Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Retumanto / Esperanto-libroj de eldonejo Impeto en la bibliotekoj de Rusio

Esperanto-libroj de eldonejo Impeto en la bibliotekoj de Rusio

de Dima Sxevcxenko Laste modifita: 2013-04-11 11:23
Dum pluraj jaroj jam ne estas la sekreto, ke la libroj de eldonejo Impeto estas konstante akireblaj en la plej grandaj librovendejoj de Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj kelkaj aliaj urboj, Esperanto-libroj estas reprezentitaj ankaŭ en dekoj da interret-vendejoj.

Sendube ankaŭ la bibliotekoj estas grava kanalo por disvastigi Esperanto-literaturon. La fakto ke la libroj en Esperanto aperas en la ŝtataj kaj privataj bibliotekoj estas grava pruvo, ke la lingvo estas uzata. Dum pli ol 20 jaroj de sia agado moskva eldonejo Impeto senpage transdonis al la rusiaj bibliotekoj pli ol 1000 ekzemplerojn da libroj en kaj pri Esperanto, tio okazis kaj oficiale tra la speciala organo Libra Ĉambro, kaj rekte sen perantoj.

Pli detalan artikolon pri tio en la rusa lingvo vi povas trovi ĉi tie:

Книги издательства Импэто на и об эсперанто в библиотеках России

Detala esperantlingva artikolo pri tio aperos ankaŭ en la sekvonta numero de revuo Esperanto.

Esperanto-libroj de eldonejo Impeto en la bibliotekoj de Rusio