Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Massimo Ripani / Retgazeto aperigas esperantlingvan version

Retgazeto aperigas esperantlingvan version

de Massimo Ripani Laste modifita: 2013-11-07 10:19
Disvastigo nun regule publikigas esperantlingvajn novaĵojn. La redakcio invitas ĵurnalistojn kaj blogistojn kunlabori.

Disvastigo estas informservo, iniciatita fare de itala esperantisto Giorgio Bronzetti, kies morala heredaĵo pluvivas dankon al subteno de Itala Esperanto-Federacio. Laŭ liaj vortoj "spite al pli ol 100jara ekzisto esperanto, kiel lingvo kaj kiel valoro, estas nekonata aŭ tute miskonata. La imago kiu disvastiĝis ne kongruas ĝenerale kun la efektiva konsisto kaj potencialo de la projekto Esperanto. Tiu projekto signifas por ni antaŭ ĉio proponon al internaciaj instancoj de rimedo por  defendo de lingvoj kaj kulturoj kaj, en la aplikado kaj uzo ekde ĝia naskiĝo ĝis hodiaŭ, transnacian mondkoncepton kaj inklinon al komprenemo". Pro tio, ekde ĝia apero, Disvastigo informas itallingve pri Esperanto kaj pri komunikadaj problemoj (diskriminacioj, progresoj, ktp.).

La informservo nun celas atingi du publikojn kaj liveri al ili novaĵojn ĉefe, sed ne nur, el la vidpunkto de esperantistoj pri lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj. Plue, ĝi proponas sian sperton, kunhavigante la eldonitan artikolaron al la internacia movado. Tial, jam de kelkaj semajnoj, Disvastigo havas regule ĝisdatigatan esperantlingvan version (http://disvastigo.esperanto.it/index.php/eo-eo/) kaj invitas ĵurnalistojn al kunlaborado.

Disvastigo (http://disvastigo.esperanto.it) estas informservo, iniciatita fare de itala esperantisto Giorgio Bronzetti, kies morala heredaĵo pluvivas dankon al subteno de Itala Esperanto-Federacio. Laŭ liaj vortoj "spite al pli ol 100jara ekzisto esperanto, kiel lingvo kaj kiel valoro, estas nekonata aŭ tute miskonata. La imago kiu disvastiĝis ne kongruas ĝenerale kun la efektiva konsisto kaj potencialo de la projekto Esperanto. Tiu projekto signifas por ni antaŭ ĉio proponon al internaciaj instancoj de rimedo por  defendo de lingvoj kaj kulturoj kaj, en la aplikado kaj uzo ekde ĝia naskiĝo ĝis hodiaŭ, transnacian mondkoncepton kaj inklinon al komprenemo". Pro tio, ekde ĝia apero, Disvastigo informas itallingve pri Esperanto kaj pri komunikadaj problemoj (diskriminacioj, progresoj, ktp.).  La informservo nun celas atingi du publikojn kaj liveri al ili novaĵojn ĉefe, sed ne nur, el la vidpunkto de esperantistoj pri lingva diverseco kaj lingvaj rajtoj. Plue, ĝi proponas sian sperton, kunhavigante la eldonitan artikolaron al la internacia movado. Tial, jam de kelkaj semajnoj, Disvastigo havas regule ĝisdatigatan esperantlingvan version (http://disvastigo.esperanto.it/index.php/eo-eo/) kaj invitas ĵurnalistojn al kunlaborado.