Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Pavla / Operkantisto Miroslav Smyčka jubileas

Operkantisto Miroslav Smyčka jubileas

de Pavla Dvořáková Laste modifita: 2011-09-22 19:23
La 11-an de septembro en Ĉeĥio konata emerita opersolisto-baritonisto kaj honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio Miroslav Smyčka ĝisvivis en enviinda freŝeco kaj arta aktiveco 85 jarojn. Li estas unu el malmultaj profesiaj artistoj kiuj bonege regas Esperanton kaj daŭre agas por ĝi pere de sia talento. Jam multfoje li riĉigis kulturajn programojn de internaciaj E-aranĝoj. Ni alportas al vi okaze de tiu ĉi jubileo ne nur informojn pri lia personeco, sed ankaŭ kolektitajn ligilojn al interrete alireblaj liaj registraĵoj en Esperanto, por ke vi povu almenaŭ virtuale kune ĝui ion el lia arto.
Operkantisto Miroslav Smyčka jubileas

M.Smyčka solenas en E-klubo Písek

Naskiĝinte en 1926 en Olomouc (Ĉeĥoslovakio), Miroslav Smyčka frekventis realgimnazion en Brno kaj en 1945-1949 studis filozofion kaj filologion en la universitato samurbe. Tamen antaŭ la fina abiturientiĝo li estis eksigita dum politika enketo de la tiama nove alveninta komunisma reĝimo. Ĉar bonŝance li sukcese studis samtempe kantadon kaj muzikteorion en muziklernejo kaj konservatorio, li estis engaĝita ekde 1949 en la operĥoro de Ŝtata teatro en Brno. Ekde 1953 komenciĝis lia kariero de opersolisto en gravaj regionaj operejoj de tiama Ĉeĥoslovakio en Liberec, Opava, České Budějovice kaj precipe en Ústí nad Labem (kie li ankaŭ multfoje ĉeforganizis esperantajn Internaciajn kulturfestivalojn). Dum sia vivo li plenumis multajn gravajn rolojn en la plej famaj operoj ĉeĥaj kaj tutmondaj (de Smetana, Dvořák, Mozart, Verdi, Bizet, Ĉajkovskij k.a. - listo de liaj ĉefaj roloj troviĝas en la vikipedia artikolo pri li ĉi-tie:http://eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smy%C4%8Dka). Post sia emeritiĝo li transloĝiĝis al České Budějovice, kie en 2005-2011 li kantis kiel eksterulo en la operĥoro. Pro siaj tutvivaj artmeritoj Sindikata asocio de profesiaj kantistoj de Ĉeĥio kaj Societo de koncertaj artistoj atribuis al li en 2010 honoran premion Senior-Prix. Li esperantiĝis en 1950-aj jaroj en Opava kaj aktive membris en kluboj en urboj, kie li sinsekve loĝis, li kunlaboris precipe kun eminenta tradukisto Jiří Kořínek kaj kun docento Vlastimil Novobilský. Li koncertis dum Universalaj Kongresoj en Londono (1971), Beogrado (1973), Varno (1978), Roterdamo (1988), Vieno (1992) kaj Prago (1996), li kantis kaj deklamis ankaŭ dum pluraj fakaj kongresoj (SAT, IKUE, KELI, IFEF), kulturaj festivaloj kaj kelkaj naciaj kongresoj. En 1993 la eldonejo de Petro Chrdle KAVA-PECH eldonis magnetofonan kasedon "Famaj kantoj por belaj horoj" kun elekto de konataj operetaj arioj kaj similstilaj kantoj en traduko de Joachim Giessner (kantante sola aŭ kun Kateřina Kudlíková, kun pianoakompano de Jan Zimmel). Elekto el pluaj nove registritaj komponaĵoj aperis en duobla kompaktdisko "Melodia regalo", eldonita de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en 2009. Kunlabore kun Pavla Dvořáková kaj Vladimír Türk li realigis pluajn registraĵojn aperantajn en la socia retejo Ipernitio (krom muziko - Serenado kaj Ave Maria de Schubert, Largo de Dvořák, lulkanto Dormu ho mia princet', Joj cigan' de Lehár k.a. temas ankaŭ pri Vojo de Lumo de Komenio, rakonto de Karel Čapek, poemoj kaj ceteraj). La registraĵojn vi povas trovi kaj aŭskulti ĉi-tie:http://www.esperanto.cz/eo/aktuality/operkantisto-miroslav-smycka-jubileas.html. Miroslav Smyčka estas ne nur eminenta profesiulo kaj altnivela esperantisto, sed ankaŭ klera, bonkora, agrabla, afabla kaj malgraŭ ĉio ĉio modesta homo. Ni deziras al li elkore pluajn jarojn en sano kaj bonhumoro por povi merite ĝui la vivon kaj realigi siajn nunajn artajn planojn.
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2011-09-25 10:25
Al kara jubileulo mi deziras pluajn kantantajn jarojn en bona sano kaj dauxra felicxigo de esperantistaro.

Estas tute normale, se homo estas sxatata kaj dauxre aktiva, li sentas sin bezona kaj la elligita energio donas novajn vitalajn fortojn.

Kvankam mi ankaux estas pli ol 50 jara esperantisto, ne havis okazon lin auxskulti, sed eble en venonta GES -3 en Wagrowiec ni povos lin auxdi?