Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Bruno Masala / Katolika Esperanto-Kongreso - IKUE 2008

Katolika Esperanto-Kongreso - IKUE 2008

de Bruno Masala Laste modifita: 2008-03-01 19:36
Kongresa temo: Verbum Domini-La Parolo de Dio - "Nia politiko: Paroli kaj preĝi" (Paŭ̀lo la 6-a)

Detaloj de evento

Kiam

2008-08-30 je 16:00 ĝis
2008-09-06 je 13:00

Kie

Rimini, Italio

Aldoni eventon en la kalendaron.

Pri la loko
La kongreso estas organizita de la loka grupo de Rimini, sub la gvido de p. Duilio Magnani, en la marborda parto de urbo Rimini. Sanktaj mesoj okazos en la preĝejo Sanktaj Johano kaj Paŭlo, t.e. la plej granda ZEO en la mondo, pro siaj grandaj mozaikoj en Esperanto.

Pri la temo
Katolikaj esperantistoj devas senti pli forte la vokojn al la evangelizado kaj ekumenismo, ĉar ili estas kernaj motivoj de nia movado: paroli kaj dialogi, preĝi kaj mediti. Dum la kongreso ni klopodos, deirante el ĉiutaga renkonto kun Kristo en la Eŭkaristio (la Parolo de Dio estas unu el la du bankedoj de la Meso), pliprofundigi nian agadon, relanĉi nian ateston, sed ĉefe remalkovri la gravecon de la Parolo de Dio en nia vivo, ankaŭ en nia movada vivo. Kaj ĉar unu el la taskoj de la evangelizado estas konigi la Parolon de Dio, ni klopodos kompreni, kiel la nuna E-traduko de la Biblio spegulas fidele la Dian mesaĝon, aŭ ĉu necesas aktualigi tiun tradukon.

Pli da informoj kaj aliĝilo: http://www.ikue.org/kong2008/

Pli da informo pri tiu evento…