Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Stanislavo Belov / Aperis rusia revuo kun artikoloj de esperantistoj-ĵurnalistoj

Aperis rusia revuo kun artikoloj de esperantistoj-ĵurnalistoj

de Stanislavo Belov Laste modifita: 2011-01-08 21:16
Aperis la unua numero de la rusia revuo "Petroviĉ", enhavanta 5 artikolojn de esperanto-ĵurnalistoj el Niĝerio, Kipro, Usono, Hispanio-Urugvajo kaj Brazilo. Ĉiuj ili estis verkitaj speciale por tiu eldonaĵo kaj poste tradukitaj de mi. Entute ili konsistigis preskaŭ duonon de la revuo. La eldonisto plenas je entuziasmo pri tiu ideo kaj pretas evoluigi kaj plivastigi ĝin. Post Novjaro li pagos honorariojn, kiujn mi ĝiros al aŭtoroj. Dankon kaj gratulon al ĉiuj partoprenintoj! Spekti (kaj por iuj - legi) publikigitajn artikolojn eblas ĉi tie: http://www.ipernity.com/doc/stanislavo-belov/album/219346 Sekva numero aperos verŝajne februare kaj ni bezonas eĉ pli ol 5 artikolojn...