Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Marcos's Home / Ĉu tamen eblas pri-Esperanta lingvoscienco?

Ĉu tamen eblas pri-Esperanta lingvoscienco?

de Markos Kramer Laste modifita: 2016-03-30 12:06
… aŭ kiel difini kiuj estas la kompetentaj parolantoj kiuj determinas la lingvan regularon?

En sia artikolo La neebleco de priesperanta lingvoscienco Ken Miner argumentas, ke ĉar Esperanto ne havas indiĝenajn parolantojn, kiuj povus servi kiel fidinda datumfonto pri la gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj, ne eblas priskriba lingvoscienco pri Esperanto. Mi ĵus publikigis artikolon ĉe Lingva Kritiko, en kiu mi ekzamenas lian argumenton, atentigante pri tio ke ĝi iugrade ankaŭ koncernas la lingvosciencan analizon de aliaj lingvoj, kaj proponante solvon al la de li elstarigita problemo:

 

http://lingvakritiko.com/2016/03/29/chu-tamen-eblas-pri-esperanta-lingvoscienco-au-kiel-difini-kiuj-estas-la-kompetentaj-parolantoj-kiuj-determinas-la-lingvan-regularon/


La konkludo de la artikolo estas, ke pri-Esperanta lingvoscienco ja eblas, sed ke necesas relative multaj rimedoj por kolekti fidindajn datumojn pri gramatikeco kaj signifo de Esperantlingvaj frazoj.