Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / / Afrika Kongreso de Esperanto 2013 en Kotonuo (Benino): 21 personoj jam aliĝis

Afrika Kongreso de Esperanto 2013 en Kotonuo (Benino): 21 personoj jam aliĝis

de Adjévi Adjé Laste modifita: 2013-06-30 13:35
Dato, loko kaj organizantoj
La kvina Afrika Kongreso de Esperanto (AKE) okazos de la 29-a de decembro 2013 ĝis la 4-a de januaro 2014 en Kotonuo, la plej granda urbo el Benino. La kongreson realigas Afrika Komisiono de UEA, Asocio de Beninaj Esperantistoj (ABeE) kaj la neregistara organizo Scio Sen Bariloj (SSB).
Celo
Afrika Kongreso de Esperanto estas la plej grava ero de la Afrika Agado kun ampleksa programo. Ĝia ĉefa celo estas kunigi esperantistojn el la tuta Afriko dum kvar tagoj aŭ unu semajno por ke ili amuziĝu, laboru kaj interkompreniĝu uzante Esperanton.
Kongresa temo
La temo de tiu-ĉi jara renkontiĝo estas “Esperanto – kontaktlingvo inter afrikanoj, inter Afriko kaj la cetera mondo por justa komunikado“. En tiu temo la oragizantoj volas elmontri pri la rolo kiun Esperanto povas aŭ volas ludi kaj avantaĝoj kiujn la uzantoj povos ĝui el Esperanto mondskale: kresko de interkontinenta solidaremo, pli da fruktodonaj interŝanĝoj inter Afriko kaj la cetera mondo.
Donaco kaj subtena aliĝo
Se vi ne povas veni persone kaj ĉeesti la kongreson fizike ― ni ege petas vin subteni la kongreson per : a) financa helpo kaj subvencii partoprenon de kiom eble pli da aktivaj esperantistoj el Afriko per donaco al Afrika Fondaĵo de UEA, ĉiam kun indiko „5-a AKE“,  b) Subtena aliĝo : estas gesamideanoj, kiuj tre subtenas la ideon de tiu kongreso, sed ne povos veni pro personaj cirkonstancoj. Tamen por subteni, ili aliĝas kaj pagas la kongreskotizon. Tio estas subtena aliĝo. Poste, kiam venas la eblo mendi hotelon, manĝojn kaj ekskursojn, ili mendas nenion. Ilia kongreskotizo estas donaco al la kongresa kaso. Ilia nomo aperas en la listo de partoprenantoj. Oni povas antaŭvidi, ke oni metu iun stelon apud ilia nomo por indiki, ke ili faris subtenan aliĝon kaj ne fizike partoprenis.
Paŝoj al subteno de afrikano, por ke li/ŝi venu al Kotonuo
Ni esperas, ke nordaj Landaj Asocioj, inkluzive Aŭstralio kaj Nov-Zelando, subtenos la venon de unu (aŭ pluraj) afrikanoj al Kotonuo por tiu tre valora renkontiĝo. Povas esti Landaj Asocioj (LA), povas esti lokaj kluboj, povas esti individuoj. Kompreneble iu LA, loka klubo aŭ individuo povas anonci subtenon de parto de la kostoj por unu persono.
La farendaj paŝoj jenas :
La afrikano devas akiri pasporton.
La afrikano devas esplori, ĉu li/ŝi bezonas vizon por eniri Beninon.
La afrikano devas aliĝi al la kongreso.
La kostoj estas : vizo, flugo aŭ busvojaĝo al Kotonuo, restado (24 – 39 Eŭroj por unu nokto) manĝoj (90 Eŭroj por la tuta kongreso po 3 manĝoj tage).
Por la mendo de flugo estas du ebloj.
Iu en la nordo povas mendi kaj pagi la flugon en Eŭropo, Usono, Kanado, Aŭstralio, Novzelando, Japanio, Koreio…., indikante tre precize la nomojn de la persono, kiu flugos. Tre gravas, ke la nomo de la flugonto estu tre precize la samaj, kiel ili aperas en la pasporto de la flugonto. Montrante sian pasporton en iu afrika flug-haveno  la partoprenonto rajtos eniri la aviadilon, kaze ke adekvata vizo por eniri Beninon staras en tiu ĉi oficiala dokumento.
Povas esti, ke la flugo mendata en Eŭropo estas pli multekosta ol en la kazo de mendo en afrika lando. Tiam la afrikano devas mem mendi sian flugon kaj la nordaj subtenaj instancoj/personoj devos sendi al li/ŝi la monon por la flugbileto.
Ni jam esploris pri flugoj el diversaj afrikaj ĉefurboj al Kotonuo. Estas multaj bonaj ebloj. Povas esti, ke iuj afrikanoj unue buse veturos al pli granda ĉefurbo de najbara lando kaj tie enaviadiliĝos.
Ni organizis eblon sendi monon el Eŭropo al Kotonuo, kiu bonege kaj fidinde funkcias. Tamen ne al ĉiuj ĉefurboj de Afriko.
Unua  aliĝnombro
Nuntempe ni nombras 21 aliĝojn.
Informejoj
Vi povas multon ekscii pri AKE per la retejo de Afrika Komisiono de UEA per
Sur tiu  ĉi retejo, blogo de Mirejo Grosjean, vi povas legi la antaŭajn Kotonajn Gazetojn per esplorilo supre maldekstre skribante «kotona gazeto».
Por pagi aliĝojn kaj mendojn
Bonvolu  uzi:
La konton de Afrika Komisiono ĉe UEA.
La konton de Scio Sen Bariloj, unu el la organizaj establoj per assb-k
La svisan konton de Scio Sen Bariloj 10-752700-3
Bv indiki precize, kiel ni devas uzi vian donacon :
Ĉu por subteni la Kongreson ĝenerale
Ĉu por subteni personon precizan ; en tiu kazo bv indiki la nomon kaj devenlandon kaj urbon.
La KOKo tre antauĝojas akcepti vin en Kotonuo !!!