Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Retumanto / Nun Esperanto.com estas integrita kun Twitter kaj Google Maps!

Nun Esperanto.com estas integrita kun Twitter kaj Google Maps!

de Dima Sxevcxenko Laste modifita: 2010-05-15 20:55
1. Nun vi povas en via profilo indiki vian konton en Twitter.

Dank' al tio vi havos:

1. Blokon en profilo "Sekvu (uzantnomo) en Twitter" kun lastaj mesaĝoj el via Twitter-konto.

2. Kiam vi kreas blogaĵon, samtempe eblas anonci ĝin en Twitter.

Pli detale: http://esperanto.com/content/nun-esperantocom-estas-integrita-kun-twitter

2. Aperis mapo de uzantoj:

http://esperanto.com/map/user

Ĉiu nun povas aldoni propran lokon en la profilo.

Atentu: prefere aldonu nur proksimuman lokon (urbon ekz.) por oni ne havu informojn pri via adreso!

Nun ankaŭ eventoj povas aperi sur la mapo:

http://esperanto.com/map/node

Demandoj kaj komentoj bonvenas!