Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Retumanto / Eldonejo Impeto: nia "kuirejo"

Eldonejo Impeto: nia "kuirejo"

de Dima Sxevcxenko Laste modifita: 2012-11-29 20:32
Impeto estas eldonejo, kiun fondis miaj gepatroj en 1992. Ĝis nun ĝi sukcesis eldoni ĉirkaŭ 150 librojn en kaj pri Esperanto (tradukoj, originalaĵoj, lernolibroj, vortaroj ka.).
Impeto estas eldonejo, kiun fondis miaj gepatroj en 1992.

Ĝis nun ĝi sukcesis eldoni ĉirkaŭ 150 librojn en kaj pri Esperanto (tradukoj, originalaĵoj, lernolibroj, vortaroj ka.). Miaj gepatroj estas profesiaj eldonistoj. Dum sovetia tempo ili laboris en tiamaj grandaj eldonejoj kaj eĉ tiam ili sukcesis "trapuŝi" eldonojn en Esperanto, malgraŭ cenzuro kaj komplikaj rilatoj kun la ŝtato.

Juraj aspektoj kaj rilatoj kun la ŝtato. Impeto estas sola eldonejo en Rusio, kies ĉefa agado estas eldoni esperantajn kaj priesperantajn librojn, kiu estas oficiale jure registrita en la ŝtataj instancoj kiel privata eldonejo.

Koncerne tion Impeto laŭleĝe pagas impostojn, havas libroteniston kaj ĝiaj eldonaĵoj estas oficiale registritaj.

Tio donas gravan kontribuon por E-movado, ĉar aperas sekvaj avantaĝoj:

- oni rajtas oficiale vendi librojn de Impeto en la plej grandaj librovendejoj de Rusio, eks-Sovetio, Usono kaj aliaj landoj.

Dank' al tio niajn eldonaĵojn ĉiam eblas trovi en pluraj neesperantistaj librovendejoj kaj retbutikoj, kio aldone reklamas E-kulturon kaj lingvon Esperanto mem kaj vokas grandan intereson de la neesperantista publiko.

- ekzempleroj de la eldonaĵoj de Impeto, kiam estas preta eldonkvanto en la presejo, estas dissendataj al kelkaj centraj ŝtataj bibliotekoj de Rusio, post kio ili aperas en ties katalogoj.

- eldonejo Impeto, kiel la oficiala organizo, rajtas partopreni ajnajn libroekspoziciojn ka, kie ĝi povas per libroj disvastigi konojn pri Esperanto.

Preskaŭ mankas la profito. Nia eldonejo profesie okupiĝas pri eldonado de E-libroj. Tamen, malgraŭ tio, ke Impeto estas komerca organizo, ĝi preskaŭ tute ne profitas el tiu branĉo.

La tuta mono, enspezita per vendado de E-libroj, estas elspezata por eldoni aliajn E-librojn, pagi impostojn, pagi salajron al la librotenisto, honorariojn al aŭtoroj, redaktoroj, pentristoj, transportado ks. Dum multaj lastaj jaroj eldonejo Impeto ricevis nek subvenciojn, nek monpremiojn, nek mondonacojn de E-organizoj aŭ privataj personoj kaj, fakte, planas estonte esperi nur je propraj fortoj. Eldonejo Impeto ne ŝparas monon je kosto de papero kaj alloga aspekto de libroj kaj kunlaboras nur kun profesiaj presejoj.

Oficialaj rilatoj kun aŭtoroj, kiuj verkas ne en Esperanto. Eldonejo Impeto subskribas oficialajn kontraktojn kun famaj neesperantistaj aŭtoroj, por aperigi tradukojn de iliaj libroj, kaj pagas al ili pri la aŭtorrajtoj. Inter ili interalie estas, ekzemple, famaj sciencfikciaj aŭtoroj: Boris Strugackij, Harry Harrison kaj Sergej Lukjanenko. Ankaŭ esperantistaj aŭtoroj ricevas honorariojn permone aŭ per parto de la eldonkvanto.

Esperantaj lernolibroj kaj vortaroj por ruslinvanoj. Eldonejo Impeto eldonis kaj disvastigis tra Rusio kaj aliaj rusparolantaj landoj dekmilojn da ekzempleroj de variaj E-lerniloj. Eldonkvantoj. Libroj en Esperanto estas eldonataj po 300-1000 ekz. de ĉiu titolo. Apartaj libroj, kiel vortaroj kaj lerniloj, povas havi eldonkvanton ĝis kelkmil ekzempleroj. Lastjara statitiko. Eldonejo Impeto eldonas ne multe da libroj kompare kun neesperantista eldonado. Tamen laŭ Esperanto-movadaj pritaksoj – sufiĉe multe. Ekz. en 2008 estis eldonitaj 8 titoloj (suma kvanto da paĝoj 1524), 3700 ekz; en 2009 – 10 titoloj (suma kvanto da paĝoj 1988), 5200 ekz; en 2010 – 9 titoloj (suma kvanto da paĝoj 1784), 3400 ekz.

Plenan liston de libroj, eldonitaj en eldonejo Impeto eblas trovi en ĝia retpaĝo:

http://impeto.trovu.com