Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Ahmad Reza Mamduhi / Propono por akiri opiniojn de la famaj nuntempuloj pri Esperanto

Propono por akiri opiniojn de la famaj nuntempuloj pri Esperanto

de Ahmad Reza Mamduhi Laste modifita: 2015-10-04 19:34
Laŭ la Novaĵ-Servo de Irana Esperantisto: sekve de reta diskutado de la komitatanoj kaj anoj de la Irana Esperanto-Asocio (IREA), oni jam decidis i.a. akiri opiniojn de la nuntempaj iranaj famuloj diversterenaj pri Esperanto kaj ties kreinto d-ro L.L. Zamenhof. Samon aŭ similon IREA dezirus proponi al la internacia samideanaro por fine disponigi al ni kaj eksteruloj kvazaŭ ĝisdatigitan sekvaĵon de la verko de Isaj Dratwer titolita "Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj" (2a eld. 1977).
Propono por akiri opiniojn de la famaj nuntempuloj pri Esperanto

Mahmud Doŭlatabadi, tre fama irana verkisto

Laŭ la Novaĵ-Servo de Irana Esperantisto:

Sekve de reta diskutado de la komitatanoj kaj anoj de la Irana Esperanto-Asocio (IREA), kio ĉefe okazis/as per Telegram-programo (plursistema tujmesaĝilo por lertaj poŝtelefonoj kaj komputiloj), oni jam decidis i.a. akiri opiniojn de la iranaj famuloj diversterenaj pri Esperanto kaj ties kreinto d-ro L.L. Zamenhof, ĉar krom la bondiraĵoj de elstaruloj de la antaŭa generacio, kiel M. Gandhi, R. Rolland kaj L. Tolstoy – kiuj ja  ankoraŭ estas treege imponaj kaj efikaj – la nuna publiko konscie-nekonscie bezonas ankaŭ apogon de la nuntempaj pensemuloj por pli konfide aliri nian lingvon. Samon aŭ similon IREA dezirus proponi al la internacia samideanaro por fine disponigi al ni kaj eksteruloj kvazaŭ ĝisdatigitan sekvaĵon de la verko de Isaj Dratwer, titolita "Pri Internacia Lingvo dum Jarcentoj" (2a eld. 1977). Kiel la unua paŝo, IREA volas akiri opinion de Mahmud Doŭlatabadi (1940), famega irana verkisto.

Fonto de la foto: The New York Times, 1an de Julio 2012, "An Iranian Storyteller’s Personal Revolution" (La persona revolucio de irana rakontisto), de Larry ROHTER.

Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-10-06 10:25
Jam E. Privat pridemandis la prezidenton de Usono. Tial mi deziras bonshancon al vi!
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2015-10-07 10:22
Dum la tempo de E.Privat, famuloj povis opinii kaj ilia voc^o ankorax estis respektata.
En nuna tempoj regas mono, monopoloj, populistoj, hegemonistoj, bankistoj kaj la politikistoj estas simlpaj marionetoj, kiuj estas korupteblaj kaj facile manipuleblaj.
Preskaux ne ekzistas idealoj kaj kelkaj ankoraux ekzistantaj estas rigardantaj kiel stranguloj kiuj batalas kun "ventmueliloj" !

Tial laux mia opinioj pridemandi "famulojn" estas perdita tempo. Helpus pli reformigi UEA. kiu ankaux jam longe vendigxis....
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-10-18 12:05
Kiu achetis UEA-on, kara s-ano Stanislavo ?

Kiu achetis UEA-on ? , kara stanislavo
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch diras:
2015-10-24 17:57
La sama, kiu pagis, ke Esperanto estu forigita de Pola Radio !
GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi diras:
2015-10-21 05:53
KIUJ UZAS PROPRAN MONON POR UEA, TIUJ ĈIAM PRAVAS ANTAU UEA-GVIDANTOJ
Eble tiu ĉi titolo povus iel respondi la demandon de Dieter. Kiu donas monon al UEA au kiu uzas propran monon por UEA-aferoj, tiujn ĉiel subtenas UEA-gvidantoj eĉ se ili malpravas. Tio aperas kvazau al tiuj UEA-n vendus UEA-gvidantoj.
Certe bone funkcias la proverbo :"Kies panon oni manĝas, ties agojn oni laudas".
Sincere, UEA bezonas profundan reformon por eliri el la areno en kiun UEA-gvidantoj ŝovis kaj nun ŝovas ĝin. La afero estas tre okulfrapa en la agado de UEA-gvidantoj en Afriko.
La agado de UEA en Afriko estas en manoj de eksterafrikanoj, kiuj mastras nenion pri Esperanto en Afriko sed kiuj nomas sin spertuloj pri ĝi. Se ne, kial ili povus pensi, ke pri la tuta Afriko zorgos nur laboretgrupeto de la estraro de UEA, kaj ke tiun ĉi grupeton nomatan afrika komisiono de UEA gvidas homoj nur sekvemaj ĉar nur egoismaj ? Oni komprenu, ke tio tute ne donas solidan bazon de UEA en Afriko. Feliĉe aliaj afrikaj esperantistoj donas bazon solidan por Esperanto en Afriko. Unuiĝo de Esperantistoj en la Tuta Afriko (UETA) nun estas tiu forta bazo de Esperanto en Afriko. Ĝin gvidas spertaj homoj pri la vivo : universitataj profesoroj, instruistoj, amabasadoroj de disvolviĝo, ktp.
UEA-gvidantoj enmemiĝu por bone pesi siajn paŝojn. Gravas mono, sed ne nur ĝi. Ĉiuj ni estu realismaj.
 
d-ro Robb Kvasnak
d-ro Robb Kvasnak diras:
2015-10-21 20:41
Kara Gbeglo, en ĉiu kontinento estas alia problemo. En Usono la gravuloj de Esperanto estas tro okupitaj kaj dividitaj unu kontraŭ la alia por kunordigi ion. Ili kvazaŭ ĉiuj estas en Kalifornio, do je 5000 km for de nia regiono. Ili ne komprenas kiom nia regiono estas ligita kaj interplektiata kun Sudameriko kaj la lingvoj tie. Ili vivas en regiono kiel la hispana lingvo ludas duagradan rolon en socio. Ĉe ni la hispana ludas egalan rolon kun la angla en negocoj, politiko, edukado ktp. Eĉ la portugala ludas gravas rolon ĉe ni pro la multaj interrilatoj kun la ekonomia giganto Brazilo. Do kvankam ili estas usonanoj, ili malsamas al ni ĉi-tie kaj ne komprenas nian situacion kaj la bonan ŝancon nian - sed sole mi ne povas ion fari.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2015-10-28 13:43
Estimata d-ro Kvasnak, kial vi ne respondis al la chefa demando ? Chu ekzistas tiaj papagoj au pavoj en via regiono?