Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Anton Oberndorfer / Retradio en alloga prezento

Retradio en alloga prezento

de Anton Oberndorfer Laste modifita: 2013-05-26 11:47
Ĝuu la Esperantan Retradion en nova bela vestaĵo!

Fine de aprilo la ĝistiama blogservo Posterous ĉesis funkcii kaj tial necesis trovi novan provizanton por daŭrigi la ĉiutagan disponigadon de la programoj de la Esperanta Retradio. Tiun taskon nun plenumas Blogspot.

Ĉiu sonartikolo konsistas el tri elementoj: bildo, teksto, sono. Ĉe Blogspot eblas elekti la manieron kiel prezentiĝu tiuj elementoj. Por gajni unuan bonan impreson pri la aktuala programoferto la paĝaranĝo laŭ la formato "Magazine" estas plej taŭga. Vi povas aŭ elekti ĝin en la supra maldekstra angulo de la retpaĝo sub la titolo "Esperanta Retradio" aŭ vi povas rekte aliri tiun prezenton per jena ligilo:

http://esperantaretradio.blogspot.co.at/?view=magazine

Por aliri la unuopajn sonartikolojn klaku sur la daton aŭ titolon de la koncerna programero. Malfermiĝos retpaĝo kiu enhavas la sonigilon, la bildon (malfermebla en plena grandeco) kaj la kompletan tekston. Eblas sendi komentojn.

Kaj vi povas ankaŭ kontribui per propraj sonartikoloj. Skribu tiucele al retradio@aldone.de.


Bonan aŭskultadon deziras
Anton Oberndorfer