
        
À togolandaj-esp.

La reguloj de TEJO eĉ rajtigas al ĉiu grupo de aktivaj esperantistoj en ajn lando inviti kaj organizi la Internacian Junularan Kongreson. Konsekvence ne estas kulpo, ke iu organizaĵo ekster JOTE kunvokis la organizon de la 73-a IJK en Aneho, Togolando, de la 5-a ĝis la 12-a de Aŭgusto 2017, kunlabore inter la Afrika Komisiono de UEA.

La organizo de tiu ĉi kongreso prefere estas atuto por afrikanoj kaj aparte togolandanoj. Ĝi estas vere unika historie kaj donas bonan ŝancon spertiĝi pri kultura interŝanĝo inter diversnacianoj per Esperanto.

Jen do kial ĉiuj (ĉu junuloj, ĉu maljunuloj) nun estas kore invitataj kaj bonevaj partopreni en la realigo de tiu historia IJK en nia lando.

Mi ne volis komenti pri kiuj estas informitaj aŭ ne pri la deziro de togolandanoj okazigi IJK en Togolando. Certe la konscio de ĉiu traktos pri la cetero.

Amike,

Adjévi
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-09-02 00:30
CHIO KLARAS
Nek JOTE, nek UTE invitis, sed organizajhoj ekster JOTE kaj UTE, kunlabore kun Afrika komisiono de UEA. Tion asertis la chefkunordidanto de la afrika komisono de UEA.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-09-02 00:35
CHIO KLARAS
Nek JOTE, nek UTE invitis, sed organizajhoj ekster JOTE kaj UTE, kunlabore kun Afrika komisiono de UEA. Tion asertis la chefkunordiganto de la afrika komisiono de UEA.
Oni do komprenas, ke nek JOTE, nek UTE respondecas, do tute ne enmikighos en tiu afero. Tiel pluakirghas la divido de afrikanoj, jes de samlandanoj pere de Esperanto. Chu tio donas brilan estontecon al Esperanto en Afriko ?
respondu gvidantoj de UEA kaj de TEJO kun Afrika komisiono de UEA.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2016-09-07 11:55
Saluton, s-ro Gbeglo.

Vi skribis: "Nur kiam iu lando afrika estos vere preta por inviti UK-on aŭ IJK-on, tiam oni parolos pri UK aŭ IJK en Afriko."

Kio lau via opinio mankas ankorau, por ke la e-istaro en iu afrika lando povas organizi IJK-on?
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-09-07 13:12
CERTE ANKAU VI SCIAS, SE NE, DEMANDU TEJO-ESTRARON KIU NUN VOLAS TREJNI HOMOJN EN BENINO

Precipas Vera sendependigho mulflanka, vera kreskado, char Jano PETIK tute prave diris, ke La afrika movado estas plu en bebaj shuoj.
Tio estas nur unu aspekto de la afero.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2016-09-07 20:04
Estimata s-ro Gbeglo,

al mia demando vi respondis: "CERTE ANKAU VI SCIAS".

Ne, mi ne scias. Ĝuste tial mi demandis vin. Sed mi komprenis, ke ankaŭ vi ne scias, kaj sekvos vian konsilon demandi la TEJO-estraron.

Koran dankon por via helpo.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-09-09 10:11
Sukceson por la venontjara IJK en Togolando- kaj iam ajn okazos- UK en afriko
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-09-09 11:28
Estimata Sebastiano, MI JA MULTON DIRIS JAM. Vidu !
Kio nun mankas ?
- Vera sendependigho multflanka. Tiel gvidanto de afrika komisiono de UEA ne postkuru groshojn por spioni kaj subfosi homojn kun sendependigha klopodaro
- Vera kreskado, ke Renato konsciighu, ke afrikaj junuloj de 1980 ne plu estas junuloj nun,
- Malbebaj shuoj de Jano PETIK