Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Stanislavo Belov / Ukrainio survoje al la fina venko aŭ “Sieg heil, demokratio!”

Ukrainio survoje al la fina venko aŭ “Sieg heil, demokratio!”

de Stanislavo Belov Laste modifita: 2014-02-21 20:52
Protestoj en Ukrainio kaj ties kialo

Kiel oni povus nomi homon, kiu ĉiam denove ripetas la saman eraron? Idioto. Sed kiel oni nomu la registarojn, kiujn ĉiam denove subtenas ekstremulojn por poste lukti kontraŭ ili? Mi pensas, ke plej konvena nomo estas – fatrasuloj. Nun la okcidentaj registaroj kaj amaskomunikiloj ripetas la samajn erarojn rilate Ukrainion. Legu pli: http://www.ipernity.com/blog/stanislavo-belov/709433

arkivita en:
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-23 10:56
Dankon por la artikolo kaj la alligitaj videoj. En FRG malmultaj gazetoj raportis pri tiuj aspektoj.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-02-23 12:03
Kontrolu, ke "sklavaj" ie en via artikolo ne estu "slavaj".

Vi plene pravas pri via analizo, kiu, cetere, estas ankaŭ bone farebla baze de la Germana politika blogejo: "http://www.nachdenkseiten.de/", kiun mi ĉiutage legas aŭ almenaŭ rapidlegas. Do almenaŭ en Germanujo ne ĉiuj amaskomunikiloj estas jam "gleichgeschaltet" (samenhavigitaj).

Tamen, laŭ mia opinio la problemo estas ankaŭ iomete kiel iu elekto inter "pesto" kaj "ĥolero". Bedaŭrinde multaj Eŭropanoj ekkonis en Ukraino sufiĉe bone la peston, sed ili tute ne ekkonas iujn simptomojn de ĥolero. Baldaŭ oni sendube pretos sanktulinigi la belan Julian, ege ne plene senkriman, kaj samspire diabligos la forĉasitan prezidenton, fakte iam demokratie elektitan.

Sed ne ĉio estas perdita. Almenaŭ en la duonŝtatecaj Germanaj televidkanaloj oni iam kaj iam sufiĉe aŭdeble aludas al la ferocaj nazioj inter la laŭdindaj heroaj batalantoj por libereco kaj demokratio. Do tiu, kiu volas informiĝi, ankoraŭ povas informiĝi.

Evidente, "informiĝi" pri io vere realmonda neniel rilatas al Esperanto. Jen ĝuste la malĝusta lingvo por precize informiĝi pri io ajn sanmensa. Esperanto estas kaj restas nura ludilo por ludemuloj.
Jorge Camacho
Jorge Camacho diras:
2014-03-07 12:18
"Detailed analysis of shooting at unarmed Maidan activists"

https://www.youtube.com/watch?v=J5qXS8Xc274
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-02-23 15:55
Mi ĝojas, ke almenaŭ parto de la eŭropa gazetaro prezentas la aferon diversflanke. Eble tio helpos preventi novajn erarojn rilate "demokratoj" kun armiloj enmane.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-02-24 17:04
Inter la unuaj paŝoj de la Eŭromajdano post akiri potencon estis nuligo de la leĝo pri aparta statuso de minoritataj lingvoj. Mi verkis en la Vikinovaĵoj pri tio: eo.wikinews.org/wiki/En_Ukrainio_estis_abrogaciita_la_Le%C4%9Do_pri_la_%C5%9Dtata_lingvopolitiko
Sten Johansson
Sten Johansson diras:
2014-02-25 13:04
Kievo en 2014 iel memorigas pri La Blanka Gvardio de Bulgakov el 1926. Refoje diversaj enlandaj kaj alilandaj fortoj interbatalas pri la potenco, je kosto de la loĝantoj. Ĉe ni (en Svedio) oni ja raportis pri la perfortemaj ekstremdekstruloj. Evidente la protestantoj konsistas el tre malsamaj grupoj, same kiel en la "araba printempo". Krome ŝajnas evidente, ke ekstremuloj ambaŭflanke fortigas unu la alian, samkiel multloke (Israelo-Palestino ekz.) La reĝima pafado en Kievo sendube donis plian subtenon al "Svoboda" kaj aliaj ekstremdekstruloj. Espereble la lastatempaj ŝanĝiĝoj en la parlamento signifos, ke ilia rolo denove malkreskos. Janukoviĉ ja estas eksigita de siaj eks-propraj parlamentanoj, ne de nazioj. Ĉiuokaze ŝajnas sufiĉe klare, ke la granda amaso da manifestaciantoj deziras demokration, ne naziismon. Ja estas grave atentigi ankaŭ pri la maldemokratiuloj kaj rasistoj, sed laŭ mi necesas unue mencii la agojn de la koruptita reĝimo. Jes, Janukoviĉ estis elektita, sed ĉu tio rajtigas lin je ĉio ajn? Ankaŭ Hitler estis demokrate elektita, sed tio ne ekskuzas la naziajn krimojn. Necesas respekti homajn rajtojn. Espereble Ukrainio jam survojas tiudirekten, se Rusio, EU kaj Usono ne tro ŝovas tien la nazon.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-02-25 17:25
 antaŭnelinge ankaŭ iris "tiun vojon". Kien ĝi alvenis? Unue al islamismo kaj poste al la milita diktaturo.
Fine mi diru, ke eble Rusio ne "ŝovus sian nazon" en ukrainajn aferojn, se ankaŭ Usono kaj EU ne farus tion. Sed ili malkaŝe subtenis certajn politikajn grupojn, do neniu povas kulpigi Rusion ke ĝi same agadis ĉe siaj limoj (ne transoceane kiel Usono).
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-02-26 03:04
Pardonon, Interreto fuŝis, do mi ripetu. Ne estu tiom naiva, kara Sten. Janukoviĉ estis aĉulo, sed ne pli granda ol ekzemple George Bush kaj evidente tute ne komparebla kun Hitler, do apenaŭ nesecuc ribelo kontraŭ li dum en la lando funkciis (ne perfekte, sed tamen) demokratiaj procedoj. Rilate viajn esperojn pri “demokratia vojo” mi diru, ke Ukrainio jam iris ĝin kaj antaŭ kelkaj jaroj post similaj protestoj eksiĝis la prezidanto Kuĉma. Kio sekvis? La “revoluciuloj” baldaŭ interkverelis kaj malpopulariĝis. Mi certas, ke post mallonga tempo ĉio ripetiĝos – manifestacioj sur placoj, akuzoj pri trompoj kaj korupto, perforto kaj monŝtelado landskale. Sola nova trajto estos la forta naciisma gusto en tiuj okazaĵoj. Inter la unuaj paŝoj de la nova parlamento jam estis nuligo de la leĝo pri la ŝtata lingvopolitiko, kiu ebligis al la minoritatoj (rusoj, hungaroj, rumanoj kaj krime-tataroj) oficiale uzi gepatrajn lingvojn. Jen detaloj: https://eo.wikinews.org/wik[…]a_%C5%9Dtata_lingvopolitiko
Mi aldonu, ke Egiptio antaŭnelonge ankaŭ iris "tiun vojon". Kien ĝi alvenis? Unue al islamismo kaj poste al la milita diktaturo.
Fine mi diru, ke eble Rusio ne "ŝovus sian nazon" en ukrainajn aferojn, se ankaŭ Usono kaj EU ne farus tion. Sed ili malkaŝe subtenis certajn politikajn grupojn, do neniu povas kulpigi Rusion ke ĝi same agadis ĉe siaj limoj (ne transoceane kiel Usono).
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-02-26 08:47
En germana televido oni komencas paroli pri splitigo de ukrainio al okcidenta (eŭropa, antaŭe pola) parto kaj orienta (rusa) parto, pro malsama lingvo, kulturo, historio.

La sama proceso okazis en eksa Jugoslavio kaj en la baltaj ŝtatoj. Oni argumenas, ke Ukrainio estas "artefarita" ŝtato.

Mi ŝatus scii, kion la enloĝantoj de Ukrainio fakte pensas pri la afero, ĉar la opinioj en la televido estas iusence kontrolitaj.

Supozeble la europa komunumo ĉifoje perdus per splitigo, ĉar la riĉaj partoj kun la minejoj estus en la rusa parto.

Mi ankaŭ atendas klaran pozicion de SAT pli la stulteco de nacioj.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2014-02-26 18:56
Kiel SAT- ano mi protestas kontraux "stultaj" nacioj.

Kiel SAT ano mi protestas kontrau "stultaj" nacioj . Tamen manifestaciis ankau Esperantistoj en Kievo sur placo Maidan
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-02-27 09:06
Kara Dieter
Koran dankon por via klara persona konstato.
Kiuj estas la Esperantistoj sur Maidan? Kie oni povas ekscii pri iliaj motivoj kaj opinioj? La amiko Stanislavo estas en Siberio subozeble pli malproksime ol mi en Berlin.
Sten Johansson
Sten Johansson diras:
2014-02-27 13:22
"Ne estu tiom naiva, kara Sten."

Nu, mi estas svedo kaj krome esperantisto, do mi devas esti naiva, ĉu ne? :-) Sed mi ne estas tiel naiva, ke mi kredas je la ĉiama ŝovinisma blago, laŭ kiu fremdaj landoj kaj fremduloj kulpas pri ĉio, kio ne plaĉas al mi.

Mi ripetas: la Partio de regionoj (de Janukoviĉ) kun komunistoj havis plimulton en la Ukraina parlamento. Liaj propraj forlasis lin kaj eksigis lin. Kial? Mi ne scias. Eble pro oportunismo. Aŭ eble pro honesteco. La fakto, ke eksterparlamenta agado influas la politikon, ne estas nova. Via komparo kun Bush eble ne tute trafas, sed vi povus mencii Nixon kaj la Vjetnamia milito.

Ĝis nun nek Usono, nek EU, nek Rusio konkrete intervenis. Ni esperu ke tio daŭros.

La nuligo de rajtoj de la rusa k.a. lingvoj ja ŝajnas idiota provoko. Bedaŭrinde, kiel mi diris, ekstremuloj malsamflankaj fortigas unu la alian.

Per la vortoj "Espereble Ukrainio jam survojas tiudirekten" mi celis la tuj antaŭajn vortojn, nome: "Necesas respekti homajn rajtojn."
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-27 14:53
»Ĝis nun nek Usono, nek EU, nek Rusio konkrete intervenis. Ni esperu ke tio daŭros.«

Laŭ mia impreso ili ja konkrete intervenis. Okcidentaj politikistoj de la komenco surscenigis sin sur la Majdano kaj agitis la popolamason.

Jen ekz-e video de la germana politikistino Rebecca Harms, vicprezidantino de la frakcio de la verduloj en la EU-parlamento, el Novembro 2013. Tie ŝi promesas: »Por ĉiuj tiuj amikoj de la pasintaj jardeokj kaj por ĉiuj, kiuj hodiaŭ en Kievo kaj aliloke staras sur la stratoj mi promesas: Ni daŭrigos nian komunan batalon por libereco kaj demokratio. Ukraino estas eŭropa lando!«

La 31an de Decembro ŝi, denove en parolado sur la Majdano, diris: »Multe pli da homoj, ol vi povas supozi, jam delonge komprenis, kiel grava estas tio, kio okazas ĉi tie sur la Majdano. Ĉi tie sur la Majdano kaj en multaj aliaj lokoj en Ukraino temas pri la demando, ĉu civitanaj rajtoj, homaj rajtoj, eŭropaj valoroj povas esti haltigitaj ĉe limoj. Eŭropo, la Eŭropa Unio estas fiera pri tio, kio okazas ĉi tie.«

Kontraste al rusiaj politikistoj multaj okcidentaj politikistoj ja vizitis Ukrainon kaj konkrete la Majdanon. Inter ili ekz-e la eksa ministro pri eksteraj rilatoj kaj vickanceliero de Germanujo Westerwelle, la Alta reprezentantino por la komuna ekstera kaj sekureca politiko de EU kaj Unua vicprezidantino de la Eŭropa Komisiono, Catherine Ashton, la usona senatoro John McCain, la usona Assistent Secretary of State Victoria Nuland.

La okcidento ne ĉesis klarigi, kiun el la du flankoj ĝi subtenas, cetere ankaŭ konkrete finance.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-27 14:54
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-02-27 14:41
Ĉiuj esperantistoj estas pli-malpli naivaj))) Ĉi-kaze mi nur atentigu pri la grava eraro, pretervidata sintrompo, kiun faras multaj komentistoj pri tiu afero. Ankoraŭ George Orwell montris kiom grava estas (mal)ĝusta vortuzado. Ofte oni nomas la okazintaĵojn en Ukrainio “revolucio”. Sed oni rememoru, kio vere okazis tie?
Ukrainio estis nek tiranio, nek diktaturo. En 2010 okazis la prezidanta balotado, en kiu venkis Viktor Janukoviĉ. La balotado eble ne estis perfekta (ĉu tiaj entute okazis en la post-sovetiaj respublikoj?), tamen ĝiaj rezultoj estis agnoskitaj de observantoj, inkluzive de la Eŭroparlamento. Rezultoj de elirejaj enketoj (exit-poll) ankaŭ montris, ke plejmulto da voĉdonintoj favoris Janukoviĉ. Dekoj da ŝtatestroj gratulis lin pri tiu venko, inter la unuaj estis: Barack Obama, Lech Kaczyński, Nicolas Sarkozy, José Manuel Barroso, Horst Köhler, Miĥail Saakaŝvili, Toomas Hendrik Ilves (Estonio), Valdis Zatlers (Latvio). Eble tio ne estis plej bona elekto, sed tio sendube estis la elekto de la ukrainia popolo.
Kio okazis poste? Post malgajni la balotadon liaj kontraŭuloj atakis lin aliloke. En la parlamenta balotado ili ankaŭ malsukcesis, sed ja sukcesis… surstrate. Ddum pluraj monatoj miloj da homoj barikadis ĉefajn stratojn en la centro de la ĉefurbo, aktive protestis kontraŭ la laŭleĝe elektita prezidanto kaj… denove preskaŭ neniu reago. Homoj rajtas esprimi sian opinion kaj tiu rajto ne estis subpremata dum longa tempo, malgraŭ evidenta rompo de leĝoj kaj ordo. Fine okazis perfortaĵoj, kiujn aktive partoprenis kaj ofte provokis “la pacaj protestantoj” kaj jen, ni vidas ke ili prenis la potencon.
Sed kiu elektis tiujn homojn? Ĉu ili vere esprimas la sentojn kaj pensojn de la tuta Ukrainio? Se jes, do kial ili ne uzis laŭleĝajn rimedojn por atingi siajn celojn? Kiam similaj protestoj okazis en Kartvelio, do la “demokratia” Saakaŝvili tre kruele dispelis ilin per bastonoj kaj gaso, malgraŭ ĉiuj plendoj kaj eĉ mortoj.
Se grupo da homoj perforte forpelas laŭleĝe elektitan ŝtatestron, ĉu tio povas nomiĝi “revolucio”? Se jes, do en plej proksima tempo ni vidos plurajn “revoluciojn” aliloke, inkluzive regionojn de Ukrainio. Io simila jam komenciĝis en Krimeo.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-27 15:04
Jes. Mi ne komprenas, kial la Kieva urbestrino aŭ la Ukraino registaro ne pli frue dispelis la okupacion de la placo, ekz-e per akvoŝprucilaj kamionoj kaj larmiga gaso aŭ, se necese, aliaj manieroj.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-02-27 14:47
Mi aldonu, ke certe neniu milita interveno de Rusio okazos. Rusio neniam atakis najbarojn dum la tuta postsovetia historio kaj sendube nek faros tion nun, kiam mankas iu ajn evidenta kialo. Usono, Britio, Italio, Francio kaj aliaj "demokratiaj" ŝtatoj faris tion lastatempe plurfoje, dum Pollando, Germanio, Hispanio kaj aliaj sendis siajn soldatojn subtene al tiuj intervenoj. Tamen la ĉefa danĝero kaj minaco al la paco plu estas sovaĝa Rusio. Amuze, ĉu ne?
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-27 15:07
Kiujn najbarojn lastatempe atakis Usono, Britujo, Italujo kaj Francujo?
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-02-27 16:34
Kredeble vi, kiel simpla rusa sxtatano, ne planas intervenon. Sed cxu vi povas paroli por via registaro? Mi kiel germano neniam bonvenigis germanajn soldatoj en Afganio, sed niaj registaroj decidis alia. Hodiaux (27.2.1014) oni raportas pri (atendeblaj) kvereloj sur krimeo pro etnaj konfliktoj. Similas al la skripto, kiu estas konata de Jugoslavio.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-02-27 15:12
Pardonon, mi nur nun rimarkis, ke mia "najbaroj" rilatas nur al Rusio. Do pli ĝuste estus diri, ke Rusio atakis neniun dume Usono, Britio, Francio kaj aliaj intervenis ekde 1991 (disfalo de Sovetunio) en Irako, Libio, Jugoslavio, Afganio kaj aliaj landoj. Ĉiukaze temis ne pri "agresemaj najbaroj", sed nur pri "teroristoj", "naciaj interesoj" aŭ "subteno de demokratio".
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-27 17:59
Ankaŭ Rusujo intervenis ekde 1991, almenaŭ en Kartvelujo 2008. Rusujaj trupoj atakis kaj marŝis ĝis en la mezon de Kartvelujo.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-02-28 05:27
Mi atendis tiun rimarkon, sed cxu vi legis la raporton de la Internacia enketkomisiono, establita de Europa Unio? Gxi klare diras, ke la konflikton iniciatis atako de Kartvelio. Rusio ne planis tiun militon, sed estis devigita reagi, cxar dum la kartvela atako estis mortigitaj 15 rusiaj pacigantoj kaj aliaj estis blokitaj. Cxu iu ajn europa lando tolerus tion? Do la rusia armeo ne atakis, sed defendis sin kaj poste rebatis la atakinton. Eniro en la kartvelan teritorion estis eble bezonata de la milita vidpunkto, sed malutila de tiu politika, cxar multaj nun memoras nur rusiajn tankojn en Kartvelio, kiuj aperis tie kvazau propravole, sed tute forgesis, kio kauzis ilian aliron. Samsukcese oni povus kritiki Sovetunion kiel agreseman sxtaton, kiu en 1945 sturmis Berlinon.
Fakte tio estis stulta aventuro de la "demokratia" prezidanto Mihail Saakasxvili, kiu estis rapide perdanta popularecon, do decidis uzi la plej efikan tiukaze rimedon - "malgrandan, sed venkoplenan militon". Rusia prezidanto Dmitrij Medvedev volonte respondis, cxar ankau li trovigxis en la simila situacio. Do la potenculoj gajnis, la popoloj perdis. Nenio nova.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-28 09:09
Vi asertis: »Rusio atakis neniun«.

Mi ne neas, ke Ruslando havis bonajn kialojn (eble kontraste al la militiroj de okcidentaj ŝtatoj, kiujn vi nomis). Tamen estas evidente, ke Rusujo ne estis atakita, sed tamen sendis trupojn en najbaran ŝtaton, kiuj atakis la oficialajn trupojn de tiu ŝtato kaj okupis vastan teritorion de tiu ŝtato. Ruslando atakis kaj de la tera kaj de la mara flanko.

Certe por la milita interveno de Ruslando en Kartvelujo ekzistis bonaj kialoj, sed ankaŭ por milita interveno de Ruslando en Ukraino povas ekzisti bonaj kialoj. Laŭ aktualaj raportoj eble rusujaj soldatoj jam agas en Krimeo.

La aserto, ke »Rusio atakis neniun«, estas ne vera.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-02-28 14:57
Kara, mi ne scias kion diri. Mi ripetu: en 2008 la kartvela armeo atakis Sud-Osetion kaj mortigis tie 15 rusiajn pacigantojn. Tion konfirmis la enketkomisiono de Europa Parlamento. POST tio la rusia armeo intervenis kaj REbatis tiun atakon. Detalojn vi povas legi en la menciita raporto.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-02-28 20:09
Eble iam aliloke ni povos findiskuti pri tio.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-03-01 10:30
La komento de Stanislavo pri la ne-diktatoreco de Janukoviĉ estas ne plene kompleta. Oni ne forgesu, ke Janukoviĉ sukcesis tiugrade modifi la Ukrainan konstitucion, ĝis li fakte gajnis diktatorecan potencon. Aldone oni ne forgesu la rolon de liaj sekreta polico, ktp., kiuj vere treege ne demokrate agis, portante torturon kaj morton al liaj kontraŭuloj. Alivorte, jen jam sub-Putinecaj vivkondiĉoj.

Aldone mi tute ne inklinus veti eĉ nur unu kopekon, ke Rusujo ne intervenos. Eble la atako jam komenciĝis, dum mi skribas tiujn ĉi liniojn. Laŭŝajne ĉiuj novaĵkanaloj el Krimeo estas jam blokitaj.

Kun granda Rusa mararmea bazo kaj flughaveno rekte ĉe-loke, tia milita interveno de militista vidpunkto ne estus granda defio. Lastvice, neniu lando iel ajn mezureble eĉ nur iomete strebos fizike malebligi tian invadon. Ĉiuj nur dekorfunde bedaŭros kaj tuj antaŭ ĉiuj inviteblaj televidkameráoj vortoriĉe blablabla-os, farante tamen nenion. Precipe EU ne eĉ nur furzetos en la direkto de Putino, por tio oni dependas jam tro de la gazo el Rusujo. Simile, Obamo ege ne inklinos komenci militon "nur" pro Ukrainujo. Oni ĉiam memoru, ke de la Usona popolo almenaŭ la duono tute ne scias, ke Ukrainujo ekzistas, por ne mencii, eĉ aldone scii, kie ĝi situas.

Laŭ mia opinio tio estis nepriskribebla stultegaĵo flanke de la nova registaro, eĉ nur algrateti la lingvajn rajtojn de la Ruslingva loĝantaro en Krimeo. Oni povus kredi, ke la nova registaro estas infektita de iuspeca stranga patologia inklino al tuja memmortigo.

La sola por mi restanta demando estas, ĉu Rusujo aneksos nur Krimeon, aŭ tuj la tutan Ukrainujon. Ambaŭokaze neniu intervenos. Se Krimeo restos netuŝita, tio estos por mi granda surprizo.

Sed eble la Krimeoj sukcesos secesii mem, kvazaŭ propraforte. Supozeble jen la plej pactenonta solvo.

Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-01 15:28
Rilate la rusian intervenon al Krimeo mi diru, ke mi plu dubas pri tio, kaj esperas ke tio ne okazos. La situacio estas ege komplika. Krimeo ĉiam estis parto de Rusio kaj loĝata ĉefe de la rusoj kaj krimeaj tataroj (nun 15%). Homoj loĝis tie trankvile, parolis la rusan kiel komunan lingvon kaj ĝenerale prosperis. Sed en 1954 la soveta registaro arbitre transdonis Krimeon al Ukrainio kiel simbolan donacon omaĝe al la 300-jariĝo de la unuiĝo de Rusio kaj Ukrainio. Kompreneble neniu demandis homojn, ĉu ili volas esti donacitaj.
Multaj esprimis malkontenton, sed en Sovetunio aparteno al tiu aŭ alia respubliko ne estis grava afero, ja ĉio estis unu ŝtato. Post disfalo de Sovetunio en 1991 ĉio ŝanĝiĝis, sed Krimeo havis grandan aŭtonomion (poste reduktitan), do ne tre suferis je tio. Nun oni provu rigardi la situacion per okuloj de krimeanoj.
Vi loĝas en via naskolando, parolas denaske la rusan lingvon, havas bonajn edukon kaj laboron. Vi kutimas pensi, ke via lando venkis la faŝismon kaj tio estas glora afero, ĉar naziismo estas nekontestebla malbono kaj faŝismaj kunlaborantoj estas perfiduloj. Nun la potencon en Kievo kaptas tute aliaj homoj, kiujn vi ne elektis kaj kiuj tute ne estas sampensaj kun vi. Ili asertas, ke plej malbono estas ne faŝismo, sed komunismo. Ili detruas monumentojn honore al pereintaj soldatoj de la Ruĝa armeo, sed honorigas veteranojn de SS-divizio Galiĉina. Ili alinomas stratojn omaĝe al ukrainaj naciistoj, kiuj kunlaboris kun nazioj kaj kies taĉmentoj ekstremis en la Dua mondmilito judojn kaj polojn. Ili tuj abrogacias la leĝon, kiu permesis al la naciaj malplimultoj (ne nur al la rusoj) uzi sian lingvon por komuniki al ŝtatoficistoj, ktp. Do vi tuj transformiĝas al la duaranga civitano, kiu devas nur lerni kaj sekvi ordonojn de la novaj regantoj. Do mi ne miras, ke Krimeo eksplodis.
La sola espero de tiuj homoj estas Rusio, ĉar nuna registaro en Kievo jam montris sian malestimon al ili. Do ili petas Rusion protekti ilin kaj formas siajn defendotaĉmentojn por ke ne okazu la samaj “pacaj manifestacioj” kun brulboteloj kaj pafarmiloj kiel en Kievo. Rusio ĝis nun fakte neniel reagis, nenion oficiale deklaris. Sendube okupi Krimeon ne estus problemo por la rusia armeo, plej forta en la regiono.
Sed por kio Rusio kaptu Krimeon? La militbazo troviĝas tie antaŭlonge, multe profitigas Ukrainion kaj apenaŭ havas gravan militan signifon. Teritorio ankaŭ abundas en Rusio. Do por kio fari problemojn al si? Tamen tute lasi rusajn homojn, kiuj nun preskaŭ perdis iun ajn esperon la rusia registaro ankaŭ ne povas. Do estas tikla afero kaj nun evidente oni serĉas la solvon. Mi esperas, ke tio ne estos milita solvo.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-03-04 09:23
La faŝisma "ili", parte nur naciisma aŭ naciema "ili", konsistigis laŭ raportoj eble 15%-ojn de la protestantaj Majdan-anoj. Tamen Rusa televido raportis preskaŭ nur pri tiu ĉi malplimulto de la Majdan-anaro, postlasante la impreson, ke ĉiuj Majdan-anoj estas nazioj.

Alia problemo estas, ke ju pli la Rusujemuloj fanatikiĝas kaj ju pli la tuta situacio kriziĝas, des pli multe da fanatikaj naciistoj aperos sur la scenejo. Tre bedaŭrinde, ankaŭ des pli multnombre ĝeneralaj, ne nepre tre politikemaj, popolanoj inkliniĝos fervore subteni tiajn naciistojn.

Sed ne estas tiel, ke la Rusoj en Krimeo estis iel ajn fizike minacataj. Jen propaganda legendo.

(Evidente, se multaj Krimeanoj preferus Rusiĝi, nu, jen alia afero. Kvankam, mi ĉe tio tuj demandas min, kio okazu pri la Tataroj, kiuj ege ne volas?

Denove, ne estis tre bona ideo perforti statuojn de Lenino. Entute, al la Kievanoj ŝajnas manki ĉiu ajn sentemo pri la sentoj kaj deziroj de la Ruslingvanoj en Krimeo. Por mi tiom mankego de sentemo kaj malĉeesto de politika antaŭvidkapablo estas ne klarigebla.)
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-04 15:59
Simono, mi kredas, ke vi ne ĝuste komprenis la situacion.

Iu Aleksandro Merkuris priskribis la situacion laŭ mi impreso sufiĉe trafe, dirante:

«S-ro Putin klare vidis en la eventoj en Kievo, ke tio estis puĉo. Usono subtenis fronton de pacaj demokrataj protestoj, kies koro kaj avangardo estis grupo de ekstreme dekstraj ultranaciistoj kaj malferme novnaziaj paramilitistoj, gviditaj de la Dekstra Sektoro kaj ligitaj grupoj. Kaj la laŭnoma liberala opozicio, pri kiu la ĉeffluaj amaskomunikiloj volas kredigi, ke ili regas en Kievo, kaj la okcidentaj registaroj esperis povi ludi la cinikan ludon, rajdi la tigron de tiu ultranacia perforto al potenco kaj tiam ĵeti ĝin flanken. Ni vidis simile nesukcesajn provojn de tia taktiko en Libio kaj Sirio, kie perfortaj islamaj ĝihadistoj estis uzitaj. Oni esperis, ke oni povus simple flankenmeti ilin kaj instali subtenatan de Vaŝintono novliberalan aŭ liberalan teĥnikan registaron, kiu reorientu la landojn al okcidenta geopolitika ordo.»

(Kelkaj punktoj en tiu paragrafo kaptas la atenton, interalie la vortigo de la «ĉeffluaj amaskomunikiloj», la figuro «rajdi la tigron» kaj la vortigo «geopolitika ordo».)

Fonto: http://www.youtube.com/watch?v=zZNYkCvOhG4#t=1058
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-04 16:03
Simono, mi supozas, ke tio estas ne klarigebla por vi, ĉar vi ne komprenis la situacion.

Iu Aleksandro Merkuris resumis ĝin, dirante:

«
S-ro Putin klare vidis en la eventoj en Kievo, ke tio estis puĉo. Usono subtenis fronton de pacaj demokrataj protestoj, kies koro kaj avangardo estis grupo de eksterme dekstraj ultranaciistoj kaj malferme novnaziaj paramilitistoj, gviditaj de la Dekstra Sektoro kaj ligitaj grupoj. Kaj la laŭnoma liberala opozicio, pri kiu la ĉeffluaj amaskomunikiloj volas kredigi, ke ili regas en Kievo, kaj la okcidentaj registaroj esperis povi ludi la cinikan ludon, rajdi la tigron de tiu ultranacia perforto al potenco kaj tiam ĵeti ĝin flanken. Ni vidis simile nesukcesajn provojn de tia taktiko en Libio kaj Sirio, kie perfortaj islamaj ĝihadistoj estis uzitaj. Oni esperis, ke oni povus simple flankenmeti ilin kaj instali subtenatan de Vaŝintono novliberalan aŭ liberalan teĥnikan registaron, kiu reorientu la landon al okcidenta geopolitika ordo.
»

Fonto: http://www.youtube.com/watch?v=zZNYkCvOhG4#t=1058
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-03-04 17:59
RT, kiun vi Jutube citas, estas la propaganda televida stacio de Rusujo por eksterlando. Ĉu jen ŝerco doni tiun kiel fidindan fonton ĉi-teme? Tiun ĉi stacion mi bone konas, mi havas ĝin eĉ en mia elekto. Ĝi vere estas centelcente Putin-fidela. Aparte de tio, mi tute ne konas tiun Aleksandron Merkuris, ĉu vi?

Laŭ fontoj, al kiuj mi iomete pli multe fidas, ekzemple laŭ juna partianino de la Germana Pirata Partio kun Ukraina pasporto (temas pri Marina Weisband), fakte ĉeestinta sur Majdano, ĉe la fino ĉirkaŭ sesono de la protestantoj sur Majdano estis novnazioj aŭ dekstreguloj.

Jes, tiu ĉi frakcio estis sufiĉe alta kaj eble oni vere rajdis tigron. Parenteze, ankaŭ ŝi forte kritikis Kliĉkon pro lia pakto kun la Ukraina Partio "Libereco" ("Svoboda" aŭ simile). Sed RT troigas kaj tordas la influon de EU kaj Usono. Ili ne okazigis kaj orkestris tiujn protestojn. Tion faris la Kievanoj mem. Poste, EU kaj Usono volis ĉe ĉio ĉi "helpi", tamen speciale EU fuŝis senfine.

Memkompreneble, ankaŭ mi ekkonas, ke temis pri puĉo, aŭ almenaŭ duonpuĉo. Aliflanke, nun ĵus okazis plia dua puĉo en Krimeo kun vera, rekte ĉe-loka influo veninta el eksterlando, ĉu ne?
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-04 21:01
Simono skribis:

«
RT, kiun vi Jutube citas, estas la propaganda televida stacio de Rusujo por eksterlando.
»

Jes, kompreneble. Mi scias. Se vi scipovus legi, vi rimarkus, ke mi neniel "donis tiun kiel fidindan fonton ĉi-teme", sed ke mi citis tiujn kvin frazojn, ĉar ili laŭ mia opinio bone resumas la situacion.

Pri la talpa laboro de Usono kaj EU-ŝtatoj mi havas alian opinion ol vi. En Ukraino ĝi unue vere evidentiĝis dum la oranĝa revolucio. Sed ĝi konstante daŭras. Temas pri financa, strategia kaj eduka helpoj.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-01 19:24
La situacio ĉiam pli malboniĝas. Mi ĵus raportis en Vikinovaĵoj: https://eo.wikinews.org/wik[…]endi_milittrupojn_al_Krimeo
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2014-03-01 21:11
Ha, jes, dum en Ukrainujo de unu semajno, post la dizerto de Janukoviĉ, ne plu estis sangaj, mortigaj atakoj al demonstracioj (por- kaj kontraŭregistaraj) kaj la provizora registaro eĉ ne efektivigis la simbole stultan abolon de la lingvo-leĝo, la ĉiam pacama kaj kontraŭintervena rusa caro, eh, prezidento subite sendas soldatojn (ili jam estas tie) por "protekti" la krimeanojn laŭ ties propra helpvoko. Vere lerta kombinado de 1939 kaj 1956!
Mi certas ke Putin plusendos sian armeon al Krimeo kaj eble orienta Ukrainujo kaj tiel provos provoki la ukrainojn al la unua pafo, kiel li sukcesis ankaŭ (kaj eĉ multe pli subtile) en 2008.

Cent jaroj por la Unua Mondmilito ni denove havas eksplodan situacion, min interesas, ĉu oni parolu ĉi-jare pri la "februara" aŭ eble la "marta krizo".
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-02 16:36
Kaj Cyril Brosch denove elverŝas sian malamon kontraŭ ĉio, kio ne sekvas lian ideologion.
Cyril Brosch
Cyril Brosch diras:
2014-03-02 16:58
Ho, vi konas mian "ideologion"? Do vi scias pri mi eĉ pli ol mi mem, ĉar mi ne scias kiel nomi kombinon de la principoj de neperforto, demokratio, kontraŭkorupteco, veganismo, Esperantismo, pragmatismo. Unuj pripolitikaj testoj diras, ke mi estas maldekstra libertarulo, aliaj, ke demokratia novliberalulo. Do eble vi povas helpi al mi.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-02 19:54
Eventoj rapide evoluas. Jen mia nova raporto en Vikinovaĵoj: https://eo.wikinews.org/wik[…]uris_al_la_popolo_de_Krimeo
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-03-03 12:27
Kara Stanislavo.
Via komentoj ne etas atingeblaj, se vi nur sendas la kripligitan ligilon. Tio kun [...] interne.
Mi denove deziras esprimi mian deziron, rekte aŭskulti la opinion de ukrainanoj kaj enloĝantoj de krimeo.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-03 12:34
Kara Rolando,
Stanislavo ĝuste skribis la ligon. Ĝin «kripligis» la softvo de Libera Folio. Rekompence ĝi ebligas al vi SIMPLE KLAGI AL LA LIGO.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-03 12:34
estu: "SIMPLE KLAKI AL LA LIGO"
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2014-03-03 14:44
Dankon por la klarigo.
Fakte mi havis problemon kun Firefox, kiu malglate reagis dum la lastaj tagoj. Supozeble por iu Add-On kun la nomo WebCake, konata por kaŭzi malstabilecon. Nek la klago, nek la klako efikis. Mi purigis la sistemon kaj nun multe pli glate fukcias.
Sed mi ne povas imagi, ke ĉiuj ukrainiaj kaj krimeaj Esperantistoj siletadas. Kie ili komunikas?
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-03-04 08:57
Kriĉ'! Tiel ĝi ege ne estu!

Ĝuste estas: "SIMPLE ALKLAKU LA LIGILON (PER VIA MUSO)".

===================================================

"klaki" estas netransitiva. Ekz: "Miaj dentoj klakas pro malvarmo" kaj "Mi klakigas la fingrojn laŭ la muziko". Do klaki bezonas aŭ "-ig" aŭ "prefiksan prepozicion" por transitiviĝi. (Komparu: "veturi", "veturigi" kaj "surveturi".) Aŭ simple ŝovu vian nazon Piven.

Fakte la musklavo klakas, ne vi. Se la klavo mem hazarde ne aŭdeble klakas, eble io alia, ekz. la reaganta komputilo per laŭtparolilo.

Kial mi komentu? Eble pro tio, ke mi estis unu el la grupo de fakuloj, kiu elpensis tiun ĉi terminon. Eble mi estis eĉ la unua fakulo, kiu ..., verdire mi simple ne plu sufiĉe "malsvage" memoras :)

Ĉiuokaze, la termino intertempe oficialiĝis.
Richard Schneller
Richard Schneller diras:
2014-03-03 18:09
Ĉu la rusiaj amasmedioj faras neniun naciisman propagandon rilate Ukrainion?
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-03 21:25
Stranga demando. Eble vi ŝatas mem legi, kion komunikas la kvazaŭŝtata novaĵagentejo RIA Novosti: http://de.ria.ru/

(Ĝi ekzistas en diversaj lingvoj.)
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-04 07:03
La plej konata krimea esperantisto paŭlo moĵaev raportas cxiutage en sia blogo, bedaurinde nur ruse. Li forte malaprobas enmiksigxon de Rusio. Ligilo: mevamevo.livejournal.com/
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-05 11:46
Multajn interesajn informojn pri Viktor Janukoviĉ kaj Euŭromajdano en E-Vikipedio (skribu terminon: Viktor Janukoviĉ). Je la fragmento:
"La 21an de februaro 2014 okazis la komenco de la falo de la diktaturo de Viktor Janukoviĉ kiu ordonis la 19/20an de februaro 2014 la pafadon kontraŭ opoziciistoj en la Eŭromajdano / Eŭrop-placo en Kievo, rezulte de lia krima agado okazis masakro, estis mortpafitaj ĉirkaŭ 100 homoj kaj krome estis preskaŭ unu milo da vunditoj. La 21an de februaro 2014 danke al streboj de la Ministroj de Eksterlandaj Aferoj de Germanio Frank-Walter Steinmeier, de Pollando Radosław Sikorski kaj de la gvidantoj de tri opoziciaj partioj de Ukrainio Janukoviĉ subskribis la interkonsenton, fakte la kapitulacon (vidu la suban foton) pri la reveno al la Konstitucio de Ukrainio de la jaro 2004 kaj pri la novaj prezident-balotoj jam en decembro 2014 - neatendite antaŭ la meznokto li probable fuĝis aviadile al Ruslando aŭ Belorusio. La 22an de februaro 2014 la Ukraina Parlamento / Verĥovna Rada ekkomencis la procedon forigi lin de la posteno Prezidento de Ukrainio pere de la akuzo pri ŝtatperfido. La 23an de februaro 2014 la Ukraina Parlamento / Verĥovna Rada komisiis la plenumon de la funkcio de Prezidento de Ukrainio al Oleksandro Turĉinov, la novelektita la 22an de februaro 2014 la Prezidanto de Ukraina Parlamento / Verĥovna Rada. La 24an de februaro 2014 Arsen Avakov, plenumanta la devon de la Ministro de Internaj Aferoj de Ukrainio informis, ke oni sendis la kapt-ordonan leteron (arestordonon, serĉordonon) por Viktor Janukoviĉ. Oni komencis ankaŭ la juĝesploron pro la amasa mortigado de la civiloj.

La ĉefa apudkieva rezidejo de Janukoviĉ "Meĵihirja" (ukraine Межигір'я) estis ŝtatigita kaj malfermita por ĉiuj dezirantoj; tie estis montrite, kiel riĉe vivis Janukoviĉ dum sia korupteca agado. Estis/estas ideo trasformi la rezidejon al "muzeo de korupteco".


La 27/28an de februaro 2014 evidentiĝis, ke li tra Krimeo fuĝis al Rostovo ĉe Dono en Ruslando."
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-05 13:42
Pri kiu artikolo en Vikipedio temas? Estas bedaŭrinde, ke ĝi tiel klare kontraŭas la Vikipedian regulon pri NPOV.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-05 13:49
Tiun fragmenton mi citis el la artikolo pri Viktor Janukoviĉ en E-Vikipedio, same vi povas legi interesan artikolon pri Euxromajdano (ankaux en E-vikipedio).
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-05 17:50
Jen telefona interparolo el la pasinta semajno inter la estona ministro pri eksteraj aferoj Paet kaj la alta reprezentantino Ashton. Interese estas, ke s-ro Paet raportis, ke ĉiuj indikoj (ekz-e kugloj) montras al tio, ke la snajperoj mortigis homojn sur ambaŭ flankoj, kaj policistojn kaj homojn sur la stratoj, kaj ke la nova reĝimo en Kievo rifuzas esplori tiujn okazaĵojn, tiel ke pli kaj pli fortiĝas la supozo, ke la snajperoj ne estis ordonitaj de Janukoviĉ, sed de majdanestroj.

Intertempe la estona ministerio pri eksteraj aferoj konfirmis la autentikecon de la registraĵo.

http://www.youtube.com/watch?v=ZEgJ0oo3OA8

Tio, cetere, kongruas kun filmoj de la okazintaĵoj kaj fakte ankaŭ kun la konduto de Janukoviĉ, kiu toleris dum monatoj la perfortajn protestojn en Kievo sen dispeli la "manifestaciantojn". Rigardu, kiel pasive kondutis la policistoj dum la tuta tempo. Eĉ en Germanujo la polico jam delonge dispelus tiajn kontraŭleĝajn manifestaciojn per akvoŝpruciloj, larmiga gaso kaj bastonoj.
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2014-03-05 21:56
Temas pri rusia propagando, da kiu cirkulas enormaj kvantoj en la lastaj tagoj. Kaj kompreneble la telefonparolado estis subaŭskultita de rusiaj sekurservoj, kiu alia?

La citaĵo estas kripligita, Paet ne "raportis", des pli ke li povis nenion scii, sed nur citis iujn asertojn, kiel onidirojn, pri kiuj li maltrankvilis. Kaj la kuracisto, kiun li citis, poste klarigis, ke li ĝenerale miskomprenis kion ŝi diris.

http://www.bbc.co.uk/[…]/140305_ukraine_paet_snipers.shtml
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-06 09:06
1. Jes, temas pri rusuja propagando. Aktuale ni ja ĉiuokaze havas nur propagandon, egale de kiu flanko. Supozeble estis la rusuja sekurservo, kiel vi diras. Kiu sekura servo, cetere, laŭ vi subaŭskultadas la telefonajn interparoladojn de prezidanto Erdoğan kaj publikigas ilin Jutube?

2. S-ro Paet ja raportis pri tio, kion li aŭdis en Ukajno. Li ne citis onidirojn, sed asertojn de homoj, kiuj parolis pri parte unuamanaj spertoj. La homojn li parte konkrete nomas.

3. Se mi estus en la loko de s-ino Bogomolec, mi eble nun same agus. (Cetere, mi ne diris, ke nun EU havas доказательство, ke tiel okazis.)

4. Mi konstatis, ke la eldiroj en la telefona interparolado kongruas kun la filma materialo de Majdano, kiu montras, ke la pafado al ambaŭ flankoj povas esti okazinta de la samaj snajperoj. Mi plie substrekis, ke mi jam antaŭ monatoj miris pri la fakto, ke la polico en Kievo restis tute pasiva fronte al perfortaj (benzinboteloj, bastonoj, piprogaso, ...) "manifestaciantoj", kaj memorigis pri tio, ke en ĉiu "okcidenta" lando la polico jam delonge dispelus tian manifestacion (per akvoŝprucaj aŭtoj, larmiga gaso, bastonoj ktp.).
Kalle Kniivilä
Kalle Kniivilä diras:
2014-03-06 19:44
Eble legu mian artikolon pri fontkritiko en tempo de krizo.

http://www.glasnost.se/2014/fontkritiko-en-tempo-de-krizo/
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-07 01:46
Mi legis ĝin, sed eble io eskapis mian atenton. Mi trovis en ĝi nenion novan. Pri kio speciale vi volis atentigi min?
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2014-03-06 20:14
> Mi plie substrekis, ke mi jam antaŭ monatoj miris pri la fakto, ke la polico en Kievo restis tute pasiva fronte al perfortaj (benzinboteloj, bastonoj, piprogaso, ...) "manifestaciantoj", kaj memorigis pri tio, ke en ĉiu "okcidenta" lando la polico jam delonge dispelus tian manifestacion (per akvoŝprucaj aŭtoj, larmiga gaso, bastonoj ktp.).

Mi do konkludas, ke la kaŭzo kial la polico restis pasiva estis, ke ekzistis sekreta interkonsento inter la registaro kaj la manifestaciantoj, laŭ kiu la polico ne atakos la manifestaciantoj.

Se vi ne ŝatas mian konkludon, bonvolu proponi alian.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-07 01:37
Mi nek ŝatas nek malŝatas vian konkludon. Ĝi ŝajnas al mi ne tre probabla. Eble vi povas trovi kelkajn pliajn indikojn, kiuj subtenas ĝin?
Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille diras:
2014-03-07 21:32
Ankaŭ al mi la konkludo ŝajnas malprobabla. Mi volis montri, ke se oni suspektas ĉion, oni povas vidi komplotojn ĉie kaj alveni al la plej absurdaj konkludoj.

La plej simplaj konkludoj estas ofte la plej ĝustaj. Ĉi-kaze: ke la Ukrainanoj mem decidis ribeli kontraŭ la registaro, kaj ke ili efektive volas proksimiĝi al EU kaj malproksimiĝi de Rusio.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-07 21:58
Tio ne shajnas al mi plej simpla. Plej simpla lau mi estas, ke Ukrajno estas severe disigita lando, en kiu okazis pucho kontrau la demokratie elektita prezidento. La rolo, kiun ludis dum tio Usono kaj EU estas pli ol dubinda.
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-05 22:32
Bonvolu eniri la E-Vikipedion kaj legi artikolon pri Eŭromajdano (Eŭrop-placo) en Kievo, ankaŭ bonvolu rigardi la foton kun kelkaj snajperoj, jen la fragmento de la artikolo pri la snajperoj: "La 18-an de februaro 2014 la situacio rapide pliakriĝis. La opozicio postulis revenon al la antaŭa Konstitucio de 2004, sed (laŭ versio de Eŭromajdano) la milico komencis pafadon. Dum kelkaj tagoj pasis batalo en centro de Kievo sur Hruŝevskij-strato kaj apude, pereis ne malpli ol 75 homoj.

 
La 18an de februaro 2014 laŭ la decido de Ministro de Internaj Aferoj Vitalij Zaĥarĉenko ĉe la strato Institucka kaj sur la tegmentoj de la apudaj ŝtataj institucioj estis lokigitaj snajperoj (vidu la apudan foton) (tiu strato kaj la domegoj estis kontrolitaj kaj asekurataj de milico "Berkut"). La ministron apogis la ĉefo de Ukrainaj Sekur-Servoj Volodomir Tockij kaj la unua vicĉefo de Milit-Sekreta Servo (GRU - Glavnoje Razviedyvatielnoje Upravlenije) de la Rusa Federacio, kiu loĝis en la apuda hotelo "Kievo" kontrolita de "Berkut".
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-03-07 10:50
La problemo pri la krizo en kaj pri Ukrainujo estas tio, ke alie ol en simpla Holivuda vakera filmo vere ne estas klare distingeble, kiuj estas la "bonuloj" kaj kiuj estas la "malbonuloj".

La malnova registaro en Kievo estis korupta, sed ne alie ol aliaj politikistoj en Ukrainujo. Ke tiu komisiis la policon pafi kontraŭ manifestaciantoj evidente ne estis bone, kvankam la manifestaciantoj jam de la komenco ne estis ĉiam plene pacaj.

La nova registaro en Kievo certe entenas faŝistojn, nome la tri ministrojn de la Svobada-partio. Aliflanke, sen la batalpreteco de la Svobada-ekstremistoj, la tuta puĉo ne estus ebla. Ĉu tiuj ekstremistoj estas novnaziaj aŭ nur ekstreme naciismuloj restas por mi iomete neklare.

La nova regiona registaro en Krimeo estas evidente neleĝa, sed apenaŭ pli neleĉa ol la nova registaro en Kievo. Tre evidente, ĝi estas pro-Rusa kaj pro-Putina kaj ankaŭ la postdecide okazonta referendumo pri aliĝo al Rusujo estas farso. Sed aliflanke danke al la senĉesa Rusa propagando oni povus kredi, ke intertempe aligi Krimeon al Rusujo estas la plejmulta deziro de la Krimea loĝantaro. Antaŭ la krizo laŭ enketo duono volis resti apartena al Ukrainujo, nur kvarono volis aliĝi al Rusujo. Ankaŭ multaj Rusoj en Krimeo kapablis ekkoni, ke Putino estas diktatoro. Hodiaŭ aspektas supozeble alie.

La vera malbonulo estas evidente Putino. Sed eĉ kaze de li oni povas trovi iam kaj iam iun bonan aspekton. Kaj kiu kaj kio estos plej bonaj por progresigi kaj fortigi Rusujon estas almenaŭ debatebla.

La Eŭropaj politikistoj evidente stultege agis, agas kaj agos. Ili laŭŝajne scias malpli pri Ukrainujo ol mi - kaj mi scias preskaŭ nenion.

Obamo, tja, lia saldo de pekoj estas longa - eĉ se oni povus subtene al li ekskuze mencii, ke li heredis kelkajn de la pli evidentaj Usonaj pekoj kontraŭ homrajtoj.

La perdontoj estas la Krimeaj Tataroj. Ili ne rolas, ne povas influi ion ajn, ne havas subtenantojn kaj nur povos suferi, post kiam Krimeo forlasos Ukrainujon.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-07 11:43
Simono: «La vera malbonulo estas evidente Putino.»

Pro kio?
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-03-07 18:26
Ĉar li rekte krizegigas la aferon per tio, ke li simple enmarŝigis siajn trupojn. Aldone li konvinkis per propagando la Ruslingvanojn en Krimeo pri tuja vivminaca danĝerego, kiu fakte ne ekzistis kaj tiel instigas ilin apartigi sin de Ukrainujo. Ĝis Putino enmiksiĝis, la afero estis interna Ukraina disputo.

Povas esti, ke li planas aneksi unu eks-Sovetan regionon post alia. La venonta kandidato estos Moldavujo, ĉu?

Kaj ĉe ĉio ĉi la Ukrainaj oligarĥoj jam riĉegiĝis kaj la Ukraina ŝtato same kiel ankaŭ la popolanoj mem bankrotiĝas aŭ jam -iĝis.
Sebastian Hartwig
Sebastian Hartwig diras:
2014-03-07 21:51
Bv. pardoni min, sed nun, se vi permesas al mi citi vin, vi parolas tra via furzilo
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-03-18 15:22
Nu, ĉu furzile fajfite, aŭ ĉu aliorgane artikulaciite, ĵus aŭdinte la kompletan paroladon de Putino, mi taksas, ke mi plurfacete pri ĉio ĉi pravas. Putino volas reenhejmigi siajn okaze de la disfalo de Sovetio eksterlande perdiĝintajn Rusojn. Tiu ĉi penso donis la precipan temfadenon tra lia tuta parolado.

(La parolado de hodiaŭ, je la 18-a de marto okaze de lia subskribo de postulo pri ŝanĝo de la Rusa konstitucio por ebligi la enkorpigon de Krimeo en Rusujon).

Diskuteble estas nur, ĉu tiaj streboj estas "bonaj" aŭ "malbonaj" kaj por kiu aŭ kiuj ili estas tiaj. Do pri kiuj punktoj mi laŭ vi fakte eraris?

Interesaj estis lia komparo de la reunuiĝo de la Krimeaj Rusoj kun la Germana reunuiĝo kaj lia emfazo pri la Rusuja rolo ĉe tiu. Tiu argumento lia estis por mi nova.

=============================

Interesa mi trovis ankaŭ la komenton de Ĉina ĵurnalisto en politika babilrondo en Germana TV. Temis pri la reciprokaj sankcioj, kiuj evidente nun okazos. La Ĉino diris, ke, ĉu la Rusoj plej multe ĉe tio ekonomie perdos aŭ ĉu la Germanoj plej multe ĉe tio ekonomie perdos, tio estus plene egala. Ĉiuokaze, la ĉefa afero estas, ke ĝuste la Ĉinoj estas tiuj, kiuj ĉe ĉio ĉi plej multe ekonomie gajnos.

Kia klarvida kaj saĝa homo!


Sebastiano
Sebastiano diras:
2014-03-18 23:14
Estas ĉiam denove fascine por mi, konstati, ke la samaj okazintaĵoj povas kaŭzi komplete kontraŭajn prijuĝojn inter homoj.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-07 18:05
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-07 18:13
Mi pensas ke la krimeaj tataroj plu vivos same trankvile kiel nun vivas en Rusio tataroj ĉevolgaj kaj siberiaj - kun siaj lernejoj, radioj, societoj, festoj, ktp.
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2014-03-07 18:33
Sed historie ne estis tiel, ĉu? Stalino forpelis ilin ĉe-Volgen kaj Siberien, ĉu ne? Post la disfalo de Sovetunio multaj el la forpelitaj Tataroj elmigris al Ukrainujo, alivorte, reire al sia pra-patrujo. Ĝuste pro tio ili nun tre malmulte inklinas esti subite rehejmigataj en Rusujo.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-07 18:55
Jes, Stalin ekziligis la krimeajn tatarojn, ĉevolgajn germanojn, ktp, sed plej multnombraj estis ekzilitaj rusoj, precipe vilaĝanoj. En ĉiu rusa familio estas almenaŭ unu ekzilita praŭlo, inkluzive min. Ĉu tio signifas ke la rusoj ne loĝu en Rusio?
La Stalin-tempo pasis antaŭlonge kaj nun tataroj, germanoj, ĉeĉenoj ka okupas plej altajn postenojn kaj prosperas en komerco. Estro de Gazpromo nomiĝas Miller - tipe rusa familinomo, ĉu ne? ;)
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2014-03-08 18:54
En la reto aperis filmo kun ALVOKO en ESPERANTO por la paco kaj teritoria unueco de Ukrainio:
Studentoj de la filologia instituto (fakultato) de ukraina altlernejo en Kievo faris alvokon por la tuta mondo en 18 lingvoj i.a. en Esperanto. La teksto de la alvoko estas simpla: ili deziras teritorian unuecon de Ukrainio kaj kontraŭas la militon (la alvoko estas kun tre emociplenaj paroloj de diversaj gestudentoj en la 18 lingvoj inkluzive Esperanton).
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-09 06:54
Baldaŭ Esperanto eĉ pli multe montriĝos en tiu afero. Atendu iomete.
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-09 09:45
Haltigu mensogojn pri Ukrainio!
Kun tia iniciato grupo da ĵurnalistoj el Kievo starigis retejon StopFake.org
Mi ne estas zeloto de la ukraina "revolucio", sed eĉ malpli mi ŝatas mensogojn kaj propagandaĉojn, do mi decidis subteni kaj disvastigi tiun iniciaton. Hieraŭ mi interkonsentis kun la iniciatintoj de la projekto pri aperigo de la esperanto-versio. La Fejsbuk-paĝo jam aperis kaj nun mi laŭeble plenigas ĝin, ytadukante de la ĉefa retejo. Oni promesis al mi, ke post kelkaj tagoj kiam jam aperis almenaŭ 5 esperanto-artikoloj, oni povos lanĉi la esperanto-version en la ĉefa retejo. Mi ĉiam alvokis esperantistojn: ne estu obeema konsumanto de propagandaĵoj, pensu memstare! Nun mi aldonas: legu StopFake Ukrainio kaj eksciu la veron. De nun ankaŭ en Esperanto!
https://www.facebook.com/StopFakeUkrainio
Stanislavo Belov
Stanislavo Belov diras:
2014-03-20 16:45
Jam pli ol deko da senmaskigaj artikoloj aperis en la esperanto-versio de StopFake Ukrainio. Sekvu nin ĉe Ipernity: http://www.ipernity.com/home/663937 Fejsbuko: https://www.facebook.com/StopFakeUkrainio kaj Tvitero: https://twitter.com/StopFakeEspero
Aliĝu al nia teamo por traduki de la rusa aŭ angla al Esperanto!
Vladimir Romanov
Vladimir Romanov diras:
2015-01-27 11:32
Nun okazas batalado en urbo Popasnaja, inter Donecko kaj Luhansko. Mi memoras tempon, kiam en Popasnaja estis forta Esperanto-klubo, kies organizanto estis Sergeo Gnatenko. Chu iu scias pri sortoj de esperantistoj el Popasnaja?